前往目錄

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

貼文者: Jakovo, 2009年12月26日

訊息: 44

語言: Esperanto

Jakovo (顯示個人資料) 2009年12月26日下午8:02:22

Mi demandis min mem, ĉu la aro de Esperantistoj duobliĝus pro la koramik(in)oj de Esperantistoj?

Ĉu vi atingis ke via koramik(in)o eklernis Esperanton (almenaŭ iomete)?

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月26日下午11:47:44

Kie estas la respondo 'Mi trovos mian koramikinon per Esperanto'?

remy_boligee (顯示個人資料) 2009年12月27日上午3:18:32

Estu bona ideo krei retpaĝon por unuigi la esperantajn parojn. Mi estus la unua membro rido.gif

Sbgodin (顯示個人資料) 2009年12月27日上午8:47:49

remy_boligee:Estu bona ideo krei retpaĝon por unuigi la esperantajn parojn. Mi estus la unua membro rido.gif
Jam kreita, vidu EdzPerAnto

Hauxkins (顯示個人資料) 2009年12月27日上午10:57:41

Mia koramikino iomete lernis Esperanto hazarde pro miaj renkontoj en Esperantujo. Sed ŝi ne volis fari tion!

Leporino (顯示個人資料) 2009年12月27日下午5:09:57

Kie estas la respondo: Mia koramiko kaj mi kune eklernis Esperanton? senkulpa.gif

sal.gif Åsa

remy_boligee (顯示個人資料) 2009年12月27日下午5:40:36

Sbgodin:
remy_boligee:Estu bona ideo krei retpaĝon por unuigi la esperantajn parojn. Mi estus la unua membro rido.gif
Jam kreita, vidu EdzPerAnto
Bone! Nun mi estos la tria membro lango.gif lango.gif

Jakovo (顯示個人資料) 2009年12月27日下午8:19:14

Leporino:Kie estas la respondo: Mia koramiko kaj mi kune eklernis Esperanton? senkulpa.gif

sal.gif Åsa
mi ja celis ebligi ĉiuj ebloaĵoj, sed ŝajnas ke mi ne sukcesis okulumo.gif

Ladek (顯示個人資料) 2009年12月27日下午9:23:00

Sbgodin:
remy_boligee:Estu bona ideo krei retpaĝon por unuigi la esperantajn parojn. Mi estus la unua membro rido.gif
Jam kreita, vidu EdzPerAnto
Ankau mi estis agrable surprizita,kiam mi vidis la paĝaron!Sed mankas virinoj! okulumo.gif
Kaj mia amikino komencis lerni bazan Esperanton,ĉar ŝi estis scivolema,kiam mi parolis kun aliaj uzantoj de nia lingvo.

DaniBCN (顯示個人資料) 2009年12月27日下午11:12:45

Mi estis eterna komencanto (fakte mi estas) kaj mi volis pliboniĝi mian lingvon, do mi volis aliĝi min en baza kurso. Mi proponas fari tion ankaŭ al mia koramikino kaj surprize ŝi akceptis!

Nun ni estas geeternakomencantoj!

回到上端