Al la enhavo

Animaloj

de victornino, 2009-decembro-28

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-29 20:31:05

Mi havas ideon!
Mi demandos instuistojn de lernu.net, ĉu "animalo" = "besto" kaj kio signifas vorto "animalo".

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-29 21:26:47

Mi ne scias, kial vi entute diskutas pri ĉio ĉi. Ĉu la Fundamento kaj la Oka Oficiala Aldono ne estas sufiĉe klaraj por vi ĉiuj? senkulpa.gif

Difinoj kaj tradukoj de BEST/:
France: animal
Angle: beast
Germane: Thier (laŭ moderna germana skribo: Tier)
Ruse: животное
Pole: zwierzę

Difinoj kaj tradukoj de ANIMAL/:
Esperante: Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.
France: animal
Angle: animal (as opposed to vegetable or mineral)
Germane: Lebewesen
Hispane: animal
Itale: animale
Portugale: animal

Kio do ne estas klara? Ne eĉ povas ekesti dubo pri la signifoj:

animalo = biologia regno Animalia
besto = ĉiuj animaloj krom la homo

magnifico94, la instruistoj de lernu.net ne estas dioj, do ili nenion povas decidi. Konsultu la oficialajn dokumentojn kaj vi eltrovos, kio estas la ĝusta signifo de tiuj vortoj.

"besto" kaj "animalo" simple ne estas sinonimoj, do pri tiu demando la "bonlingvismo" simple malpravas. Tio estas ja kiel voli enkonduki "sciencisto" kiel sinonimon por "homo" senkulpa.gif

MikeDee (Montri la profilon) 2009-decembro-29 21:45:22

darkweasel:Mi ne scias, kial vi entute diskutas pri ĉio ĉi. Ĉu la Fundamento kaj la Oka Oficiala Aldono ne estas sufiĉe klaraj por vi ĉiuj? senkulpa.gif

Difinoj kaj tradukoj de BEST/:
France: animal
Angle: beast
Germane: Thier (laŭ moderna germana skribo: Tier)
Ruse: животное
Pole: zwierzę

Difinoj kaj tradukoj de ANIMAL/:
Esperante: Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.
France: animal
Angle: animal (as opposed to vegetable or mineral)
Germane: Lebewesen
Hispane: animal
Itale: animale
Portugale: animal
mia problemo en ĉi tiuj difinoj estas Lebewesen (vivanto?/Germane)
Lebewesen estas bestoj, plantoj, fungoj k.t.p. senkulpa.gif

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-29 22:00:10

darkweasel:Mi ne scias, kial vi entute diskutas pri ĉio ĉi. Ĉu la Fundamento kaj la Oka Oficiala Aldono ne estas sufiĉe klaraj por vi ĉiuj? senkulpa.gif

Difinoj kaj tradukoj de BEST/:
France: animal
Angle: beast
Germane: Thier (laŭ moderna germana skribo: Tier)
Ruse: животное
Pole: zwierzę

Difinoj kaj tradukoj de ANIMAL/:
Esperante: Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.
France: animal
Angle: animal (as opposed to vegetable or mineral)
Germane: Lebewesen
Hispane: animal
Itale: animale
Portugale: animal

Kio do ne estas klara? Ne eĉ povas ekesti dubo pri la signifoj:

animalo = biologia regno Animalia
besto = ĉiuj animaloj krom la homo

magnifico94, la instruistoj de lernu.net ne estas dioj, do ili nenion povas decidi. Konsultu la oficialajn dokumentojn kaj vi eltrovos, kio estas la ĝusta signifo de tiuj vortoj.

"besto" kaj "animalo" simple ne estas sinonimoj, do pri tiu demando la "bonlingvismo" simple malpravas. Tio estas ja kiel voli enkonduki "sciencisto" kiel sinonimon por "homo" senkulpa.gif
Se besto estas ĉiu animalo, krom homo, kial Zamenhof uzis "besto" por homoj? Kial la franca traduko por besto ne estas "bête"? Kial la Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro aldonas "animal" al la angla traduko?

Laŭ mi, la Akademio provis tuŝi Fundamentan radikon kaj ŝanĝi ĝin. Ne estas dubo, ke "besto" de la komenco de la lingvo signifis la biologian regnon. Ne eĉ la Akademio rajtas tuŝi la fundamenton, kaj ĉiu ŝanĝo al Esperanto estu aldonema ne forigema. La senco de "krom homoj" ne apartenas al "besto" fundamente, sed al la menso de eŭropaj homoj. Ial homoj sentas sin super ĉiuj aliaj bestoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-29 22:18:33

Laŭ la Antaŭparolo de l' Fundamento, la oficialaj aldonoj estas samnivelaj kiel la Fundamento, kaj la Oka Oficiala Aldono skribis ĝuste, ke "animaloj" estas "bestoj kaj homoj".

La problemo verŝajne estas, ke la lingvoj, al kiuj estas tradukoj en la Fundamento, estas ambiguaj. Pro tio, 8OA nerekte klarigis la signifon de "besto" per enkonduki novan vorton, kiu signifas la pli vastan signifon de "besto".

Pri la uzado de "besto" fare de Zamenhof, mi povas nur diri, ke vortoj povas dum libera evoluo de lingvo ŝanĝi sian sencon. Krome, Zamenhof ne estis dio, do eĉ io, kion skribis li, povas esti erara.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-29 22:24:35

en la itala animale havas ĝeneralan signifon, bestia havas iom negativan, malestiman signifon de malbona aŭ kruela animalo. Papilio ne estas besto, sed nur animalo.
Oni diras kelkfoje al homo "kia besto!" se li estas malbona aŭ iom kretena.
Vi certe konas "La belle et la bête" (france).
Ĉi tie la bête indikas teruran aspekton.
En la lernejoj oni parolas pri animaloj, ne pri bestoj.

En esperanto mi ne scias se estas la mem diferencon, tamen mi ĝin suspektas.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-30 01:01:41

Eddycgn:En esperanto mi ne scias se estas la mem diferencon, tamen mi ĝin suspektas.
Mi ne kredas tion: en Esperanto, katoj kaj hundoj estas bestoj, sed en kelkaj latinidaj lingvoj nur grandaj, “malbonaj” bestoj estas “bestia/bête/ktp”.

—Ilhuıtemoc

sergejm (Montri la profilon) 2009-decembro-30 08:52:04

Ĉio estas pli simpla:
Esperanta "besto" = rusa "зверь", kiu kondiĉe de kunteksto povas signifi iojn ajn el jam menciitaj:
1. animalo (krom homo)
2. mamulo
3. homo, kiu agas sin kiel sovaĝa besto.

"Besto" estas kutima vorto en ordinara parolo, sed kiam estas necese precizigi la signifon, uzu vortojn "animalo", "mamulo", "bestaĉo" ktp.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:42:50

Eddycgn:
En esperanto mi ne scias se estas la mem diferencon, tamen mi ĝin suspektas.
Ne, la sama diferenco ne ekzistas en Esperanto, por tio oni uzas je bezono la sufikson -aĉ-. (bestaĉoanimalaĉo, depende de la celata signifo)

Ankaŭ en la germana, la diferenco inter "Biest" kaj "Tier" (en Fundamenta skribo: Thier) estas tia, kiel vi eksplikis, ke ĝi estas en la itala - sed en Esperanto tiuj du vortoj havas alian signifon.

ReVo nomas la signifon "animalo" de l' vorto "besto" arĥaismo, kaj arĥaismiĝon de lingvaj elementoj la Antaŭparolo de la Fundamento ja rekte permesas.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 14:11:13

Bertilo Wennergren, al mi, lernu!, lingvohelpanto, lingvodemando:

Bertilo Wennergren:
magnifico94:
[LISTO]
Ĉu la vorto "animalo" = "besto"?
Kaj kio signifas "animalo"?[/list]
"animalo" = "besto aŭ homo"
Sed mi poste revizios Fundamento[/i]n de Esperanto. rideto.gif

Reen al la supro