Al la enhavo

Animaloj

de victornino, 2009-decembro-28

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 14:36:56

Eddycgn:Tamen mi akceptas ke en esperanto tio okazas, tiel mi lernis, ni estas ĉiuj animaloj, ĉu ne?
Vi pravas, ni estas ĉiuj animaloj. Mi ankaŭ lernis lerneje, ke homoj estas ankaŭ animaloj.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 19:19:49

Oŝo-Jabe:
Pli grava ol PIV 2005, estas la Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj.
Kie mi povas legi Oficialaj[/i]n Aldonoj[/i]n?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-31 12:35:33

La oka kaj naŭa aldonoj estas legeblaj surrete.

Aliaj ne estas en la Akademia retpaĝo, sed vi povas simple serĉi per la Akademia Vortaro, kiuj radikoj estas en kiu Oficiala Aldono.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-31 12:51:41

Dankon, mi komprenas.

Mi ne sciis, pri kio temis,ekz:

animalo
animal·o [8oa] → best·o

Sed mi nun komprenas, ke tio estas mallongigo de Oficialaj Aldonoj.

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-06 18:08:00

En la "Etymological Dictionary of the Esperanto Language" la vorto besto aperas devenita de:

besto = Pol. bestia, Ger. Bestie, Ita. bestia, Eng. beast, Lat. bestia

Mi demandas min, pri kio pensis Zamenhof kiam li elektis tian vorton...
http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-08 20:02:48

Mi neniam aŭdis la germanan vorton "Bestie", sed eble ĝi estas nur arĥaika. Ekzistas tamen la vorto "Biest" = "bestaĉo".

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-08 20:55:42

darkweasel:Mi neniam aŭdis la germanan vorton "Bestie", sed eble ĝi estas nur arĥaika. Ekzistas tamen la vorto "Biest" = "bestaĉo".
Ĉu vi ŝercas? Bestie (sovaĝa besto aŭ sovaĝa homaĉo) estas tute normala germana vorto, vi rigardu en la Duden.

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:22:52

Duden havas la multajn erarojn.

Sed mi opinias, ke "Bestie" estas la normala germana vorto.

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:32:18

magnifico94:Duden havas la multajn erarojn.
Interese, mi ne sciis tion, mi pensis ke la Duden estas la plej grava germana vortaro.
Sed ne necesas konsulti la Duden, ĉiu germano scias la vorton.

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:40:12

horsto:
magnifico94:Duden havas la multajn erarojn.
Interese, mi ne sciis tion, mi pensis ke la Duden estas la plej grava germana vortaro.
Sed ne necesas konsulti la Duden, ĉiu germano scias la vorton.
Achso. okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif
Mi komprenas.

Reen al la supro