Animaloj
글쓴이: victornino, 2009년 12월 28일
글: 45
언어: Esperanto
Eddycgn (프로필 보기) 2009년 12월 30일 오후 2:21:57
darkweasel:Eble vi pravas ke tio estas en la Fundamento, do kun tutan respekton mi dubis ke en la angla, franca, hispana, itala kaj potugala la vorto animal(e) inkludas homon. Kion diras la devenoj de tiuj lingvoj?
Difinoj kaj tradukoj de ANIMAL/:
Esperante: Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.
France: animal
Angle: animal (as opposed to vegetable or mineral)
Germane: Lebewesen
Hispane: animal
Itale: animale
Portugale: animal
Tamen mi akceptas ke en esperanto tio okazas, tiel mi lernis, ni estas ĉiuj animaloj, ĉu ne?
magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 30일 오후 2:36:56
Eddycgn:Tamen mi akceptas ke en esperanto tio okazas, tiel mi lernis, ni estas ĉiuj animaloj, ĉu ne?Vi pravas, ni estas ĉiuj animaloj. Mi ankaŭ lernis lerneje, ke homoj estas ankaŭ animaloj.
magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 30일 오후 7:19:49
Oŝo-Jabe:Kie mi povas legi Oficialaj[/i]n Aldonoj[/i]n?
Pli grava ol PIV 2005, estas la Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj.
darkweasel (프로필 보기) 2009년 12월 31일 오후 12:35:33
Aliaj ne estas en la Akademia retpaĝo, sed vi povas simple serĉi per la Akademia Vortaro, kiuj radikoj estas en kiu Oficiala Aldono.
magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 31일 오후 12:51:41
Mi ne sciis, pri kio temis,ekz:
animalo
animal·o [8oa] → best·o
Sed mi nun komprenas, ke tio estas mallongigo de Oficialaj Aldonoj.
victornino (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 6:08:00
besto = Pol. bestia, Ger. Bestie, Ita. bestia, Eng. beast, Lat. bestia
Mi demandas min, pri kio pensis Zamenhof kiam li elektis tian vorton...
http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm
darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 8일 오후 8:02:48
horsto (프로필 보기) 2010년 1월 8일 오후 8:55:42
darkweasel:Mi neniam aŭdis la germanan vorton "Bestie", sed eble ĝi estas nur arĥaika. Ekzistas tamen la vorto "Biest" = "bestaĉo".Ĉu vi ŝercas? Bestie (sovaĝa besto aŭ sovaĝa homaĉo) estas tute normala germana vorto, vi rigardu en la Duden.
magnifico94 (프로필 보기) 2010년 1월 9일 오후 5:22:52
Sed mi opinias, ke "Bestie" estas la normala germana vorto.
horsto (프로필 보기) 2010년 1월 9일 오후 5:32:18
magnifico94:Duden havasInterese, mi ne sciis tion, mi pensis ke la Duden estas la plej grava germana vortaro.lamultajn erarojn.
Sed ne necesas konsulti la Duden, ĉiu germano scias la vorton.