ورود به محتوا

Animaloj

از victornino, 28 دسامبر 2009

پست‌ها: 43

زبان: Esperanto

magnifico94 (نمایش مشخصات) 30 دسامبر 2009،‏ 14:36:56

Eddycgn:Tamen mi akceptas ke en esperanto tio okazas, tiel mi lernis, ni estas ĉiuj animaloj, ĉu ne?
Vi pravas, ni estas ĉiuj animaloj. Mi ankaŭ lernis lerneje, ke homoj estas ankaŭ animaloj.

magnifico94 (نمایش مشخصات) 30 دسامبر 2009،‏ 19:19:49

Oŝo-Jabe:
Pli grava ol PIV 2005, estas la Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj.
Kie mi povas legi Oficialaj[/i]n Aldonoj[/i]n?

darkweasel (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2009،‏ 12:35:33

La oka kaj naŭa aldonoj estas legeblaj surrete.

Aliaj ne estas en la Akademia retpaĝo, sed vi povas simple serĉi per la Akademia Vortaro, kiuj radikoj estas en kiu Oficiala Aldono.

magnifico94 (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2009،‏ 12:51:41

Dankon, mi komprenas.

Mi ne sciis, pri kio temis,ekz:

animalo
animal·o [8oa] → best·o

Sed mi nun komprenas, ke tio estas mallongigo de Oficialaj Aldonoj.

victornino (نمایش مشخصات) 6 ژانویهٔ 2010،‏ 18:08:00

En la "Etymological Dictionary of the Esperanto Language" la vorto besto aperas devenita de:

besto = Pol. bestia, Ger. Bestie, Ita. bestia, Eng. beast, Lat. bestia

Mi demandas min, pri kio pensis Zamenhof kiam li elektis tian vorton...
http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm

darkweasel (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2010،‏ 20:02:48

Mi neniam aŭdis la germanan vorton "Bestie", sed eble ĝi estas nur arĥaika. Ekzistas tamen la vorto "Biest" = "bestaĉo".

horsto (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2010،‏ 20:55:42

darkweasel:Mi neniam aŭdis la germanan vorton "Bestie", sed eble ĝi estas nur arĥaika. Ekzistas tamen la vorto "Biest" = "bestaĉo".
Ĉu vi ŝercas? Bestie (sovaĝa besto aŭ sovaĝa homaĉo) estas tute normala germana vorto, vi rigardu en la Duden.

magnifico94 (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 17:22:52

Duden havas la multajn erarojn.

Sed mi opinias, ke "Bestie" estas la normala germana vorto.

horsto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 17:32:18

magnifico94:Duden havas la multajn erarojn.
Interese, mi ne sciis tion, mi pensis ke la Duden estas la plej grava germana vortaro.
Sed ne necesas konsulti la Duden, ĉiu germano scias la vorton.

magnifico94 (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 17:40:12

horsto:
magnifico94:Duden havas la multajn erarojn.
Interese, mi ne sciis tion, mi pensis ke la Duden estas la plej grava germana vortaro.
Sed ne necesas konsulti la Duden, ĉiu germano scias la vorton.
Achso. okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif
Mi komprenas.

بازگشت به بالا