Al la enhavo

Senseksemo

de gxejko, 2009-decembro-28

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-01 20:45:40

ĝejko:Dankon homoj ridulo.gif Fakte mi pensas ke mi unue serĉis adjektivan formon kaj tial malmulte trovis. Bone, dankon ridulo.gif
Ĉu aliaj homoj en lernu sin priskribus senseksemaj? Tion mi demandas nun ridulo.gif
Mi ne trovis vian retadreson pri sensekeco, tamen mi trovis:
http://psychology.wikia.com/wiki/Asexuality

Mi nenion sciis pri sensekseco, mi antaŭe kredis ke nur virinoj povus esti "frigidaj".
Mi ankaŭ trovis en mia vortaro "seksinerta".
Amike kaj bonan novan jaron!

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-06 01:16:00

Mi certas, ke ekzistas homoj senseksemaj. Ili ne multas, sed certe estas.

gxejko (Montri la profilon) 2011-februaro-04 19:55:54

Dankon pro la konsilo Radio~! Jaron poste, mi ekkomprenas, ke vi pravas okulumo.gif

Momomomomo (Montri la profilon) 2011-februaro-06 09:32:00

Saluton!
Mi estas senseksema! Mi tute ne atendis, ke mi trovus diskuton pri tio ĉi tie. Mi ĝojas renkonti alian esperantan senseskemulon sal.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-februaro-06 21:53:35

Ĉu la vorto "ĉasta" (aŭ "ĉastema" se temas pri deziro kaj ne pri stato) ne taŭgas por tio? Ĝi estas simpla kaj ekzistas de longtempe, kvankam ĝi iĝis ekstermoda pro la "seksa liberiĝo".

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-06 22:00:07

Mi opinias ke ekzistas ioma diferenco, ĉar ĉi tie temas pri emo. Oni povas esti ĉasta pro pluraj motivoj (sano, religio, socio, trojuneco). Ĉi tie temas pri persona emo/volo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2011-februaro-09 11:15:45

Ŭoŭ!!! Jen interesega fadeno, kvankam simpla. lango.gif
Tia ĉi diskuto memorigis min la eksterklasa studgrupo kiun ni havis pasintjare en universitato pri bioenergio.
Feliĉigas min la kvalito de la diskuto - malfacile trovebla en esperanto kelkfoje. senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

gxejko (Montri la profilon) 2011-februaro-10 22:13:16

ĝi iĝis ekstermoda pro la "seksa liberiĝo".
Eble, sed unue mi parolis pri emo, ne persona decido. Due, ĉiu koncepto de liberiĝo nepre devas evolui. Ĉu seksa liberiĝo ne estas, kiel ĉiu alia liberiĝo, rego de si mem: t.e. ke ĉiu havu suverenecon pri sia korpo kaj ke neniu nivelo da seksemo estas 'pura' aŭ 'malpura', do ke homo kiu neniam seksumas aŭ homo kiu ofte kun pluraj homoj seksumas, ne estu taksata malsana, malnormala aŭ senmorala.

Reen al la supro