去目錄頁

Senseksemo

gxejko, 2009年12月28日

讯息: 18

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月1日下午8:45:40

ĝejko:Dankon homoj ridulo.gif Fakte mi pensas ke mi unue serĉis adjektivan formon kaj tial malmulte trovis. Bone, dankon ridulo.gif
Ĉu aliaj homoj en lernu sin priskribus senseksemaj? Tion mi demandas nun ridulo.gif
Mi ne trovis vian retadreson pri sensekeco, tamen mi trovis:
http://psychology.wikia.com/wiki/Asexuality

Mi nenion sciis pri sensekseco, mi antaŭe kredis ke nur virinoj povus esti "frigidaj".
Mi ankaŭ trovis en mia vortaro "seksinerta".
Amike kaj bonan novan jaron!

Rogir (显示个人资料) 2010年1月6日上午1:16:00

Mi certas, ke ekzistas homoj senseksemaj. Ili ne multas, sed certe estas.

gxejko (显示个人资料) 2011年2月4日下午7:55:54

Dankon pro la konsilo Radio~! Jaron poste, mi ekkomprenas, ke vi pravas okulumo.gif

Momomomomo (显示个人资料) 2011年2月6日上午9:32:00

Saluton!
Mi estas senseksema! Mi tute ne atendis, ke mi trovus diskuton pri tio ĉi tie. Mi ĝojas renkonti alian esperantan senseskemulon sal.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2011年2月6日下午9:53:35

Ĉu la vorto "ĉasta" (aŭ "ĉastema" se temas pri deziro kaj ne pri stato) ne taŭgas por tio? Ĝi estas simpla kaj ekzistas de longtempe, kvankam ĝi iĝis ekstermoda pro la "seksa liberiĝo".

marcuscf (显示个人资料) 2011年2月6日下午10:00:07

Mi opinias ke ekzistas ioma diferenco, ĉar ĉi tie temas pri emo. Oni povas esti ĉasta pro pluraj motivoj (sano, religio, socio, trojuneco). Ĉi tie temas pri persona emo/volo.

Rodrigoo (显示个人资料) 2011年2月9日上午11:15:45

Ŭoŭ!!! Jen interesega fadeno, kvankam simpla. lango.gif
Tia ĉi diskuto memorigis min la eksterklasa studgrupo kiun ni havis pasintjare en universitato pri bioenergio.
Feliĉigas min la kvalito de la diskuto - malfacile trovebla en esperanto kelkfoje. senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

gxejko (显示个人资料) 2011年2月10日下午10:13:16

ĝi iĝis ekstermoda pro la "seksa liberiĝo".
Eble, sed unue mi parolis pri emo, ne persona decido. Due, ĉiu koncepto de liberiĝo nepre devas evolui. Ĉu seksa liberiĝo ne estas, kiel ĉiu alia liberiĝo, rego de si mem: t.e. ke ĉiu havu suverenecon pri sia korpo kaj ke neniu nivelo da seksemo estas 'pura' aŭ 'malpura', do ke homo kiu neniam seksumas aŭ homo kiu ofte kun pluraj homoj seksumas, ne estu taksata malsana, malnormala aŭ senmorala.

回到上端