Sisu juurde

Senseksemo

kelle poolt gxejko, 28. detsember 2009

Postitused: 18

Keel: Esperanto

gxejko (Näita profiili) 28. detsember 2009 18:35.44

Saluton homoj,
Mi volas demandi, ĉu la vorto 'senseksemo' estas uzata esperante, kaj se ne, kiel oni difinas homojn, kies seksemo estas, ke ili ne emas seksumi (kvankam ili kapablas seksumi samkiel aliaj homoj kaj ili eble povas esti allogati al aliaj homoj)?
Ĉu 'senseksema' estas tiu vorto? Mi scivolis, ĉar mi serĉis gugle kaj havis nur tri respondojn.
Celas mi na 'asexual' aŭ 'non-sexual' angle
Ankaŭ, la vorto 'senseksemo' implikas por mi, ke ĝi ne estas seksemo, kvankam ĝi estas. Eble malseksemo pli taŭgas, eble ne.
Kion vi opinias homoj?
Mi volas scii, ĉar mi eble difinas min tiel, ne kontentante pri aliaj seksemaj difinoj, kiuj ne taŭgas al mi.
Esperas mi ke vi estos kompreneblaj ridulo.gif
dankon
Ĝejko ridulo.gif

betoxx (Näita profiili) 28. detsember 2009 19:35.15

ĉu "neniuseksema", eble ?

gxejko (Näita profiili) 28. detsember 2009 19:45.34

Eble. Mi ŝatus scii kion aliaj homoj, kiuj havas tiun seksemon, opinias, ĉar laŭ mi, necesas ke la komunumo sin difinu, kaj ne ke unu homo tiun econ homan difinu.
Ankaŭ mi malmulte scias pri 'neniuseksemeco' aŭ 'senseksemeco' aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas ridulo.gif

Se vi estas senseksema, ekzistas la forumo:
http://www.asexuality.org/en/index.php.
Se vi registriĝas, kvankam la plejparto estas angle, ekzistas forumoj en aliaj lingvoj, kaj ankaŭ esperante, kie mi skribis. Mi tie nomiĝas Ĝejko ridulo.gif
Mi tiuforume estas novulo, hodiaŭ ekano ridulo.gif

Kion vi opinias pri neniuseksemo betoxx? Ĉu mi rajtas demandi ĉu vi tia estas? Laŭdire, unu procento de la popolo estas senseksema.

betoxx (Näita profiili) 28. detsember 2009 20:02.12

Mi ne kredis ke senseksemuloj/neniuseksemuloj/malseksemuloj(...) vere ekzistas. Mi konas amikon kiu estas tiel ankaŭ kaj unu fojo li diris min ke li estis tiel sed mi pensis ke li ŝercis =)

Mi opinias ke oni estu kiel oni estas! Se oni ne estas seksema do tio estas bone. Mi? Mi ne estas neniuseksema sed oni rajtas esti tiel se oni volas ridulo.gif

roint (Näita profiili) 28. detsember 2009 20:29.59

Mi unufoje mesaĝumis kun kanada senseksemulo antaŭ jaroj multaj ĉe Lernu. Mi verŝajne ne bone konversaciis kun li ĉar mi konis nur iom da esperanto. Mi bedaŭras, se vi legas tion ridulo.gif.

Mi dirus ke 'senseksemulo' estus ĝusta, ĉar 'sennaciulo' estas tre konata vorto. Eblas ke ĝi ne taŭgas, ĉar ĝi eble signifas ke la ulo ne havas genro, sed la "em" klarigas ĉion, mi pensus.

roint (Näita profiili) 28. detsember 2009 20:34.42

Fakte, laŭ la reta-vortaro.de, sekso ne signifas "ulgenron", do ĝi ĝustas.

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/seks.html#seks...

betoxx (Näita profiili) 28. detsember 2009 23:23.42

mi ne scias multe pri senseksemuloj kaj eble ne multe da homoj ĉi-tie nek. do ĝejko, oni povas proponi tiun novan vorton ridego.gif
dankon al roint mi pensas ke vi pravas

RiotNrrd (Näita profiili) 29. detsember 2009 3:20.08

Gugla serĉo trovas 66 paĝojn/uzojn de "senseksemo" (kvankam, unu el ili estas ĉi tiu paĝo - Gugla indeksado ŝajnas tre rapida*).

Do, la vorto uziĝas, sed ne multe.

-----
* Mi memoras tiam, kiam novaj retpaĝoj ne trovebliĝis per serĉiloj ĝis post semajnoj aŭ monatoj. Eĉ se oni diris al la serĉiloj "Ĉi tie estas miaj novaj paĝoj"; oni ankoraŭ devis atendi ŝajne eterne). Ĉi tiu paĝo indeksiĝis post malpli ol naŭ horoj.

gxejko (Näita profiili) 29. detsember 2009 11:01.57

Dankon homoj ridulo.gif Fakte mi pensas ke mi unue serĉis adjektivan formon kaj tial malmulte trovis. Bone, dankon ridulo.gif
Ĉu aliaj homoj en lernu sin priskribus senseksemaj? Tion mi demandas nun ridulo.gif

Vilinilo (Näita profiili) 31. detsember 2009 18:54.45

Nur kelkaj mikroboj estas senseksa, ĉiuj animaloj nepre estas seksaj estoj. Mi pensas ke vi volas diri "senseksumema"-n. Eĉ tiel, senseksumema ne sonas bone laŭ mi, mi opinias ke 'neseksumema' aŭ 'neamorema' plibonas.

Koncerne vian lastan demandon, mi nepre ne estas neseksumema, fakte mi ĝin ŝatas multe. Bedaŭrinde mi ne seksumas pli ofte rido.gif

Tagasi üles