Meddelanden: 18
Språk: Esperanto
gxejko (Visa profilen) 28 december 2009 18:35:44
Mi volas demandi, ĉu la vorto 'senseksemo' estas uzata esperante, kaj se ne, kiel oni difinas homojn, kies seksemo estas, ke ili ne emas seksumi (kvankam ili kapablas seksumi samkiel aliaj homoj kaj ili eble povas esti allogati al aliaj homoj)?
Ĉu 'senseksema' estas tiu vorto? Mi scivolis, ĉar mi serĉis gugle kaj havis nur tri respondojn.
Celas mi na 'asexual' aŭ 'non-sexual' angle
Ankaŭ, la vorto 'senseksemo' implikas por mi, ke ĝi ne estas seksemo, kvankam ĝi estas. Eble malseksemo pli taŭgas, eble ne.
Kion vi opinias homoj?
Mi volas scii, ĉar mi eble difinas min tiel, ne kontentante pri aliaj seksemaj difinoj, kiuj ne taŭgas al mi.
Esperas mi ke vi estos kompreneblaj
dankon
Ĝejko
betoxx (Visa profilen) 28 december 2009 19:35:15
gxejko (Visa profilen) 28 december 2009 19:45:34
Ankaŭ mi malmulte scias pri 'neniuseksemeco' aŭ 'senseksemeco' aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas
Se vi estas senseksema, ekzistas la forumo:
http://www.asexuality.org/en/index.php.
Se vi registriĝas, kvankam la plejparto estas angle, ekzistas forumoj en aliaj lingvoj, kaj ankaŭ esperante, kie mi skribis. Mi tie nomiĝas Ĝejko
Mi tiuforume estas novulo, hodiaŭ ekano
Kion vi opinias pri neniuseksemo betoxx? Ĉu mi rajtas demandi ĉu vi tia estas? Laŭdire, unu procento de la popolo estas senseksema.
betoxx (Visa profilen) 28 december 2009 20:02:12
Mi opinias ke oni estu kiel oni estas! Se oni ne estas seksema do tio estas bone. Mi? Mi ne estas neniuseksema sed oni rajtas esti tiel se oni volas
roint (Visa profilen) 28 december 2009 20:29:59
Mi dirus ke 'senseksemulo' estus ĝusta, ĉar 'sennaciulo' estas tre konata vorto. Eblas ke ĝi ne taŭgas, ĉar ĝi eble signifas ke la ulo ne havas genro, sed la "em" klarigas ĉion, mi pensus.
roint (Visa profilen) 28 december 2009 20:34:42
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/seks.html#seks...
betoxx (Visa profilen) 28 december 2009 23:23:42
dankon al roint mi pensas ke vi pravas
RiotNrrd (Visa profilen) 29 december 2009 03:20:08
Do, la vorto uziĝas, sed ne multe.
-----
* Mi memoras tiam, kiam novaj retpaĝoj ne trovebliĝis per serĉiloj ĝis post semajnoj aŭ monatoj. Eĉ se oni diris al la serĉiloj "Ĉi tie estas miaj novaj paĝoj"; oni ankoraŭ devis atendi ŝajne eterne). Ĉi tiu paĝo indeksiĝis post malpli ol naŭ horoj.
gxejko (Visa profilen) 29 december 2009 11:01:57
Ĉu aliaj homoj en lernu sin priskribus senseksemaj? Tion mi demandas nun
Vilinilo (Visa profilen) 31 december 2009 18:54:45
Koncerne vian lastan demandon, mi nepre ne estas neseksumema, fakte mi ĝin ŝatas multe. Bedaŭrinde mi ne seksumas pli ofte