Till sidans innehåll

Aperonta nova enreta ludo

av Hispanio, 1 januari 2010

Meddelanden: 30

Språk: Esperanto

Hispanio (Visa profilen) 20 juli 2010 19:28:42

Nu, se ĉio sukcesas, la sesa de aŭgusto estos la dato por la naskiĝo de nia retpaĝo lango.gif

Sed, bedaŭrinde, la traduko estas la plej malrapida laboro, kaj eble daŭros kelkajn tagojn post la naskiĝo. Ne nervoziĝu, ĉar mi laboros diligente

Mi volas danki kaj gratuli ĉiujn ulojn kiuj kredis je ni kaj apogis nin. Mi donos la ligilon en tiu tago, aŭ eble iom antaŭ. Vi ĉiuj estas bonvenaj.

Demandoj, duboj, sugestoj kaj aliaj aferoj ankaŭ estas bonvenaj. Bonvolu komenti.

sinjoro (Visa profilen) 1 augusti 2010 19:53:46

Finfine almenaŭ estas la dato ridulo.gif Do, mi fide esperas ke jam post 5 tagoj la ludo estos vizitebla!

Hispanio (Visa profilen) 1 augusti 2010 20:17:28

sinjoro:Finfine almenaŭ estas la dato ridulo.gif Do, mi fide esperas ke jam post 5 tagoj la ludo estos vizitebla!
Nu, sinjoro, mi esperas, ke tiu dato estos la fina. Sed, vi scias, en ĉi tiaj projektoj povas aperi lastatempaj eraroj kiuj povas malfruigi la aperon. Kaj, bedaŭrinde, dum tiuj tagoj aperis tiaj eraroj malgajo.gif

Sed ne nervoziĝu nek koleriĝu, ĉar ni ne rompos la promeson. Se mi diras, ke la ludo aperos, la ludo aperos. Se mi diras, ke la ludo aperos en Esperanto, la ludo aperos en Esperanto. Nur oni devas atendi iom plu, bedaŭrinde.

Dankon.

Kaj ne forgesu, mi donos al vi ĉiuj pli da novaĵoj rideto.gif

sal.gif

sinjoro (Visa profilen) 12 augusti 2010 14:04:09

KAAAAAAAAJJJJJ......???????? Kie estas nia nova ludo? rideto.gif

Hispanio (Visa profilen) 12 augusti 2010 14:34:41

sinjoro:KAAAAAAAAJJJJJ......???????? Kie estas nia nova ludo? rideto.gif
Sinjoro, ĝi estas en la reto. Sed ĝi ankoraŭ ne estas tradukita, ni eltrovis alian manieron por traduki, kaj ni laboradas por fini tiun manieron.

Kaj, eĉ, ni ricevis antaŭ kvar tagoj sistem-atakon. Ni preskaŭ perdis ĉion. Bonŝance ni identigos la IP-adreson, kaj tiu ulaĉo ne plu revenos.

Ni laboradas preskaŭ ĉiutage en la plibonigo de la ludo, en la eltrovo de eraroj, kaj en la fino de la ilo por traduki.

Eble, se ni tradukos la ludon antaŭ la beta-eldono, ni povos inviti vin ĉiujn por ke vi vidu la ludon kaj diskutu pri ĝia estonteco ktp.

sinjoro (Visa profilen) 12 augusti 2010 18:14:52

Nu bone, mi esperas ke baldaŭ la ludo estos rigardebla, eĉ se ne ĉio estos tradukita.

Hispanio (Visa profilen) 17 augusti 2010 14:15:55

Saluton.

Nu, mi jam finis la Esperantan tradukon, kaj nun ĝi utilas por la geesperantistaro. Sed jen la malbonaj novaĵoj. La kreinto kaj ĉefa programisto de la retpaĝo devas reiri al la universitato, kaj li ne havos multe da tempo por programadi. Eĉ li estas la sola ulo el ni kiu scias kune la lingvojn PHP, HTML kaj MySQL. Ni ne scias tiun lastan lingvon, kaj ni scias malmulton pri PHP.

Pro tio, mi petas helpon al vi. Se iu el vi scias la lingvojn PHP, HTML kaj/aŭ MySQL, do vi estas bonvena.

Sed komprenu, kvankam la ludo estas sub la GPL, ni estas iom... kiel diri... nu, ni havis sistem-atakon antaŭ kelkaj tagoj, kaj nu, ni ne povas fidi al iu ajn.

Kaj, kvankam la ludo jam utilas por babili kaj tiel plu, ĝi ankoraŭ ne utilas por ludi. Restas aĵoj kaj korekti erarojn.

Dankon.

PS: Ankaŭ komprenu ke ni ankoraŭ ne povas inviti amase shoko.gif Nur necesas tri, kvar, kvin aŭ ses programistoj. Vi ne ricevos iom da mono, sed vi helpos al la finiĝo de la ludo, kaj eble poste al la disvastigo de Esperanto.

Hispanio (Visa profilen) 22 december 2010 15:26:45

Dato por la naskiĝo: la unuan de januaro 2011 lango.gif

Kaj mi esperas ke tiu tago estu la definitiva.

LyzTyphone (Visa profilen) 11 januari 2011 04:05:48

Atende espere~ rido.gif

Hispanio (Visa profilen) 13 januari 2011 15:19:31

LyzTyphone:Atende espere~ rido.gif
La ĝusta fadeno.

Kaj, kiel mi kutime diras en la ludo... ñe (gne, pli-malpli).

Tillbaka till toppen