Tästä sisältöön

Bonvolu traduki "Thank you for reading my article" en Esperanton.

ynnoj :lta, 1. tammikuuta 2010

Viestejä: 27

Kieli: Esperanto

horsto (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 13.03.00

darkweasel:
Mi preferas "dankon por legi mian artikolon".
Mi ankaŭ unue volis skribi tion, sed nun mi dubas pri tio. Oni povus pensi ke la danko estas bezonata por legi la artikolon, ĉu ne?

Miland (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 15.49.27

horsto:
darkweasel:
Mi preferas "dankon por legi..".
..mi dubas pri tio. Oni povus pensi ke la danko estas bezonata por legi .. ĉu ne?
La PMEG diras ke ambaŭ por kaj pro pravas post danki. Tamen la uzo de la infinitivo legi kiel substantivo aspektas kiel anglismo ('I thank you for reading my article') - ĉu ankaŭ germanismo, vi povos diri al mi!

matrix (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 16.31.43

darkweasel:Roberto12: Ne, oni kutimas ne uzi post "pro" infinitivon.
matrix: Via traduko ne vere havas sencon.

Mi preferas "dankon por legi mian artikolon".
Saluton darkweasel,

“Dankon ĉar vi legis mian artikolon.” = “Dankon pro legito de mia artikolo.” (= “Dankon pro la lego(j) farita(j) de mia artikolo.”)

leg·it·o = lego farita
La leganto faras legato(j)n de io.
La leginto faris legito(j)n de io.

“legito” estas la pasiva kaj preterita formo de “lego”.

Miaj tradukoj estas ĝustaj.
Eble la dua estas iomete subtila, sed ĝusta.

Tamen, “dankon por legi mian artikolon” ne specifas ĉu la ago estas preterita aŭ futura.
Oni povas vere pensi ke la ago estas estonta, ne jam farita.

Ĝis

horsto (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 17.26.37

Miland:
La PMEG diras ke ambaŭ por kaj pro pravas post danki.
Jes, mi scias. Mi nur pensas ke oni eble ne certe scias, ĉu la por apartenas al dankon (dankon por) aŭ al legi (por legi).
Miland:
Tamen la uzo de la infinitivo legi kiel substantivo aspektas kiel anglismo ('I thank you for reading my article')
Pri la angla mi ne certas. Ĉu reading vere estas infinitivo?
Miland:
ĉu ankaŭ germanismo, vi povos diri al mi!
Ankaŭ en la germana oni ne uzas infinitivon, oni dirus:
Danke, dass sie den Artikeln gelesen haben (dankon, ke vi legis la artikolon)

Danke für das Lesen des Artikels (Dankon por la legado de la artikolo).
matrix:
La leganto faras legato(j)n de io.
La leganto legas ion.
la leganto estas tiu, kiu estas leganta ion.
La libro estas legata.
Do la legato estas tio, kio estas legata, la libro. Kutime la substantiva formo de participo estas iu persono, do oni kutime ne uzas la vorton legato.

MikeDee (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 18.54.20

eble: Dankon, ĉar vi legis mian artikolon sal.gif

Hispanio (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 19.28.54

Matrix:Tamen, “dankon por legi mian artikolon” ne specifas ĉu la ago estas preterita aŭ futura.
Oni povas vere pensi ke la ago estas estonta, ne jam farita.
Kaj, anstataŭ diri "Dankon por legi mian artikolon", ĉu oni ne povus diri "Dankon por leginti mian artikolon" (se iu jam ĝin legis) kaj "Dankon por legonti mian artikolon" (se iu ĝin legos poste)?

Rogir (Näytä profiilli) 6. tammikuuta 2010 20.10.48

Mi malrekomendas uzi malsimplajn verboformojn. Ilia signifo ofte estas malklara.

Miland (Näytä profiilli) 7. tammikuuta 2010 14.24.48

Eble darkweasel (kaj Rogir, kiu rekomendas simplajn esprimojn) pravas.

Jen paĝo en PMEG (sekcio "I-verbo kiel objekto") kiu implicas ke eblas uzi la infinitivon kiel parto de objekta esprimo.

Ŝajne, do, oni pravas dirante Dankon por legi mian artikolonDankon pro legi mian artikolon!

matrix (Näytä profiilli) 9. tammikuuta 2010 3.55.03

horsto:
La leganto legas ion.
la leganto estas tiu, kiu estas leganta ion.
La libro estas legata.
Do la legato estas tio, kio estas legata, la libro. Kutime la substantiva formo de participo estas iu persono, do oni kutime ne uzas la vorton legato.
Vi pravas, ĉi tiu formo estas uzata nur por homoj.
Oni lernas ĉiuj tagoj sal.gif

Piolas (Näytä profiilli) 9. kesäkuuta 2010 15.05.29

Miland:Eble darkweasel (kaj Rogir, kiu rekomendas simplajn esprimojn) pravas.

Jen paĝo en PMEG (sekcio "I-verbo kiel objekto") kiu implicas ke eblas uzi la infinitivon kiel parto de objekta esprimo.

Ŝajne, do, oni pravas dirante Dankon por legi mian artikolonDankon pro legi mian artikolon!
Jes, Miland, laŭ mia opinio vi pravas pri ebleco diri "dankon pro legi..." tamen alia komentinto opiniis ke "kutime" ne uzas infinitivon post "pro". Mi pensas ke la nura korekta esprimo ĉiutiukaze, estas "dankon pro legi..." ĉar la kaŭzo aŭ motivo por danki, estas ĝuste la ago je legi kaj "legi" kiel ago, sendube povas esti kaŭzo aŭ motivo por io "pro kio oni dankas"... Dankon pro legi mian opinion!

Takaisin ylös