去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Famaj frazoj

Eddycgn, 2010年1月3日

讯息: 750

语言: Esperanto

Matthieu (显示个人资料) 2010年2月15日下午8:33:57

antoniomoya:Mi, sciante la francan, neniam komprenis (nek komprenas) kion signifas "moi non plus" kiel respondo al la frazo "je t'aime".
Moi non plus” signifas “Ankaŭ mi ne” (“yo tampoco” hispane). Sed tiu respondo implicas, ke la unua frazo devus esti “Je ne t’aime pas” (“Mi ne amas vin”).

antoniomoya (显示个人资料) 2010年2月15日下午9:20:53

Mutusen:Moi non plus” signifas “Ankaŭ mi ne” (“yo tampoco” hispane). Sed tiu respondo implicas, ke la unua frazo devus esti “Je ne t’aime pas” (“Mi ne amas vin”).
Dankon. Mi bonkonas ambaŭ francajn frazojn. Ĝuste pro tio mi ne komprenas kial la viro diras "Moi non plus", se ŝi diras "Je t'aime". Mi ĉiam kredis ke temas pri kelka nekonata (de mi) francesprimo aŭ surstrata parolmaniero. Mi trovas ĝin senkohera. Kial la viro diras tion, laŭ vi samparolantoj?

Frankouche (显示个人资料) 2010年2月16日上午12:38:53

antoniomoya:Kial la viro diras tion, laŭ vi samparolantoj?
Tio estas ia ekzemplo de malsimileco inter deziro kaj amo... lango.gif

antoniomoya (显示个人资料) 2010年2月16日上午6:38:44

Frankouche:Tio estas ia ekzemplo de malsimileco inter deziro kaj amo... lango.gif
Io same kiel "Mi amas vin" (diras la virino), "Mi ne" (respondas la viro), "Mi nur deziras vin".

crescence (显示个人资料) 2010年2月16日上午9:17:22

antoniomoya:
Mi, sciante la francan, neniam komprenis (nek komprenas) kion signifas "moi non plus" kiel respondo al la frazo "je t'aime".

Ĉu vi, Crescence, povas klarigi tion al mi?

Antaŭdankon.

Amike.
Estas humuro. Oni povas atendi la respondon "Jes, mi ankaŭ!" aŭ la respondon "Ne, mi ne vin amo !". La respondo estas miksaĵo de la du respondoj eblaj. La humuro estas kreita de la surprizo kaj la absurdeco.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月16日上午11:35:03

dobri:
crescence:
Respondo ĝusta!
Via vico proponi novan faman frazon!

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月18日下午7:13:48

Ja mi proponas.
Kiu diris:

Ne gravas ĉu kato estas nigra au blanka, se nur kaptus musojn

Rogir (显示个人资料) 2010年2月18日下午7:33:21

Eddycgn:Ja mi proponas.
Kiu diris:

Ne gravas ĉu kato estas nigra au blanka, se nur kaptus musojn
Tion diris Deng Xiaoping mallonge post sia prezidentiĝo.

Kiu diris: "Piedpilko estas milito"?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月21日下午5:35:27

Rogir:
Eddycgn:Ja mi proponas.
Kiu diris:

Ne gravas ĉu kato estas nigra au blanka, se nur kaptus musojn
Tion diris Deng Xiaoping mallonge post sia prezidentiĝo.

Kiu diris: "Piedpilko estas milito"?
David Pountney?

astroly (显示个人资料) 2010年2月21日下午6:11:22

Rogir:
Eddycgn:Ja mi proponas.
Kiu diris:

Ne gravas ĉu kato estas nigra au blanka, se nur kaptus musojn
Tion diris Deng Xiaoping mallonge post sia prezidentiĝo.

Kiu diris: "Piedpilko estas milito"?
Dirita de : Rinus Michels, nacia trejninto
de Holando, nomata "La Generalo".
ĝis

回到上端