Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 736

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-05 12:48:57

Greedn:mia propono: se vi certas vian respondon - ne atendu, tuj skribu vian frazon sube
Konsentite! Do, kiu skribis:

Tio, kio klariĝis ĉe la fino estis, ke por iuj taskoj en iuj lokoj, ne estas anstataŭaĵo por la plej malnova informo-kolektilo sur Tero: la homa okulglobo, Versio Unu.

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-05 21:54:56

kion koncernas min- mi bezonas la helpeton

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-05 22:10:25

La libro ne estas jarcentaĝa klasikaĵo - en Britio kaj Usono, eblas aĉeti ĝin en librovendejoj de flughavenoj aŭ grandaj stacidomoj!
Dum la pasintaj kelkaj jardekoj la konata brita aŭtoro skribis multajn romanojn pri krimoj, modernaj militoj kaj la malvarma milito. Lia lasta romano (ne ĉi tiu) aperos aŭguste!

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-06 17:05:02

Ĉu Julian Barns?

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-06 19:30:28

Ne, mi ne legis librojn de Julian Barns. Sed ŝajne (el wiki) li ne verkis krimromanojn aŭ romanojn pri la malvarma milito aŭ la milito kontraŭ terorismo, ĉu?

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-06 19:34:02

Jen aldona kialeto: la romano el kiu mi citis temis pri la unua milito kontraŭ Saddam, kiam li invadis Kuvajton.

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-07 07:00:00

Nu eble Andy McNab ?

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-07 19:39:50

Greedn:Nu eble Andy McNab ?
Ne, tamen vi moviĝis laŭ la ĝusta direkto! La verkisto apartenas al la generacio antaŭ ol tiu de Andy McNab.

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-07 20:58:12

Alia kialeto: kvar anglalingvaj filmoj estas bazitaj sur iliaj libroj. La filmoj aperis dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj.

miren (Montri la profilon) 2010-junio-10 17:04:16

Bonan tagon al ĉiuj.

Jen sankta sentenco:

"La bordeloj estas tiel necesaj en la urboj, kiel la kloakoj en la palacoj"

Kiu diris ĝin?

Reen al la supro