去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Famaj frazoj

Eddycgn, 2010年1月3日

讯息: 736

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2010年6月5日下午12:48:57

Greedn:mia propono: se vi certas vian respondon - ne atendu, tuj skribu vian frazon sube
Konsentite! Do, kiu skribis:

Tio, kio klariĝis ĉe la fino estis, ke por iuj taskoj en iuj lokoj, ne estas anstataŭaĵo por la plej malnova informo-kolektilo sur Tero: la homa okulglobo, Versio Unu.

Greedn (显示个人资料) 2010年6月5日下午9:54:56

kion koncernas min- mi bezonas la helpeton

Miland (显示个人资料) 2010年6月5日下午10:10:25

La libro ne estas jarcentaĝa klasikaĵo - en Britio kaj Usono, eblas aĉeti ĝin en librovendejoj de flughavenoj aŭ grandaj stacidomoj!
Dum la pasintaj kelkaj jardekoj la konata brita aŭtoro skribis multajn romanojn pri krimoj, modernaj militoj kaj la malvarma milito. Lia lasta romano (ne ĉi tiu) aperos aŭguste!

Greedn (显示个人资料) 2010年6月6日下午5:05:02

Ĉu Julian Barns?

Miland (显示个人资料) 2010年6月6日下午7:30:28

Ne, mi ne legis librojn de Julian Barns. Sed ŝajne (el wiki) li ne verkis krimromanojn aŭ romanojn pri la malvarma milito aŭ la milito kontraŭ terorismo, ĉu?

Miland (显示个人资料) 2010年6月6日下午7:34:02

Jen aldona kialeto: la romano el kiu mi citis temis pri la unua milito kontraŭ Saddam, kiam li invadis Kuvajton.

Greedn (显示个人资料) 2010年6月7日上午7:00:00

Nu eble Andy McNab ?

Miland (显示个人资料) 2010年6月7日下午7:39:50

Greedn:Nu eble Andy McNab ?
Ne, tamen vi moviĝis laŭ la ĝusta direkto! La verkisto apartenas al la generacio antaŭ ol tiu de Andy McNab.

Miland (显示个人资料) 2010年6月7日下午8:58:12

Alia kialeto: kvar anglalingvaj filmoj estas bazitaj sur iliaj libroj. La filmoj aperis dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj.

miren (显示个人资料) 2010年6月10日下午5:04:16

Bonan tagon al ĉiuj.

Jen sankta sentenco:

"La bordeloj estas tiel necesaj en la urboj, kiel la kloakoj en la palacoj"

Kiu diris ĝin?

回到上端