Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

ya Eddycgn, 3 Januari 2010

Ujumbe: 736

Lugha: Esperanto

astroly (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2010 1:47:35 alasiri

Saluton.
Bone, samideano Altebrilas, kaj aliaj. Mi pensas ke nun pro via nova traduko estas pli multe facila kompreni la ideon pri la frazo,

"Opinio ne estas vera, nur pro tio ke oni pretas morti por ĝi"

Dankon pro via helpo. Nun, bonvolu skribi novan frazon por sekvi la fadenon.

Amike, Astroly.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 2:39:13 alasiri

Kiu diris:

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro....

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 3:36:09 alasiri

Zamenhof?

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 6:24:52 alasiri

Greedn:Zamenhof?
Gratulojn, vi pravas. Via vico :]

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 7:37:58 alasiri

Kiu kantis:

"Mi memoras, ke ni sidis ofte
En korto de la registarejo de Trenĉtaun
Ni estis observantaj fariseojn
Kaj ili enmiksiĝis inter bonaj homoj, kiujn ni konis"

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 8:24:54 alasiri

Greedn:Kiu kantis:

"Mi memoras, ke ni sidis ofte
En korto de la registarejo de Trenĉtaun
Ni estis observantaj fariseojn
Kaj ili enmiksiĝis inter bonaj homoj, kiujn ni konis"
Bob Marley?

"Said I remember when we used to sit
In the government yard in Trenchtown
Oba, ob-serving the hypocrites
As they would
mingle with the good people we meet
Good friends we have had,
Oh, good friends we've lost
along the way
In this great future you can't forget your past
So dry your tears, I say

No, woman, no cry
No, woman, no cry
Ee little darling, don't shed no tears
No, woman, no cry"

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2010 8:54:10 alasiri

No, woman, no cry, Bob Marley

Certe!

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2010 10:27:53 asubuhi

Kiu landestro diris publike: "Mi ne havis seksan rilaton kun tiu virino"?

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2010 1:44:28 alasiri

Nu eble Klinton aŭ Sorkazi?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2010 2:07:45 alasiri

Greedn:Nu eble Klinton aŭ Sorkazi?
Jes. Do, kiu diris tion?

Kurudi juu