본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Famaj frazoj

글쓴이: Eddycgn, 2010년 1월 3일

글: 736

언어: Esperanto

Greedn (프로필 보기) 2010년 8월 2일 오후 6:06:25

Neniu konas. Miland, donu alian helpeton

Miland (프로필 보기) 2010년 8월 2일 오후 11:30:25

La karaktero estas anglo, kiu havas francan edzinon. Li ŝatas uzi la esprimon "Sinkigu min!" Li aperis en filmo en 1934, kaj la filmo estis refarita en 1982. La verkistino skribis multajn sekvojn al la origina romano dum pli ol 30 jaroj antaŭ la dua mondmilito.

vincas (프로필 보기) 2010년 8월 3일 오후 5:58:15

Ĉu Baroness Emma Orczy ?

Miland (프로필 보기) 2010년 8월 3일 오후 8:15:19

vincas:Ĉu Baroness Emma Orczy ?
Gratulon! Jes, mi citis The Scarlet Pimpernel ("La Skarlata Anagalo"). Via vico.

vincas (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오후 6:56:22

Kiu diris:
Kaj tamen ĝi moviĝas.

Miland (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오후 7:55:14

vincas:Kiu diris:
Kaj tamen ĝi moviĝas.
Ĉu Galileo?

vincas (프로필 보기) 2010년 8월 5일 오전 8:13:21

Miland:
vincas:Kiu diris:
Kaj tamen ĝi moviĝas.
Ĉu Galileo?
Jes , tiu estis Galileo.

Via vico.

Miland (프로필 보기) 2010년 8월 5일 오후 12:32:21

Kiu skribis:

'Estis dum viaj iom stultaj komentoj pri .. Vi komencis alineon per la vortoj: "Profesoro Ĉalenĝer, kiu estas inter niaj plej eminentaj vivantaj sciencistoj--"
'Nu, sinjoro?' mi demandis.
'Kial ĉi tiuj malagrablaj modifoj kaj limigoj? Eble vi povas diri kiuj estus ĉi tiuj aliaj eminentaj sciencistoj, al kiuj vi imputas egalecon, aŭ eble superecon, al mi mem?'

vincas (프로필 보기) 2010년 8월 6일 오후 6:28:29

Malfacila enigmo. Eble vi povas doni helpeton?

Miland (프로필 보기) 2010년 8월 6일 오후 7:48:38

vincas:Malfacila enigmo. Eble vi povas doni helpeton?
Jes, mi ĵus enmetis en la citaĵon la nomon de la profesoro, angle "Challenger" (kiu signifas "defianto").

다시 위로