İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Famaj frazoj

başlangıç Eddycgn, 3 Ocak 2010

Mesajlar: 736

Dil: Esperanto

Miland (Profili görüntüle) 16 Ağustos 2010 16:48:59

Jen pli da informo: li estis infangeniulo kiu spertuliĝis pri la greka lingvo kaj klasikaĵoj dum nur minoritato en okcidenta eŭropo konis la lingvon. Li iĝis romia konsulo kiam li havis nur 25 jarojn. Li eniris politikon pro lia idealismo, kredante ke filozofoj devus fari politikan servon. Ankaŭ liaj du filoj konsuliĝis. Tiutempe estis religia konflikto inter la arianoj kaj katolikoj. Okcidentan eŭropon reĝis ariana reĝo. La verkisto, kiu estis katolika, estis suspektita pri ŝtatperfido, kaj do arestita, enkarcerigita kaj fine ekzekutita. Du britaj monarkoj tradukis lian verkon - Alfredo kaj Elisabeta la Unua.

Eddycgn (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2010 10:30:33

Ĉu Ario, presbitero en Kostantinopelo, el Aleksandria (260 - 336 pK)?

Miland (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2010 12:08:41

Eddycgn:Ĉu .. presbitero en Konstantinopelo, el Aleksandria (260 - 336 pK)?
Jes, tiu Ario.

Eddycgn (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2010 15:34:43

Nun mia vico. Kiu diris:

Prenu la kontraŭan direkton ol la kutiman kaj kvazaŭ ĉiam vi faros bone.

Miland (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2010 15:36:47

Mi bedaŭras miskomprenigi vin. Vi ĝuste divenis la "Ario" al kiu mi aludis. Tamen li ne verkis la libron el kiu mi elprenis citaĵon!

Eddycgn (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2010 15:53:28

Miland:Mi bedaŭras miskomprenigi vin. Vi ĝuste divenis la "Ario" al kiu mi aludis. Tamen li ne verkis la libron el kiu mi elprenis citaĵon!
Pardonu min! Mi miskomprenis. Bonvolu ignori mian frazon....
Via frazo estas ankoraŭ malfermita.

galvis (Profili görüntüle) 23 Ağustos 2010 12:19:08

Miland:Kiu diris:
Kantojn de ĝojo mi iam aŭdigis kun forta konvinko;
Nun mi devas komenci versojn kun trista plorad'.


La verkisto vivis inter la klasikaj kaj mezaj epokoj. Li skribis dum li estis en malliberejo. Dante tre admiris lin. Dum la vivo li iĝis la ĉefa ŝtatoficisto de la romia imperio.
Kiu diris tion estas : Manlio Torcuato Severino BOECIO.

Miland (Profili görüntüle) 23 Ağustos 2010 14:38:35

galvis:
Miland:Kiu diris:
Kantojn de ĝojo mi iam aŭdigis kun forta konvinko;
Nun mi devas komenci versojn kun trista plorad'.
BOECIO.
Gratulon! Via vico.

Notu, tamen: lia unua nomo estis Anicio ("Anicius Manlius Severinus Boethius" en la latina).

galvis (Profili görüntüle) 23 Ağustos 2010 19:13:31

Kiu diris :

Faru ebla ke mi faru tion, kion vi ordonas ke mi faru.

galvis (Profili görüntüle) 27 Ağustos 2010 14:29:50

galvis:Kiu diris :

Faru ebla ke mi faru tion, kion vi ordonas ke mi faru.
Helpeto : katolika pastro diris tion.

Başa geri dön