본문으로

Ĉu "alio" estas akceptebla?

글쓴이: ceigered, 2010년 1월 7일

글: 30

언어: Esperanto

niko-tina (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 2:19:32

Ŝak:Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
Tute ne! "Alie" signifas, "alimaniere".

Sxak (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 2:45:28

niko-tina:
Ŝak:Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
Tute ne! "Alie" signifas, "alimaniere".
Mi certe scias tion.
Se se alio signifas io alia kaj aliel = iel alie, do alie devas signifi "en alia loko"

tommjames (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 3:19:46

Miland:
tommjames:oni ne miksu aliaj elementoj ..
oni ne miksu aliajn elementojn..
Dankon ridulo.gif Mi redaktis.

jubilo (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 3:30:51

Ŝak:Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
en mia menso alie estas je alia maniero...

ceigered (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 6:23:53

Dankon ĉiuj por viaj informoj kaj respondoj al mia demandeto!
Do, mi supozas ke la vortoj estas tiel:
"Alio" - io alia
"Aliulo" - iu alia
"alia" - ambaŭ (ambigua kiam ĝi agas sole sen nomvorto kaj kiel pronomo)

Jes?
Redankon por via helpo rideto.gif

Ŝak:Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
Nun "Mi pensas alie" estas malkomprenebla! lango.gif (aŭ eble ĝi nun signifas "Mi pensas ĉe malsama loko al vi" lango.gif

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 8일 오후 7:59:47

Ho, ĉu vere jam ekzistas eĉ vortaroj, kiuj fuŝmisfikonsilaĉas aliu en la senco de alia? (La vorto aliu ja ekzistas, sed signifas "estu alia!")

Mi ofte uzas aliiu, aliio, aliies, aliiam, aliie, aliiel, aliiom, aliia kaj aliial, kiuj estas tute regulaj kunmetaĵoj de ali- kun la tabelvortoj kun I.

"Alie" povas signifi kaj "aliiel" kaj "aliiam", depende de la kunteksto.

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 8일 오후 9:01:59

darkweasel:Ho, ĉu vere jam ekzistas eĉ vortaroj, kiuj fuŝmisfikonsilaĉas aliu en la senco de alia? (La vorto aliu ja ekzistas, sed signifas "estu alia!")
Ankaŭ mi rekomendas al crescence forĵeti sian vortaron kaj aĉeti pli bonan.
darkweasel:
Mi ofte uzas aliiu, aliio, aliies, aliiam, aliie, aliiel, aliiom, aliia kaj aliial, kiuj estas tute regulaj kunmetaĵoj de ali- kun la tabelvortoj kun I.
"Alie" povas signifi kaj "aliiel" kaj "aliiam", depende de la kunteksto.
Vi ŝajne legis nur ĉi tiun paĝon de la fadeno, pli supre mi jam citis paĝon en PMEG, en kiu tia uzado de la radiko ali- estas forte malrekomendita.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 9일 오후 6:46:32

horsto:
Vi ŝajne legis nur ĉi tiun paĝon de la fadeno, pli supre mi jam citis paĝon en PMEG, en kiu tia uzado de la radiko ali- estas forte malrekomendita.
Mi konas tiun paĝon, sed mi ne plene samopinias kun PMEG en tiu ĉi demando. Kun kiu alia vorto povas ekesti konfuzo, kiam iu eldiras aliies, aliiel, aliial, aliiam, aliiom? Kun ĝuste neniu. Tiuj vortoj estas regulaj kaj senkonfuzaj. Je la aliaj vortoj (kun -u, -o, -e, -a) povas ja iafoje ekesti konfuzo, sed tiujn mi fakte neniam uzis.

Almenaŭ aliiel, aliiam (ĉar alie estas dusenca) kaj aliies (kies signifon oni povas apenaŭ aliiel korekte esprimi sen fari tre longajn frazerojn kiel tiu de alia, aŭ strangajn ambiguajn frazerojn kiel aliula [rilata al aliulo? apartenanta al aliulo?]) estas tre utilaj kaj laŭ mi uzindaj.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 9일 오후 7:53:16

forigi bv.

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오전 12:36:39

darkweasel:
Almenaŭ aliiel, aliiam kaj aliies estas tre utilaj kaj laŭ mi uzindaj.
Se tiuj formoj estas tre utilaj kaj uzindaj, tiam vi certe povas doni al ni bonajn ekzemplojn.
Mi mem klopodis trovi tion, sed mi ne sukcesis.
[LISTO]
aliiel
Mi iel trovos bonan ekzemplon.
Sed kion signifu:
Mi aliiel trovos bonan ekzemplon.
iel jam esprimas, ke la maniero trovi bonan ekzemplon estas iu alia ol la nuna.
aliiam
Ni iam renkontiĝos.
Ni aliiam renkontiĝos.
iam jam esprimas, ke ni renkontiĝos ne nun.
aliies
Tiu estas ies jako.
Tiu estas aliies jako.
ies jam esprimas, ke la jako estas ne de mi.[/list]

다시 위로