Сообщений: 30
Язык: Esperanto
niko-tina (Показать профиль) 7 января 2010 г., 14:19:32
Ŝak:Kaj alie - en alia loko )))Tute ne! "Alie" signifas, "alimaniere".
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
Sxak (Показать профиль) 7 января 2010 г., 14:45:28
niko-tina:Mi certe scias tion.Ŝak:Kaj alie - en alia loko )))Tute ne! "Alie" signifas, "alimaniere".
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
Se se alio signifas io alia kaj aliel = iel alie, do alie devas signifi "en alia loko"
tommjames (Показать профиль) 7 января 2010 г., 15:19:46
Miland:Dankon Mi redaktis.tommjames:oni ne miksu aliaj elementoj ..oni ne miksu aliajn elementojn..
jubilo (Показать профиль) 7 января 2010 г., 15:30:51
Ŝak:Kaj alie - en alia loko )))en mia menso alie estas je alia maniero...
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
ceigered (Показать профиль) 7 января 2010 г., 18:23:53
Do, mi supozas ke la vortoj estas tiel:
"Alio" - io alia
"Aliulo" - iu alia
"alia" - ambaŭ (ambigua kiam ĝi agas sole sen nomvorto kaj kiel pronomo)
Jes?
Redankon por via helpo
Ŝak:Kaj alie - en alia loko )))Nun "Mi pensas alie" estas malkomprenebla! (aŭ eble ĝi nun signifas "Mi pensas ĉe malsama loko al vi"
darkweasel (Показать профиль) 8 января 2010 г., 19:59:47
Mi ofte uzas aliiu, aliio, aliies, aliiam, aliie, aliiel, aliiom, aliia kaj aliial, kiuj estas tute regulaj kunmetaĵoj de ali- kun la tabelvortoj kun I.
"Alie" povas signifi kaj "aliiel" kaj "aliiam", depende de la kunteksto.
horsto (Показать профиль) 8 января 2010 г., 21:01:59
darkweasel:Ho, ĉu vere jam ekzistas eĉ vortaroj, kiuj fuŝmisfikonsilaĉas aliu en la senco de alia? (La vorto aliu ja ekzistas, sed signifas "estu alia!")Ankaŭ mi rekomendas al crescence forĵeti sian vortaron kaj aĉeti pli bonan.
darkweasel:Vi ŝajne legis nur ĉi tiun paĝon de la fadeno, pli supre mi jam citis paĝon en PMEG, en kiu tia uzado de la radiko ali- estas forte malrekomendita.
Mi ofte uzas aliiu, aliio, aliies, aliiam, aliie, aliiel, aliiom, aliia kaj aliial, kiuj estas tute regulaj kunmetaĵoj de ali- kun la tabelvortoj kun I.
"Alie" povas signifi kaj "aliiel" kaj "aliiam", depende de la kunteksto.
darkweasel (Показать профиль) 9 января 2010 г., 18:46:32
horsto:Mi konas tiun paĝon, sed mi ne plene samopinias kun PMEG en tiu ĉi demando. Kun kiu alia vorto povas ekesti konfuzo, kiam iu eldiras aliies, aliiel, aliial, aliiam, aliiom? Kun ĝuste neniu. Tiuj vortoj estas regulaj kaj senkonfuzaj. Je la aliaj vortoj (kun -u, -o, -e, -a) povas ja iafoje ekesti konfuzo, sed tiujn mi fakte neniam uzis.
Vi ŝajne legis nur ĉi tiun paĝon de la fadeno, pli supre mi jam citis paĝon en PMEG, en kiu tia uzado de la radiko ali- estas forte malrekomendita.
Almenaŭ aliiel, aliiam (ĉar alie estas dusenca) kaj aliies (kies signifon oni povas apenaŭ aliiel korekte esprimi sen fari tre longajn frazerojn kiel tiu de alia, aŭ strangajn ambiguajn frazerojn kiel aliula [rilata al aliulo? apartenanta al aliulo?]) estas tre utilaj kaj laŭ mi uzindaj.
darkweasel (Показать профиль) 9 января 2010 г., 19:53:16
horsto (Показать профиль) 10 января 2010 г., 0:36:39
darkweasel:Se tiuj formoj estas tre utilaj kaj uzindaj, tiam vi certe povas doni al ni bonajn ekzemplojn.
Almenaŭ aliiel, aliiam kaj aliies estas tre utilaj kaj laŭ mi uzindaj.
Mi mem klopodis trovi tion, sed mi ne sukcesis.
[LISTO]
aliiel
Mi iel trovos bonan ekzemplon.
Sed kion signifu:
Mi aliiel trovos bonan ekzemplon.
iel jam esprimas, ke la maniero trovi bonan ekzemplon estas iu alia ol la nuna.
aliiam
Ni iam renkontiĝos.
Ni aliiam renkontiĝos.
iam jam esprimas, ke ni renkontiĝos ne nun.
aliies
Tiu estas ies jako.
Tiu estas aliies jako.
ies jam esprimas, ke la jako estas ne de mi.[/list]