Al contingut

Senseksaj pronomoj

de Miland, 8 de gener de 2010

Missatges: 77

Llengua: Esperanto

Miland (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 14.29.17

Pripensu la jenan frazon: Iu ĵus diris, ke X malsatas. X kaj Iu aludas al la sama person, ne necese infano. Ni ne scias ĉu la persono estas viro aŭ virino. Kio anstataŭu "X"?

Historie estis diversaj solvoj. Z uzis ĝi kun senseksa senco, kaj eblas uzi li simile. Parolantoj de la angla kaj lingvoj kun similaj kutimoj eble emus uzi ili.

Tre eble vi scias pri ri, kvankam vortoj kiel rigardas povas krei problemon. Ankaŭ prononci ĝin ĝuste estos malfacila por kelkaj homoj.

Aliaj solvoj enhavas liŝi (aŭ ŝili), ŝli kaj ĝi. Ĉiu havas avantaĝon: liŝi havas analogon plimalpli, ŝli kombinas pronomojn kaj ĝi havas simplecon, kiu plaĉas al mi.

Tamen eble estas malfacile enkonduki novan pronomon en lingvo, kaj ne povos okazi krom se homoj volonte adoptas iun pro provado.

Rigardu denove la frazon ĉe la komenco de ĉi tiu mesaĝo. Kiu el la proponitaj solvoj ŝajnus plej bone por vi, se vi ne havus jam firman opinion pri la afero?

Se vi eksperimentadis kun aliaj Esperantistoj uzante senseksajn pronomojn, bonvolu skribu pri viaj spertoj!

Hispanio (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 14.49.57

Mi simple dirus "tiu", aŭ "ĉi tiu" rido.gif.

Rogir (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 15.15.54

Aŭ uzu tiu (ĉi) aŭ uzu ĝi.

Iippa (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 15.21.18

Iu ĵus diris ne malsati.

jubilo (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 15.21.42

ĝi estas fundamenta,.. estas anlgismo rilati 'ĝi' al 'it' kaj diri ke ne taŭgas por homoj

Oŝo-Jabe (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 15.34.45

Ankaŭ laŭ mi, "tiu" estas la plej bona propono.

Eddycgn (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 16.31.05

En tiu frazo mi uzus li, se estus relativa mi uzus tiu .

horsto (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 16.59.10

Se mi ne scius la sekson, kio ja preskaŭ neniam okazas, ĉar la nomo ja plejmulte montras la sekson, tiam mi ne uzus pronomon. Mi dirus X aŭ tiu X.

darkweasel (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 19.38.17

horsto: Nu, imagu ke iu homo el granda homamaso diris per mikrofono "mi malsatas". Pro la malbonkvalita mikrofono vi ne povas distingi la sekson per la alteco de l' voĉo, kaj do ĝuste nenion scias. Tio povus ja okazi, ĉu ne?

Miland: Vi prenis tiun frazon el la angla Vikipedio, ĉu ne? rido.gif sal.gif

Pri la senseksaj pronomoj mi jam diris ion en la fadeno "ri" en la konsultejo.
darkweasel:Mi ankaŭ aŭdis pri "geli" (ge-li) por tia signifo, kio povus esti ĝusta se oni antaŭe akceptas, ke estas nenio malbona en vortoj kiel "gepatro" (= patro aŭ patrino).

Fakte, mi provis iafoje uzi "ĝi" kiel seksneŭtralan pronomon, sed ĉiam tiu pronomo ŝajnis al mi tro "malhomiga" por la priparolato, kaj el nura ĝentileco mi tiam decidis uzi "tiu". Tamen eble mi reprovos uzi "ĝi" tiel.

horsto (Mostra el perfil) 8 de gener de 2010 19.44.20

darkweasel:horsto: Nu, imagu ke iu homo el granda homamaso diris per mikrofono "mi malsatas". Pro la malbonkvalita mikrofono vi ne povas distingi la sekson per la alteco de l' voĉo, kaj do ĝuste nenion scias. Tio povus ja okazi, ĉu ne?
Mia mesaĝo rilatis nur al la demando, mi ne volis ĝenerale respondi.

Tornar a dalt