Aportes: 65
Idioma: Esperanto
Miland (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 14:29:17
Historie estis diversaj solvoj. Z uzis ĝi kun senseksa senco, kaj eblas uzi li simile. Parolantoj de la angla kaj lingvoj kun similaj kutimoj eble emus uzi ili.
Tre eble vi scias pri ri, kvankam vortoj kiel rigardas povas krei problemon. Ankaŭ prononci ĝin ĝuste estos malfacila por kelkaj homoj.
Aliaj solvoj enhavas liŝi (aŭ ŝili), ŝli kaj ĝi. Ĉiu havas avantaĝon: liŝi havas analogon plimalpli, ŝli kombinas pronomojn kaj ĝi havas simplecon, kiu plaĉas al mi.
Tamen eble estas malfacile enkonduki novan pronomon en lingvo, kaj ne povos okazi krom se homoj volonte adoptas iun pro provado.
Rigardu denove la frazon ĉe la komenco de ĉi tiu mesaĝo. Kiu el la proponitaj solvoj ŝajnus plej bone por vi, se vi ne havus jam firman opinion pri la afero?
Se vi eksperimentadis kun aliaj Esperantistoj uzante senseksajn pronomojn, bonvolu skribu pri viaj spertoj!
Hispanio (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 14:49:57
Rogir (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 15:15:54
Iippa (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 15:21:18
jubilo (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 15:21:42
Oŝo-Jabe (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 15:34:45
Eddycgn (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 16:31:05
horsto (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 16:59:10
darkweasel (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 19:38:17
Miland: Vi prenis tiun frazon el la angla Vikipedio, ĉu ne?
Pri la senseksaj pronomoj mi jam diris ion en la fadeno "ri" en la konsultejo.
darkweasel:Mi ankaŭ aŭdis pri "geli" (ge-li) por tia signifo, kio povus esti ĝusta se oni antaŭe akceptas, ke estas nenio malbona en vortoj kiel "gepatro" (= patro aŭ patrino).
Fakte, mi provis iafoje uzi "ĝi" kiel seksneŭtralan pronomon, sed ĉiam tiu pronomo ŝajnis al mi tro "malhomiga" por la priparolato, kaj el nura ĝentileco mi tiam decidis uzi "tiu". Tamen eble mi reprovos uzi "ĝi" tiel.
horsto (Mostrar perfil) 8 de enero de 2010 19:44:20
darkweasel:horsto: Nu, imagu ke iu homo el granda homamaso diris per mikrofono "mi malsatas". Pro la malbonkvalita mikrofono vi ne povas distingi la sekson per la alteco de l' voĉo, kaj do ĝuste nenion scias. Tio povus ja okazi, ĉu ne?Mia mesaĝo rilatis nur al la demando, mi ne volis ĝenerale respondi.