Přejít k obsahu

Kial "mi" kaj ne "mo"?

od uživatele Junpe ze dne 8. ledna 2010

Příspěvky: 29

Jazyk: Esperanto

Oŝo-Jabe (Ukázat profil) 9. ledna 2010 3:11:52

Junpe:Koran dankon al ĉiuj pro la komentoj!
Mi ĵus legis ke en "toki pona", planlingvo kiu nur havas 123 vortojn oni uzas "mi mute" ("mi" kaj "multe" esperante) por esprimi "ni" en Esperanto. Mi surpriziĝis, kaj scivolis kial Esperanto ne havas tian sistemon pri pronomoj. Estus "Mi multe" aŭ "mi -j"... do kial "mi" havas -i finaĵon?
Mi dankas vin ĉiujn pro la komentoj. Ili multe helpis al mi.
Kio pri "imi"? [/ŝerco]

jchthys (Ukázat profil) 9. ledna 2010 4:03:59

Kion pri "imi" (mi kaj aliaj, sed ne vi), "ici" (vi, pli ol unu) kaj "iŝi" (ŝi kaj aliaj inaj)?

Mi ne serioze proponas tiujn; mi nur elpensis ilin kaj trovis ilin amuzaj.

ceigered (Ukázat profil) 9. ledna 2010 9:46:33

jchthys:Kion pri "imi" (mi kaj aliaj, sed ne vi), "ici" (vi, pli ol unu) kaj "iŝi" (ŝi kaj aliaj inaj)?

Mi ne serioze proponas tiujn; mi nur elpensis ilin kaj trovis ilin amuzaj.
Imi eble estus uzebla lango.gif - En la Indonezia lingvo, oni havas "Kami" kaj "kita" (ni sen vi, kaj ni kun vi, respektive) (sed, EOe, oni povus diri "ni, sed ne vi, ...", tial ne estas problemo)

Mi pensas ke Zam' volis ke la pronomojn similus la pronomojn en iuj famaj Eŭropaj lingvoj.
Ekz:
Angla: Me /mi:/
Italia: mi /mi/
Rusa: меня /minja/
Sveda: mig /mej/, sed historie /mi:/
Hispana: me /me/

"Mo" ne sonas kiel "mi" aŭ "me", kaj "i" estas plej facila kaj komuna ol "e" internacie (mi pensas).

Sed kial ne "vo" aŭ "nu" aŭ "el" ktp? Eble ĉar Esperanto havas inspiroj de la slavaj lingvoj?

wuerfel (Ukázat profil) 9. ledna 2010 14:12:53

Junpe:Koran dankon al ĉiuj pro la komentoj!
Mi ĵus legis ke en "toki pona", planlingvo kiu nur havas 123 vortojn oni uzas "mi mute" ("mi" kaj "multe" esperante) por esprimi "ni" en Esperanto.
Vi malfaciligis Tokiponon pli ol ĝi estas. En Tokipono vortoj signifas ambaŭ – singularon kaj pluralon. Nur se vere necesas distingi, oni aldonas mute por la pluralo kaj nur la unuan fojon, ĉar poste estas klare, ke temas pri pluralo.

mi = mi, ni
sina = vi
ona = li, ŝi, ĝi, ili

Tamen estas malfacile diri sina mute en Esperanto. ridulo.gif (vi ambaŭ, vi ĉiuj, vi kune)

Ĉar Esperanto havas nur tri pluralajn pronomojn,ni, vi, ili, kiujn oni lernas dum dek sekundoj, oni ne bezonas sistemon. Estas pli grave, ke oni povas facile distingi ilin.

Vilinilo (Ukázat profil) 9. ledna 2010 23:07:43

Mi pensas ke Toki Pona estas mirinda lingvo, bedaŭrinde ĝia simpleco estas tiel troa ke komunikado estas iomete malfacila.

Ideala estus lingvo havante plej bonajn kvalitojn de Toki Pona kaj Esperanto. Tokipanto rido.gif

Rodrigoo (Ukázat profil) 10. ledna 2010 6:26:31

Junpe:"Toki pona" (kiu signifas "lingvo bona") estas tro simpla, kaj oni kompreneble ne povas uzi ĝin anstataŭ Esperanton, sed ĝi estas interesa.
sina toki e toki pona? toki ni li pona tawa mi.

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Ukázat profil) 10. ledna 2010 13:02:23

Tiu ĉi forumparto estas esperantlingva. Bonvolu traduki vian mesaĝon en Esperanton.

Junpe (Ukázat profil) 11. ledna 2010 13:35:34

wuerfel:Vi malfaciligis Tokiponon pli ol ĝi estas. En Tokipono vortoj signifas ambaŭ – singularon kaj pluralon. Nur se vere necesas distingi, oni aldonas mute por la pluralo kaj nur la unuan fojon, ĉar poste estas klare, ke temas pri pluralo.
Ho, ĉu vere? Interese! Dankon!

Junpe (Ukázat profil) 11. ledna 2010 14:16:31

Rodrigoo:sina toki e toki pona? toki ni li pona tawa mi.

Sammondane,
Ĥod
"Ĉu vi parolas tokiponon? Plaĉas al mi paroli ĝin."
Ĉu mi pravas?

mi wile toki e toki pona.

"Mi volas paroli ĝin."

Junpe (Ukázat profil) 26. ledna 2010 3:07:57

Mi devis supozi ke "mi" estas mallongigo de "mio(?)".

Zpět na začátek