Vai all’indice

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

di Vilinilo, 10 gennaio 2010

Messaggi: 67

Lingua: Esperanto

Anonimulo (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 03:57:12

Mi mem konfesu, ke mi ja kredas je supereco de mia kulturo kompare al iuj aliaj kulturoj, sed certe ne nur pro tio ke mi en ĝi kreskiĝis.

Estas centoj da kriterioj, laŭ kiuj oni povas taksi valorecon de iu kulturo, sed ĝenerale la demando estas: ĉu tiu kulturo bone servas al tiuj, kiuj en ĝi partoprenas.

Ĝuste servado al siaj partoprenantoj estas laŭ mi la celo de kulturo, ĉar alikaze - kial kulturo entute ekzistu?

Neniel mi povas konsenti al tio, ke kulturo, kiu ne respektas eĉ la plej fundamentajn homajn rajtojn mem posedas la rajton je ekzisto.

Neniel mi povas konsenti, ke kulturo de sovaĝaj kanibaloj, kiu apenaŭ evoluigis sciencon kaj medicinon, estas samvalora al kulturo, en kiu tiuj fakoj estas sur alta nivelo.

Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu ekzistas kontraŭhoma leĝo, kiu ekzemple ordonas ŝtonmortigi homon, pro tio ke li havis seksajn kontaktojn, sed samtempe permesas, ke oni devigu dekjarajn knabinojn edziniĝadi al maljunaj perversuloj, estas samvalora al tiu, en kiu estas justa leĝo, kaj la infanoj estas protektataj.

Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu ekzistas tiaj ritoj, kia la menciita fortranĉado de la klitoroj, estas samvalora al tiu kulturo, en kiu idiotaj tradicioj ne suferigas ĉiutage centojn da neniel kulpantaj personoj.

Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu oni ne rajtas fari, diri, kaj eĉ pensi tion, kion oni volas, kvankam tio al neniu malutilas, estas samvalora al tiu kulturo, en kiu ekzistas libereco.

Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu regas malamo kaj krueleco estas samvalora al tiu, en kiu regas amo kaj kompato.

Tion mi havis por diri.

Miland (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 13:18:44

Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn..
La deklaracio pri sendependeco de via propra lando diras (mi tradukas el la angla):

Ni kredas la jenajn veraĵojn esti memevidentaj - ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj de ilia kreinto kun iuj neforigeblaj rajtoj, kiuj enhavas la vivon, la liberecon kaj la klopodon al la feliĉo.

Ĉu vi kredas tion?

Vilinilo (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 13:24:47

@Anonimulo: ĉiel mi povas konsenti kun via mirinda respondo. Bonvenon ĉe ĉi-forumo!

Eddycgn (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 14:15:47

@Anonimulo:
mi tute konsentas kun vi! Absolute.

Brave!

Miland (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 15:45:48

Homaj kulturoj estas kompleksaj aferoj. Ne necesas aprobi ĉion en kulturo por esti kapabla lerni ion el ĝi.

Ekzemple, la germana kulturo kreskis Adolf Hitler, kaj la okcidenta kulturo ĝenerale ofte mortigas nenaskitajn infanojn. Sed mi ne sugestas pro tio, ke tiuj kulturoj ne indas je ekzisto. Virinoj ofte estas malbone traktitaj en kelkaj arabaj aŭ afrikaj landoj, sed tio ne pruvas ke estas nenio valora en tiuj kulturoj. Se oni ne emas serĉi tiajn valoraĵojn, tio ne pruvas ke ili ne ekzistas.

Ĉu la ideo de la simpla 'supereco' de kulturo povas helpi la homaron? Mi dubas. Male, miaopinie ĝi povas krei danĝerajn sintenojn, instigante homojn kredi mem 'superhomojn' kiu rajtas malutili, sklavigi kaj fine murdi aliajn homojn. Ni vidis tion dum la pasinta jarcento.

Vilinilo (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 21:22:21

Kompreneble, kulturoj estas kompleksaj aferoj, ĉiu kulturo havas kulturerojn: pluraj kredoj, pluraj kutomoj, ktp. Certe ĉiu kulturo havas bonaĵojn kaj malbonaĵojn kaj ĝi povas esti komparataj.

Tiu ne signifas ke oni ne povas "sumigi" kaj konkludi ke iu kulturo estas pli bona por la homoj ke alia. Kompreneble la okcidenta kulturo havas iujn problemojn, same pri la japana kulturo, ktp. Tamen mi preferus vivi en Okcidento aŭ Japano ol vivi en, ekz., Sauda Arabio; mi preferus vivi en Barato aŭ Turkio ol vivi en Irano, mi preferus vivi en Suda ol en Norda Koreio, ktp.

Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoron de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.

(Mi bezonas atenti la akuzativon!) lango.gif

Frankouche (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 22:29:20

Vilinilo:Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoro de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.
Mi samopinias, tamen, ŝajnas ke ega parto de la mondo ne konsentas.
En Irakio, Afganio,... la okcidentuloj alvenis kun tiuj valoroj sed tio ne funkcias.
Libereco ne havas la saman sencon en la mondo.

Vilinilo (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 22:51:58

Frankouche:
Vilinilo:Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoro de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.
Mi samopinias, tamen, ŝajnas ke ega parto de la mondo ne konsentas.
En Irakio, Afganio,... la okcidentuloj alvenis kun tiuj valoroj sed tio ne funkcias.
Libereco ne havas la saman sencon en la mondo.
Vi pravas! Tiu estas pro ilia kulturo. Tial mi opinias ke okcidenta kulturo, kiu valoras liberecon kaj individuon estas pli bona en tiu ero.

Frankouche (Mostra il profilo) 11 gennaio 2010 23:06:26

Okcidenta kulturo ofte valoras pli individua libereco ol kolektiva libereco, kontraŭe aliaj kulturoj.

Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto okulumo.gif )

Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.

Oŝo-Jabe (Mostra il profilo) 12 gennaio 2010 01:00:07

Miland:
Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn..
La deklaracio pri sendependeco de via propra lando diras (mi tradukas el la angla):

Ni kredas la jenajn veraĵojn esti memevidentaj - ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj de ilia kreinto kun iuj neforigeblaj rajtoj, kiuj enhavas la vivon, la liberecon kaj la klopodon al la feliĉo.

Ĉu vi kredas tion?
Nu, rigardu historion. Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?

Ne miskomprenu min. Ke homaj rajtoj estas homo-kreitaj, ne estas malbona. La homaro daŭre plisaĝiĝas, kaj homaj rajtoj estas bonaj. Tamen, mi pensas, ke kiom longe homoj havos liberan volon, tiom longe homoj faros malbonajn agojn. La bona venas kun la malbona.

Torna all’inizio