讯息: 67
语言: Esperanto
Anonimulo (显示个人资料) 2010年1月11日上午3:57:12
Estas centoj da kriterioj, laŭ kiuj oni povas taksi valorecon de iu kulturo, sed ĝenerale la demando estas: ĉu tiu kulturo bone servas al tiuj, kiuj en ĝi partoprenas.
Ĝuste servado al siaj partoprenantoj estas laŭ mi la celo de kulturo, ĉar alikaze - kial kulturo entute ekzistu?
Neniel mi povas konsenti al tio, ke kulturo, kiu ne respektas eĉ la plej fundamentajn homajn rajtojn mem posedas la rajton je ekzisto.
Neniel mi povas konsenti, ke kulturo de sovaĝaj kanibaloj, kiu apenaŭ evoluigis sciencon kaj medicinon, estas samvalora al kulturo, en kiu tiuj fakoj estas sur alta nivelo.
Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu ekzistas kontraŭhoma leĝo, kiu ekzemple ordonas ŝtonmortigi homon, pro tio ke li havis seksajn kontaktojn, sed samtempe permesas, ke oni devigu dekjarajn knabinojn edziniĝadi al maljunaj perversuloj, estas samvalora al tiu, en kiu estas justa leĝo, kaj la infanoj estas protektataj.
Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu ekzistas tiaj ritoj, kia la menciita fortranĉado de la klitoroj, estas samvalora al tiu kulturo, en kiu idiotaj tradicioj ne suferigas ĉiutage centojn da neniel kulpantaj personoj.
Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu oni ne rajtas fari, diri, kaj eĉ pensi tion, kion oni volas, kvankam tio al neniu malutilas, estas samvalora al tiu kulturo, en kiu ekzistas libereco.
Neniel mi povas konsenti, ke kulturo, en kiu regas malamo kaj krueleco estas samvalora al tiu, en kiu regas amo kaj kompato.
Tion mi havis por diri.
Miland (显示个人资料) 2010年1月11日下午1:18:44
Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn..La deklaracio pri sendependeco de via propra lando diras (mi tradukas el la angla):
Ni kredas la jenajn veraĵojn esti memevidentaj - ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj de ilia kreinto kun iuj neforigeblaj rajtoj, kiuj enhavas la vivon, la liberecon kaj la klopodon al la feliĉo.
Ĉu vi kredas tion?
Vilinilo (显示个人资料) 2010年1月11日下午1:24:47
Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月11日下午2:15:47
mi tute konsentas kun vi! Absolute.
Brave!
Miland (显示个人资料) 2010年1月11日下午3:45:48
Ekzemple, la germana kulturo kreskis Adolf Hitler, kaj la okcidenta kulturo ĝenerale ofte mortigas nenaskitajn infanojn. Sed mi ne sugestas pro tio, ke tiuj kulturoj ne indas je ekzisto. Virinoj ofte estas malbone traktitaj en kelkaj arabaj aŭ afrikaj landoj, sed tio ne pruvas ke estas nenio valora en tiuj kulturoj. Se oni ne emas serĉi tiajn valoraĵojn, tio ne pruvas ke ili ne ekzistas.
Ĉu la ideo de la simpla 'supereco' de kulturo povas helpi la homaron? Mi dubas. Male, miaopinie ĝi povas krei danĝerajn sintenojn, instigante homojn kredi mem 'superhomojn' kiu rajtas malutili, sklavigi kaj fine murdi aliajn homojn. Ni vidis tion dum la pasinta jarcento.
Vilinilo (显示个人资料) 2010年1月11日下午9:22:21
Tiu ne signifas ke oni ne povas "sumigi" kaj konkludi ke iu kulturo estas pli bona por la homoj ke alia. Kompreneble la okcidenta kulturo havas iujn problemojn, same pri la japana kulturo, ktp. Tamen mi preferus vivi en Okcidento aŭ Japano ol vivi en, ekz., Sauda Arabio; mi preferus vivi en Barato aŭ Turkio ol vivi en Irano, mi preferus vivi en Suda ol en Norda Koreio, ktp.
Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoron de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.
(Mi bezonas atenti la akuzativon!)
Frankouche (显示个人资料) 2010年1月11日下午10:29:20
Vilinilo:Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoro de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.Mi samopinias, tamen, ŝajnas ke ega parto de la mondo ne konsentas.
En Irakio, Afganio,... la okcidentuloj alvenis kun tiuj valoroj sed tio ne funkcias.
Libereco ne havas la saman sencon en la mondo.
Vilinilo (显示个人资料) 2010年1月11日下午10:51:58
Frankouche:Vi pravas! Tiu estas pro ilia kulturo. Tial mi opinias ke okcidenta kulturo, kiu valoras liberecon kaj individuon estas pli bona en tiu ero.Vilinilo:Resume, mi preferus vivi en iu ajn kulturo, kiu agnoskas la valoro de libereco kaj individuo. Laŭ mi, tiuj kulturoj estas pli bonaj.Mi samopinias, tamen, ŝajnas ke ega parto de la mondo ne konsentas.
En Irakio, Afganio,... la okcidentuloj alvenis kun tiuj valoroj sed tio ne funkcias.
Libereco ne havas la saman sencon en la mondo.
Frankouche (显示个人资料) 2010年1月11日下午11:06:26
Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto )
Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.
Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2010年1月12日上午1:00:07
Miland:Nu, rigardu historion. Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn..La deklaracio pri sendependeco de via propra lando diras (mi tradukas el la angla):
Ni kredas la jenajn veraĵojn esti memevidentaj - ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj de ilia kreinto kun iuj neforigeblaj rajtoj, kiuj enhavas la vivon, la liberecon kaj la klopodon al la feliĉo.
Ĉu vi kredas tion?
Ne miskomprenu min. Ke homaj rajtoj estas homo-kreitaj, ne estas malbona. La homaro daŭre plisaĝiĝas, kaj homaj rajtoj estas bonaj. Tamen, mi pensas, ke kiom longe homoj havos liberan volon, tiom longe homoj faros malbonajn agojn. La bona venas kun la malbona.