Sadržaj

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

od Vilinilo, 10. siječnja 2010.

Poruke: 67

Jezik: Esperanto

Fuzzy (Prikaz profila) 12. siječnja 2010. 09:33:26

Frankouche:Okcidenta kulturo ofte valoras pli individua libereco ol kolektiva libereco, kontraŭe aliaj kulturoj.

Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto okulumo.gif )

Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.
Ĝuste!

Miland (Prikaz profila) 12. siječnja 2010. 15:13:37

Oŝo-Jabe:Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?
Bona demando. Miaopinie, estis neperfektaj homoj, agante kontraŭ la volo de Dio, kiuj ne respektis ilin. Aĉaj diktatoroj kiel Sadam Husejn aŭ la regantoj de Nord-Koreio estas bonaj ekzemploj.

Krome, la rajtoj estas forigindaj pro sufiĉaj grandaj krimoj, alie ni ne rajtus malliberigi iun ajn.

Frankouche (Prikaz profila) 12. siječnja 2010. 16:22:24

Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn...
Malfeliĉe, tiuj ĉi estas la rajtoj de riĉaj aŭ fortegaj homoj (aŭ landoj) malgajo.gif
La plej grava parto de mondo ne havas rajtojn, personajn aŭ kolektivajn rajtojn.

Pro koruptaĵo, minaco,... la justico por individanoj iufoje nekapablas.

Pro nekonado, orgojlo, militfortaĵo, nepuneco, landoj, kaj kurioze demokratiaj landoj, invadas, detruas kaj mortigas civilanojn (militaj eraroj!). Kiuj bonaj ekzemploj de socioj de rajtoj !
La UN nekapablas kaj fine en tiafunkcio ne utilas. Ĝi estas honta iluzio.

La rajtoj estas ĉiam la rajtoj de la plej fortaj...Vae Victis (malfeliĉo al venkitanoj)
Do iĝu fortaj (kun io ajn maniero), ĉar malfeliĉe, ofte neniu helpos vin malgajo.gif

victornino (Prikaz profila) 12. siječnja 2010. 20:09:51

Mi pensas ke ĉiuj homoj samvarolas, tamen ne ĉiuj el iliaj ideoj validas. Preter tiu ĉi debato, mi ne kredas je la eternaj kaj universalaj valoroj. Do, oni devas ĉiam ree kontroli niajn kredaĵojn, sencese. La kulturoj konstante evoluas, disvolviĝas, intermiksiĝas, malaperas ktp. Laŭ mi, estas erare aŭ almenaŭ tro naive pensi ke ekzistas limoj klare difinitaj inter kulturoj nuntempe. Pro tio, tute nei aŭ malplivalorigi iun alian "kulturon" estas nepre ankaŭ nei parton el ni mem.

AlfRoland (Prikaz profila) 12. siječnja 2010. 21:36:20

Miland:
Oŝo-Jabe:Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?
Bona demando. Miaopinie, estis neperfektaj homoj, agante kontraŭ la volo de Dio, kiuj ne respektis ilin. Aĉaj diktatoroj kiel Sadam Husejn aŭ la regantoj de Nord-Koreio estas bonaj ekzemploj.

Krome, la rajtoj estas forigindaj pro sufiĉaj grandaj krimoj, alie ni ne rajtus malliberigi iun ajn.
Kio estas "Dio"??? demando.gif

Vilinilo (Prikaz profila) 13. siječnja 2010. 01:01:42

Frankouche:Okcidenta kulturo ofte valoras pli individua libereco ol kolektiva libereco, kontraŭe aliaj kulturoj.

Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto okulumo.gif )

Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.
Vi pravas, ĉiuj kriterioj por juĝi plibonecon estas subjektivaj, oni ne povas ilin pruvi.

Rogir (Prikaz profila) 13. siječnja 2010. 01:48:32

Se oni opinias, ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj, do ne eblas plibonigi kulturon, kaj do tute ne gravas, kion ajn ni faradas. Evidentas tial, ke la starpunkto estas netenebla.

Oŝo-Jabe (Prikaz profila) 13. siječnja 2010. 02:56:26

AlfRoland:Kio estas "Dio"??? demando.gif
Malnaivulo, kiel vi, certas scias, ke Dio estas Figura Simbolo de Nedirebla Metapsikia Vero, kaj, ke la Eklezio estas pli simila al peomo ol al scienco.

AlfRoland (Prikaz profila) 13. siječnja 2010. 11:26:59

Oŝo-Jabe:
AlfRoland:Kio estas "Dio"??? demando.gif
Malnaivulo, kiel vi, certas scias, ke Dio estas Figura Simbolo de Nedirebla Metapsikia Vero, kaj, ke la Eklezio estas pli simila al peomo ol al scienco.
Bone, mi fakte suspektis ion similan. Tamen mi esprimus tion iomete alie: "Dio" estas produkto de homa fantazio! Mi do opinias ke estas absurde diri ke homoj agas kontraŭ la volo de Dio. Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.

Frankouche (Prikaz profila) 13. siječnja 2010. 12:45:57

AlfRoland:Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.
Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe. Tio tre gravas por multaj homoj. Do, mi ne opinias je diri "fantazio" pri ĝi.
mi provis en iuj landoj kaj... mi tuj ŝanĝis mian parolon !
Certe, tio strangas ! okulumo.gif

Natrag na vrh