Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?
од Vilinilo, 10. јануар 2010.
Поруке: 67
Језик: Esperanto
Fuzzy (Погледати профил) 12. јануар 2010. 09.33.26
Frankouche:Okcidenta kulturo ofte valoras pli individua libereco ol kolektiva libereco, kontraŭe aliaj kulturoj.Ĝuste!
Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto )
Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.
Miland (Погледати профил) 12. јануар 2010. 15.13.37
Oŝo-Jabe:Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?Bona demando. Miaopinie, estis neperfektaj homoj, agante kontraŭ la volo de Dio, kiuj ne respektis ilin. Aĉaj diktatoroj kiel Sadam Husejn aŭ la regantoj de Nord-Koreio estas bonaj ekzemploj.
Krome, la rajtoj estas forigindaj pro sufiĉaj grandaj krimoj, alie ni ne rajtus malliberigi iun ajn.
Frankouche (Погледати профил) 12. јануар 2010. 16.22.24
Oŝo-Jabe:Homoj kreis homajn rajtojn...Malfeliĉe, tiuj ĉi estas la rajtoj de riĉaj aŭ fortegaj homoj (aŭ landoj)
La plej grava parto de mondo ne havas rajtojn, personajn aŭ kolektivajn rajtojn.
Pro koruptaĵo, minaco,... la justico por individanoj iufoje nekapablas.
Pro nekonado, orgojlo, militfortaĵo, nepuneco, landoj, kaj kurioze demokratiaj landoj, invadas, detruas kaj mortigas civilanojn (militaj eraroj!). Kiuj bonaj ekzemploj de socioj de rajtoj !
La UN nekapablas kaj fine en tiafunkcio ne utilas. Ĝi estas honta iluzio.
La rajtoj estas ĉiam la rajtoj de la plej fortaj...Vae Victis (malfeliĉo al venkitanoj)
Do iĝu fortaj (kun io ajn maniero), ĉar malfeliĉe, ofte neniu helpos vin
victornino (Погледати профил) 12. јануар 2010. 20.09.51
AlfRoland (Погледати профил) 12. јануар 2010. 21.36.20
Miland:Kio estas "Dio"???Oŝo-Jabe:Ĉu iam estis tempo, kiam tiuj neforigeblaj rajtoj ne estis forigataj de iu?Bona demando. Miaopinie, estis neperfektaj homoj, agante kontraŭ la volo de Dio, kiuj ne respektis ilin. Aĉaj diktatoroj kiel Sadam Husejn aŭ la regantoj de Nord-Koreio estas bonaj ekzemploj.
Krome, la rajtoj estas forigindaj pro sufiĉaj grandaj krimoj, alie ni ne rajtus malliberigi iun ajn.
Vilinilo (Погледати профил) 13. јануар 2010. 01.01.42
Frankouche:Okcidenta kulturo ofte valoras pli individua libereco ol kolektiva libereco, kontraŭe aliaj kulturoj.Vi pravas, ĉiuj kriterioj por juĝi plibonecon estas subjektivaj, oni ne povas ilin pruvi.
Homo pensas individue sed ne vivas sola (haha mi iĝas filozofisto )
Ne eblas diri ke tiu aŭ tiu ĉi libereco pli bonas.
Rogir (Погледати профил) 13. јануар 2010. 01.48.32
Oŝo-Jabe (Погледати профил) 13. јануар 2010. 02.56.26
AlfRoland:Kio estas "Dio"???Malnaivulo, kiel vi, certas scias, ke Dio estas Figura Simbolo de Nedirebla Metapsikia Vero, kaj, ke la Eklezio estas pli simila al peomo ol al scienco.
AlfRoland (Погледати профил) 13. јануар 2010. 11.26.59
Oŝo-Jabe:Bone, mi fakte suspektis ion similan. Tamen mi esprimus tion iomete alie: "Dio" estas produkto de homa fantazio! Mi do opinias ke estas absurde diri ke homoj agas kontraŭ la volo de Dio. Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.AlfRoland:Kio estas "Dio"???Malnaivulo, kiel vi, certas scias, ke Dio estas Figura Simbolo de Nedirebla Metapsikia Vero, kaj, ke la Eklezio estas pli simila al peomo ol al scienco.
Frankouche (Погледати профил) 13. јануар 2010. 12.45.57
AlfRoland:Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe. Tio tre gravas por multaj homoj. Do, mi ne opinias je diri "fantazio" pri ĝi.
mi provis en iuj landoj kaj... mi tuj ŝanĝis mian parolon !
Certe, tio strangas !