Ir ao conteúdo

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

de Vilinilo, 10 de janeiro de 2010

Mensagens: 67

Idioma: Esperanto

AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 13:43:06

Frankouche:
Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe [..]
Dum la lasta jaro mi sekvis kaj partoprenis debatojn pri tiaj aferoj en aliaj fadenoj de la forumo, kaj spertis ke ekzistas preskaŭ tiom da imagoj pri kio estas "Dio", kiom estis kredantaj debatantoj. Pro tio estas tute sensenca paroli pri "dia volo" ekster la diversaj eklezioj. Ĉu mi eble pripensu kio estas la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?

Eddycgn (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 13:51:56

AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?
Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!

lango.gif

AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 13:57:11

Eddycgn:
AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?
Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!

lango.gif
Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj? sal.gif

Dia volo en la nordo plej verŝajne estis trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.

Miland (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 15:20:30

AlfRoland:Kio estas "Dio"??? demando.gif
Ĉu vere neniu diris al vi?

AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 15:33:13

Miland:
AlfRoland:Kio estas "Dio"??? demando.gif
Ĉu vere neniu diris al vi?
Ne, ĉu vi povas klarigi al mi?

Eddycgn (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 15:56:38

AlfRoland:
Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj? sal.gif

Dia volo en la nordo plej verŝajne trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.
Ankaŭ miaj dioj trinkis mielbieron aŭ mielvinon, aŭ pli ekzakte nektaron kaj ambrozion, servitaj per bela Ganimedo al la luksega tablo de Zeŭso...

Ili estis nur malproksimaj parencoj de Odino, Votano kaj Thoro, ĉar tiuj havis grandajn kornetojn sur la kapo. rideto.gif rido.gif

Vilinilo (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 16:29:08

Eddycgn:
AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?
Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!

lango.gif
Mi preferas iun ajn dion, kiu ne estas konsiderata samtempe tutpova kaj bona. Ĉar mi nepre ne povas kredi je bona, tutpova dio, kiu permesis tertremon, kia atingis Haitio hieraŭ.

Haitio estas la plej malriĉa lando el okcidenta duonsfero, sia popolo jam suferas multege, tamen eĉ tiel, hieraŭ miloj (eble dekoj de miloj, centoj de miloj, oni ankoraŭ ne scias) da senkulpuloj mortis, vundiĝis, senhejmiĝis, sengepatriĝis...

Ankaŭ multaj valoraj, bonegaj personoj mortis helpante tiun popolon: militistoj de UNa Fortoj de Paco, civilaj volontuloj kiuj helpis malriĉajn, multaj el tiuj bonaj personoj mortis aŭ vundiĝis.

Mi pensas esti malamuza ŝerco diri ke iu bona, tutpova, tutscianta dio permesus tiun. Igus tiun, vere, ĉar se ĝi ekzistus, ĝi estus responsa. Ekde Epikuro, tia dio estas nepre refutita, tamen ekde tiam oni diras stultaĵojn por provigi la bonecon de malbono, la dia amo agante per nemeritata sufero, la dia saĝeco pruvata per doloraj, malsanoj kaj sensencaj akcidentoj.

Dio ne estas nur granda fantazio, sed ankaŭ kruela, sadisma mensogo. Mi estas ĉagrenata ke post tertremoj, cunamoj, uraganoj, vulkanoj, pandemioj, trosekoj, dismalsatoj, tiu ankoraŭ ne estu evidenta.

AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 17:42:59

@Vilinilo: Mi plene konsentas!

Vilinilo (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 19:10:41

AlfRoland:@Vilinilo: Mi plene konsentas!
Pli ol 100 mil mortoj!!! La reĝistaro de Haitio parolas nun ke estas pli ol 100 mil mortoj en Haitio! malgajo.gif

Eddycgn (Mostrar o perfil) 13 de janeiro de 2010 21:23:46

Vilinilo:
AlfRoland:@Vilinilo: Mi plene konsentas!
Pli ol 100 mil mortoj!!! La reĝistaro de Haitio parolas nun ke estas pli ol 100 mil mortoj en Haitio! malgajo.gif
Jes, tio estas terura! Ĝi trafis la pli malriĉuloj!

De volta à parte superior