Tin nhắn: 70
Nội dung: Esperanto
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 11:26:59 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
Oŝo-Jabe:Bone, mi fakte suspektis ion similan. Tamen mi esprimus tion iomete alie: "Dio" estas produkto de homa fantazio! Mi do opinias ke estas absurde diri ke homoj agas kontraŭ la volo de Dio. Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.AlfRoland:Kio estas "Dio"???Malnaivulo, kiel vi, certas scias, ke Dio estas Figura Simbolo de Nedirebla Metapsikia Vero, kaj, ke la Eklezio estas pli simila al peomo ol al scienco.
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 12:45:57 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
AlfRoland:Ankaŭ la dia volo nur ekzistas en homa fantazio! La temo de tiu ĉi fadeno tre gravas kaj certe indus eviti tian terminologion.Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe. Tio tre gravas por multaj homoj. Do, mi ne opinias je diri "fantazio" pri ĝi.
mi provis en iuj landoj kaj... mi tuj ŝanĝis mian parolon !
Certe, tio strangas !
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 13:43:06 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
Frankouche:Dum la lasta jaro mi sekvis kaj partoprenis debatojn pri tiaj aferoj en aliaj fadenoj de la forumo, kaj spertis ke ekzistas preskaŭ tiom da imagoj pri kio estas "Dio", kiom estis kredantaj debatantoj. Pro tio estas tute sensenca paroli pri "dia volo" ekster la diversaj eklezioj. Ĉu mi eble pripensu kio estas la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?
Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe [..]
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 13:51:56 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 13:57:11 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
Eddycgn:Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj?AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Dia volo en la nordo plej verŝajne estis trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 15:20:30 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
AlfRoland:Kio estas "Dio"???Ĉu vere neniu diris al vi?
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 15:33:13 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
Miland:Ne, ĉu vi povas klarigi al mi?AlfRoland:Kio estas "Dio"???Ĉu vere neniu diris al vi?
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 15:56:38 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
AlfRoland:Ankaŭ miaj dioj trinkis mielbieron aŭ mielvinon, aŭ pli ekzakte nektaron kaj ambrozion, servitaj per bela Ganimedo al la luksega tablo de Zeŭso...
Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj?![]()
Dia volo en la nordo plej verŝajne trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.
Ili estis nur malproksimaj parencoj de Odino, Votano kaj Thoro, ĉar tiuj havis grandajn kornetojn sur la kapo.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Vilinilo (Xem thông tin cá nhân) 16:29:08 Ngày 13 tháng 1 năm 2010
Eddycgn:Mi preferas iun ajn dion, kiu ne estas konsiderata samtempe tutpova kaj bona. Ĉar mi nepre ne povas kredi je bona, tutpova dio, kiu permesis tertremon, kia atingis Haitio hieraŭ.AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
Haitio estas la plej malriĉa lando el okcidenta duonsfero, sia popolo jam suferas multege, tamen eĉ tiel, hieraŭ miloj (eble dekoj de miloj, centoj de miloj, oni ankoraŭ ne scias) da senkulpuloj mortis, vundiĝis, senhejmiĝis, sengepatriĝis...
Ankaŭ multaj valoraj, bonegaj personoj mortis helpante tiun popolon: militistoj de UNa Fortoj de Paco, civilaj volontuloj kiuj helpis malriĉajn, multaj el tiuj bonaj personoj mortis aŭ vundiĝis.
Mi pensas esti malamuza ŝerco diri ke iu bona, tutpova, tutscianta dio permesus tiun. Igus tiun, vere, ĉar se ĝi ekzistus, ĝi estus responsa. Ekde Epikuro, tia dio estas nepre refutita, tamen ekde tiam oni diras stultaĵojn por provigi la bonecon de malbono, la dia amo agante per nemeritata sufero, la dia saĝeco pruvata per doloraj, malsanoj kaj sensencaj akcidentoj.
Dio ne estas nur granda fantazio, sed ankaŭ kruela, sadisma mensogo. Mi estas ĉagrenata ke post tertremoj, cunamoj, uraganoj, vulkanoj, pandemioj, trosekoj, dismalsatoj, tiu ankoraŭ ne estu evidenta.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 17:42:59 Ngày 13 tháng 1 năm 2010