Al contingut

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

de Vilinilo, 10 de gener de 2010

Missatges: 70

Llengua: Esperanto

maratonisto (Mostra el perfil) 5 de febrer de 2010 20.02.12

La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu la kulturo cigana samvaloras al mia?

AlfRoland (Mostra el perfil) 5 de febrer de 2010 20.40.38

maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu la kulturo cigana samvaloras al mia?
Kaj kiaj estas la judoj???

Senegaùlo (Mostra el perfil) 5 de febrer de 2010 21.09.43

Jes. La kulturoj ja samvaloras... nenion.

Miland (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 0.27.06

maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?

gregorynacu (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 9.08.39

Mi pensas ke eble mi havas opinion kiu estas aparta de la opinioj mi jam legis ĉi-fadene.

Miaopinie la problemo kiun ni ŝajne havas estas la konfuzo inter la vorto "valoro" kaj la nocio de moraloj. Kaj plej ofte la mezurilo por morala boneco estas ĉu mi mem volus vivi en tiu kulturo. Kiam mi respondis al la enketo, mi respondis Jes, ĉiu kulturo samvaloras. Sed, kiam mi respondis tiel, mi ne necese kredis ke ĉiu kulturo dividas mian sencon de bonmoraloj. Sed, tiu ne estas la demando. La demando estas pri valoro.

Iu menciis ion pri Dio, kaj la dia volo. (mi havas miajn proprajn religiajn vidpunktojn sed) plejparte mi konsentas kun la evoluisma teorio ke ni evoluis de bestoj. Tiamaniere ni ja estas alia speco de besto. Ĉu ni kondamnas la malmoralajn bestojn kiel senvalorajn? Certe ne. Sed, samtempe, ĉu ni modelas niajn vivpraktikojn je la bestoj? Denove certe ne. Do, kio estas mia celo per ĉi tiu pensdirekto?

Ne gravas ĉu ni ne konsentas kun la praktikoj de aliaj kulturoj. Eĉ se ni pensas ke ili estas malmoraloj, EĈ se ni volas lukti por ŝanĝi ilin, tio ne malvalorigas ilin. La kulturoj kiuj nun estas la okcidentaj antaŭ nelonge havis praktikojn kiuj ni nun konsiderus abomenaj. Sed, kulturoj ŝanĝiĝas. Kaj opinio pri kio estas morala aŭ malmorala ankaŭ ŝanĝiĝas. Ni ne estu tiel rapidaj kondamni tiujn, kiuj ne estas kiel la niaj, senvaloraj. Post cent jaroj verŝajne ni ŝajnos nekredeble barbaraj.

Frankouche (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 10.30.37

gregorynacu:Post cent jaroj verŝajne ni ŝajnos nekredeble barbaraj.
Ne bezonas 100 jarojn. Eĉ nune, okcidentaj kulturoj ŝajnas barbaraj por multaj homoj en mondo. Kaj ankaŭ kontraŭe...

antoniomoya (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 11.51.06

Ĉiu kulturo havas valoron por ĉiuj kiuj faris ĝin. Kaj kutime por (preskaŭ) ĉiuj kiuj vivas ene de tiu kulturo.

Sed kompari la kulturojn inter si ne taŭgas. La kulturoj estas tiel diversaj kiel la homoj kiuj elpensis ilin.

maratonisto (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 16.17.30

Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.

gregorynacu (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 16.34.19

antoniomoya:Ĉiu kulturo havas valoron por ĉiuj kiuj faris ĝin. Kaj kutime por (preskaŭ) ĉiuj kiuj vivas ene de tiu kulturo.

Sed kompari la kulturojn inter si ne taŭgas. La kulturoj estas tiel diversaj kiel la homoj kiuj elpensis ilin.
Mi plimalpli konsentas kun tiu takso. Ekz. eĉ hommanĝantoj havas sentojn, kaj strebojn. La problemo ke ili manĝas homojn ne malsamas tiom multe ol la problemo kiun vegetaranoj malakceptas, ke nunaj homoj manĝas bestojn. Ĉu estas malĝuste manĝi homojn? Mi ne scias. Mi estas homo, kaj mi ne volas esti manĝota. Sed, se mi estus bovo, certe mi ankaŭ ne volus esti manĝota.

Miland (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 17.15.42

maratonisto:
Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.
Do, vi ne konfirmas ke ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas. Eble, en normalaj cirkonstancoj, kiom ni scias, vivi inter ili estus bona sperto. Se vi pensas pri homoj en nenormalaj cirkonstancoj, ekzemple rifuĝintoj el persekutado, estas alia afero. Ĉu vi povas garantii ke, senmona en fremda lando, vi ne ŝtelus por forigi malsaton?

Tornar a dalt