Till sidans innehåll

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

av Vilinilo, 10 januari 2010

Meddelanden: 67

Språk: Esperanto

Miland (Visa profilen) 6 februari 2010 00:27:06

maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?

gregorynacu (Visa profilen) 6 februari 2010 09:08:39

Mi pensas ke eble mi havas opinion kiu estas aparta de la opinioj mi jam legis ĉi-fadene.

Miaopinie la problemo kiun ni ŝajne havas estas la konfuzo inter la vorto "valoro" kaj la nocio de moraloj. Kaj plej ofte la mezurilo por morala boneco estas ĉu mi mem volus vivi en tiu kulturo. Kiam mi respondis al la enketo, mi respondis Jes, ĉiu kulturo samvaloras. Sed, kiam mi respondis tiel, mi ne necese kredis ke ĉiu kulturo dividas mian sencon de bonmoraloj. Sed, tiu ne estas la demando. La demando estas pri valoro.

Iu menciis ion pri Dio, kaj la dia volo. (mi havas miajn proprajn religiajn vidpunktojn sed) plejparte mi konsentas kun la evoluisma teorio ke ni evoluis de bestoj. Tiamaniere ni ja estas alia speco de besto. Ĉu ni kondamnas la malmoralajn bestojn kiel senvalorajn? Certe ne. Sed, samtempe, ĉu ni modelas niajn vivpraktikojn je la bestoj? Denove certe ne. Do, kio estas mia celo per ĉi tiu pensdirekto?

Ne gravas ĉu ni ne konsentas kun la praktikoj de aliaj kulturoj. Eĉ se ni pensas ke ili estas malmoraloj, EĈ se ni volas lukti por ŝanĝi ilin, tio ne malvalorigas ilin. La kulturoj kiuj nun estas la okcidentaj antaŭ nelonge havis praktikojn kiuj ni nun konsiderus abomenaj. Sed, kulturoj ŝanĝiĝas. Kaj opinio pri kio estas morala aŭ malmorala ankaŭ ŝanĝiĝas. Ni ne estu tiel rapidaj kondamni tiujn, kiuj ne estas kiel la niaj, senvaloraj. Post cent jaroj verŝajne ni ŝajnos nekredeble barbaraj.

Frankouche (Visa profilen) 6 februari 2010 10:30:37

gregorynacu:Post cent jaroj verŝajne ni ŝajnos nekredeble barbaraj.
Ne bezonas 100 jarojn. Eĉ nune, okcidentaj kulturoj ŝajnas barbaraj por multaj homoj en mondo. Kaj ankaŭ kontraŭe...

antoniomoya (Visa profilen) 6 februari 2010 11:51:06

Ĉiu kulturo havas valoron por ĉiuj kiuj faris ĝin. Kaj kutime por (preskaŭ) ĉiuj kiuj vivas ene de tiu kulturo.

Sed kompari la kulturojn inter si ne taŭgas. La kulturoj estas tiel diversaj kiel la homoj kiuj elpensis ilin.

maratonisto (Visa profilen) 6 februari 2010 16:17:30

Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.

gregorynacu (Visa profilen) 6 februari 2010 16:34:19

antoniomoya:Ĉiu kulturo havas valoron por ĉiuj kiuj faris ĝin. Kaj kutime por (preskaŭ) ĉiuj kiuj vivas ene de tiu kulturo.

Sed kompari la kulturojn inter si ne taŭgas. La kulturoj estas tiel diversaj kiel la homoj kiuj elpensis ilin.
Mi plimalpli konsentas kun tiu takso. Ekz. eĉ hommanĝantoj havas sentojn, kaj strebojn. La problemo ke ili manĝas homojn ne malsamas tiom multe ol la problemo kiun vegetaranoj malakceptas, ke nunaj homoj manĝas bestojn. Ĉu estas malĝuste manĝi homojn? Mi ne scias. Mi estas homo, kaj mi ne volas esti manĝota. Sed, se mi estus bovo, certe mi ankaŭ ne volus esti manĝota.

Miland (Visa profilen) 6 februari 2010 17:15:42

maratonisto:
Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.
Do, vi ne konfirmas ke ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas. Eble, en normalaj cirkonstancoj, kiom ni scias, vivi inter ili estus bona sperto. Se vi pensas pri homoj en nenormalaj cirkonstancoj, ekzemple rifuĝintoj el persekutado, estas alia afero. Ĉu vi povas garantii ke, senmona en fremda lando, vi ne ŝtelus por forigi malsaton?

AlfRoland (Visa profilen) 6 februari 2010 19:02:13

maratonisto:
Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.
Mi vere esperis ke mi neniam legu tion en esperanta forumo. Domaĝe por vi ke Adolf ne sukcesis tute plenumi sian oficon!

maratonisto (Visa profilen) 6 februari 2010 20:21:00

Miland:
Do, vi ne konfirmas ke ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas. Eble, en normalaj cirkonstancoj, kiom ni scias, vivi inter ili estus bona sperto. Se vi pensas pri homoj en nenormalaj cirkonstancoj, ekzemple rifuĝintoj el persekutado, estas alia afero. Ĉu vi povas garantii ke, senmona en fremda lando, vi ne ŝtelus por forigi malsaton?
Mi bedaŭras ke la temo transiris el kulturo al tio kio vi nomus rasismo aŭ simile. Sed mi loĝis dum 50 jaroj en kontakto kun ciganoj kaj mia sperto estas sufiĉa. Ne temas pri rifuĝintoj. Mi vidis sufiĉe kiam ili ŝtelis el mi kaj miaj konatoj. Estas vera ke temas pri homoj en nenormalaj cirkonstancoj, senmonoj. Tamen ili loĝas jardekoj aŭ jarcentoj en unu loko. Bedaŭrinde malmultaj de ili impetas eliri el mizero en maniero honesta. Mi honoras la esceptojn.

maratonisto (Visa profilen) 6 februari 2010 20:43:14

AlfRoland:
maratonisto:
Miland:
maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu ciganoj iam ajn ŝtelis el vi aŭ el homoj, kiujn vi konas?
Ĉu Vi konas ciganojn? Mi deziras ke Vi vivu iome inter ili.
Mi vere esperis ke mi neniam legu tion en esperanta forumo. Domaĝe por vi ke Adolf ne sukcesis tute plenumi sian oficon!
Por Vi estas facila ne koni ciganojn kaj surglui etikedojn. Tamen krome bela filosofio pri egaleco (kiu al mi plaĉas) en belaj libroj ekzistas kruda vero: malgraŭ la klopodoj de ŝtato, pacienco de loĝantaro ne cukcesas elporti ciganojn el mizero. Kaj ili kontinuas konduton kontraŭsocian.

Tillbaka till toppen