Al la enhavo

plej

de crescence, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

dimichxp (Montri la profilon) 2010-januaro-13 14:44:26

Frankouche:Eĉ ĉu tiuj ĉi ne "konfuzas" nin (krom eble komencantoj), tiuj estas esceptoj.
Esceptoj el kio? Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-13 15:57:16

dimicĥp: Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.
Laŭ mi, tio estas bedaŭrinda.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-13 17:06:55

Crescence, mi respektas vian opinion, sed estus pli interese, se vi helpus viajn vidpunktojn per pli profondaj kialoj =)

Parolante pri kialoj... Zamenhofo verŝajne sciis bone, kial li faris la pronomojn kaj vortetojn tiaj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-13 20:38:19

crescence:
dimicĥp: Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.
Laŭ mi, tio estas bedaŭrinda.
Ĉu vi do opinias ke Esperanto havu specialajn literojn por esprimi pluralon, infinitivan verboformon ktp. kaj ke tiuj literoj ne estu uzataj alicele? Tre radikala starpunkto!

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-13 21:42:38

AlfRoland:
crescence:
dimicĥp: Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.
Laŭ mi, tio estas bedaŭrinda.
Ĉu vi do opinias ke Esperanto havu specialajn literojn por esprimi pluralon, infinitivan verboformon ktp. kaj ke tiuj literoj ne estu uzataj alicele? Tre radikala starpunkto!
Kial ne ?

Ĉu tiu ne pli simplas ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:11:31

Frankouche:
AlfRoland:
crescence:
dimicĥp: Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.
Laŭ mi, tio estas bedaŭrinda.
Ĉu vi do opinias ke Esperanto havu specialajn literojn por esprimi pluralon, infinitivan verboformon ktp. kaj ke tiuj literoj ne estu uzataj alicele? Tre radikala starpunkto!
Kial ne ?

Ĉu tiu ne pli simplas ?
Tute ne! Mi opinias ke tiu eterna opiniado pri eĉ la ple"J" malgrandaj detaloj en la lingvo nur estas ĉiopalpemeca kaj nematura.
Ĉu iu pritraktus min serioze se mi post kelkmonata studo de ekzemple la franca lingvo, proponus "plibonigojn" en ĝi?

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:18:53

Estas facile proponi "plibonigojn", sed fakte estas malfacile fari tion bone.

PS: Bonuso! Ĉu vi rimarkis la nefiniĝantan ĉitaĵoĉenon?

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:42:17

AlfRoland:Ĉu iu pritraktus min serioze se mi post kelkmonata studo de ekzemple la franca lingvo, proponus "plibonigojn" en ĝi?
Kial ne ? Kio estas tia pedagogio !
"Nu, vi estas komencanto, do silentiĝu !" ?

Ĉu ni ne devas pritrakti "demandojn de komencantoj" ? Ĉu tiuj ne estas seriozaj ? Certe jes, ĉar ili estas la unuaj aspektoj de lingvo kiujn resentas komencantoj kaj kiujn ni ofte forgesis; mankoj de la lingvo, kiuj ni ofte nomas "erarojn", aperas tuj al ili, kiel infanoj kiuj lernas logike lingvon

Ĉiu ulo devas konsideriĝita serioze ! okulumo.gif

Ĉiu povas proponi "plibonigojn" en iu ajn lingvo, ili nur estos akecptitaj se ĉiuj uzas ilin.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-14 00:19:25

Ni ne serioze konsideras viajn proponojn ne ĉar vi estas komencanto, sed ĉar ni serioze konsideran neniun proponon ŝanĝi la lingvon. Neniu povas ŝanĝi lingvon, kiun jam parolas centmiloj da homoj.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:13:02

crescence:Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?
Jen eblaj respondoj:

(a) Kial ne?

(b) Ne estas kialo. Estas la kompania politiko.

(c) La majstro kreis ĝin. Kial vi bezonas kialon?

(ĉ) Vi ŝercas, ĉu ne?

(d) Ĉu vi pripensas kabei? Kantu La Espero fiere kaj laŭte. Se viaj najbaroj ne plendos, vi ne kantis sufiĉe laŭte (tamen, se la polico arestos vin, eble indas kanti iom malpli laŭte).

(e) Vidu la bonegajn jam skribitajn respondojn. Vi emas silenti pro solena timo antaŭ tia saĝo, ĉu ne?

(f) Eble la "j" devenas de la pola vorto kiu finiĝas simile (najwięcej)

(g) Kion vi farus?

Jen kelkaj eblaĵoj. Faru elekton laŭvole. Kaj daŭrigu uzi Esperanton, por ke vi ekzercu plej multe, kaj do la vorto ne plu estu problemo por vi. rido.gif

Reen al la supro