Al la enhavo

plej

de crescence, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-14 19:44:51

Miland:Kaj daŭr(ig)u uzi Esperanton, por ke vi ekzercu plej multe, kaj do la vorto ne plu estos problemo por vi. rido.gif
sal.gif (La unua korektitaĵo ne estas nepre erara, sed tre malkutima.)

Estas tute sensence reformi vivantan lingvon. Esperanto ne estas perfekta. Neniu lingvo estas perfekta, kaj tial ne indas provi perfektigi ĝin.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-14 20:25:12

darkweasel:
Miland:Kaj daŭr(ig)u ..
Dankon, reviziita (ankaŭ, ne plu estu).

Eble indus anstataŭigi kaj per sed en via lasta frazo.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-14 20:49:50

Rogir:Ni ne serioze konsideras viajn proponojn ne ĉar vi estas komencanto, sed ĉar ni serioze konsideran neniun proponon ŝanĝi la lingvon. Neniu povas ŝanĝi lingvon, kiun jam parolas centmiloj da homoj.
Afabla respondo, dankon rideto.gif

Oni ĉiam estas la komencanto de iu, ĉu ne ? okulumo.gif

Do, mi, ni pensas ke eblas ŝanĝi lingvon, je la uzo, je la leĝo...
Lingvo ne nur estas gramaro sed ankaŭ vortoj.
Iuj vortoj estas inventitaj de unikaj homoj ĉiutage. Kebekanoj inventas francajn vortojn similaj por ĉiuj anglaj vortoj. Leĝo ŝangas kelkfoje ortografion, tipoj (turka), gramaron (en la sveda kun "du-reformen").
Iuj homoj renovigas kaj ŝanĝas lingvon kiel Eliézer Ben Yehoudah kun la hebrea.
Iuj idiomaĵoj venas el aktoroj, politikuloj, kaj iufoje tiuj vortoj enhavas novan sencon.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-15 14:00:20

Miland:
Eble indus anstataŭigi kaj per sed en via lasta frazo.
sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, kaj tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas? Male: mia frazo montras konsekvencon (indikita de la vorto tial, kiun oni povus anstataŭigi per do)! Do la anstataŭigo proponita de vi tute fuŝus la sencon de mia frazo.

Frankouche: Se oni tro provus perfektigi Esperanton per novaj proponoj koncerne la gramatikon (ne la vortprovizon! Se ne jam ekzistas vorto por koncepto, kiun vi volas esprimi, vi povas enkonduki novan laŭ la 15a regulo de l' Fundamento), ĉiu devus konstante lerni ĉion, kio estas nova en la lingvo. Ĉiuj Esperantistoj devus alkutimiĝi al novaj reguloj, sed homoj estas kutimemaj animaloj. Do, tio ne estus bona por la lingvo, kiu disdialektiĝus, ĉar iuj ne volus havi tiun novan regulon.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-15 17:36:14

darkweasel:sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, sed tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas?
La kontrasto kuŝas en tio, ke oni ne volas perfektigi lingvon, malgraŭ ĝia perfektebleco (ĉar ĝi estas neperfekta). La vorto sed indikas eble surprizan klarigindaĵon.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-15 18:58:51

Miland:
darkweasel:sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, sed tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas?
La kontrasto kuŝas en tio, ke oni ne volas perfektigi lingvon, malgraŭ ĝia perfektigebleco (ĉar ĝi estas neperfekta). La vorto sed indikas eble surprizan klarigindaĵon.
Tute ne. Ĝuste pro tio, ke neniu lingvo estas perfekta (nek povas esti perfekta!), ne indas provi perfektigi ĝin - tia provo estus tute vana kaj tempmalŝpara, ĉar eĉ poste la lingvo ne estus perfekta. Ŝajnas, ke vi miskomprenis mian mesaĝon.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-15 19:14:31

darkweasel:Se oni tro provus perfektigi Esperanton per novaj proponoj koncerne la gramatikon (ne la vortprovizon! Se ne jam ekzistas vorto por koncepto, kiun vi volas esprimi, vi povas enkonduki novan laŭ la 15a regulo de l' Fundamento), ĉiu devus konstante lerni ĉion, kio estas nova en la lingvo. Ĉiuj Esperantistoj devus alkutimiĝi al novaj reguloj, sed homoj estas kutimemaj animaloj. Do, tio ne estus bona por la lingvo, kiu disdialektiĝus, ĉar iuj ne volus havi tiun novan regulon.
Mi samopinias eĉ se mi pensas ke ne eblas ridigi lingvon. Mi restas skeptika.
Ĉiukaze, tio ne malpermesas je kritiki la esperanton.
Malfeliĉe, mi ĉiam surpriziĝis pri fortaj kaj malhumilaj reagoj de iuj forumuzantoj.
Mi ne pensas ke esperantismo nur estas klubo da soldatoj de Zamenhof, nur adorantoj de la Fundamento.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-15 23:35:44

darkweasel:Ĝuste pro tio, ke neniu lingvo estas perfekta (nek povas esti perfekta!), ne indas provi perfektigi ĝin - tia provo estus tute vana..
Temas pri la interpreto de perfektigi, ĉu ne? En kutima parolado per "perfektigi" oni parolas pri plibonigi aĵon kiel eble plej. Eble, se vi dirus ke Neniu lingvo estas perfektigebla, kaj tial ne indas fari provon, estus pli klare. Tamen ĉiu lingvo evoluas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-16 00:40:08

Frankouche:
Mi ne pensas ke esperantismo nur estas klubo da soldatoj de Zamenhof, nur adorantoj de la Fundamento.
Mi ne pensas ke esperantistoj estas soldatoj de Zamenhof. Soldatoj estas homoj kiujn oni devigas batali por iun ideon (landon).
Zamenhof devigis neniun. Li estis geniulo kaj komprenis ke sia lingvo bezonas bazon, fundamenton. Se tiu fundamento ne ekzistus, tiam ĉiu havus proprajn ideojn pri la lingvoj. Kaj kompreneble homoj el malsamaj landoj (lingvoj) havus malsamajn ideojn pri kiel la lingvo funkciu.
Mi pensas ke Esperanto estas la plej sukcesa planlingvo nur pro la fundamento. Ĉiu aliaj planlingvoj senĉese ŝanĝiĝas, la anoj mem ne plu scias la propran lingvon.
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Mi esperas ke ĉi tiu ne estas forta aŭ malhumila reago, mi nur opinias ke Esperanto havos neniun ŝancon fariĝi akecptita iam ajn, se eĉ la plej bazaj reguloj ŝanĝiĝas senĉese.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-16 09:40:43

horsto:
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Neniu esperantisto havas ordonpovon por alpeli aliajn esperantistojn. Kaj la proponoj de simpligo estas ĉiam bonvenaj por la lingvo, kiu nepre estas la plej simpla.
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon. La vorto "plej" estas adverbo. La vorto "ple" ("e" finaĵo de adverboj) ŝajnas al mi pli logika. Mi ne komprenas la elekton de Z.

Reen al la supro