المشاركات: 37
لغة: Esperanto
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 2:00:20 م
Miland:sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, kaj tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas? Male: mia frazo montras konsekvencon (indikita de la vorto tial, kiun oni povus anstataŭigi per do)! Do la anstataŭigo proponita de vi tute fuŝus la sencon de mia frazo.
Eble indus anstataŭigi kaj per sed en via lasta frazo.
Frankouche: Se oni tro provus perfektigi Esperanton per novaj proponoj koncerne la gramatikon (ne la vortprovizon! Se ne jam ekzistas vorto por koncepto, kiun vi volas esprimi, vi povas enkonduki novan laŭ la 15a regulo de l' Fundamento), ĉiu devus konstante lerni ĉion, kio estas nova en la lingvo. Ĉiuj Esperantistoj devus alkutimiĝi al novaj reguloj, sed homoj estas kutimemaj animaloj. Do, tio ne estus bona por la lingvo, kiu disdialektiĝus, ĉar iuj ne volus havi tiun novan regulon.
Miland (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 5:36:14 م
darkweasel:sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, sed tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas?La kontrasto kuŝas en tio, ke oni ne volas perfektigi lingvon, malgraŭ ĝia perfektebleco (ĉar ĝi estas neperfekta). La vorto sed indikas eble surprizan klarigindaĵon.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 6:58:51 م
Miland:Tute ne. Ĝuste pro tio, ke neniu lingvo estas perfekta (nek povas esti perfekta!), ne indas provi perfektigi ĝin - tia provo estus tute vana kaj tempmalŝpara, ĉar eĉ poste la lingvo ne estus perfekta. Ŝajnas, ke vi miskomprenis mian mesaĝon.darkweasel:sed montras kontraston. En la frazo "Neniu lingvo estas perfekta, sed tial ne indas provi perfektigi ĝin", kia kontrasto ĉeestas?La kontrasto kuŝas en tio, ke oni ne volas perfektigi lingvon, malgraŭ ĝia perfektigebleco (ĉar ĝi estas neperfekta). La vorto sed indikas eble surprizan klarigindaĵon.
Frankouche (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 7:14:31 م
darkweasel:Se oni tro provus perfektigi Esperanton per novaj proponoj koncerne la gramatikon (ne la vortprovizon! Se ne jam ekzistas vorto por koncepto, kiun vi volas esprimi, vi povas enkonduki novan laŭ la 15a regulo de l' Fundamento), ĉiu devus konstante lerni ĉion, kio estas nova en la lingvo. Ĉiuj Esperantistoj devus alkutimiĝi al novaj reguloj, sed homoj estas kutimemaj animaloj. Do, tio ne estus bona por la lingvo, kiu disdialektiĝus, ĉar iuj ne volus havi tiun novan regulon.Mi samopinias eĉ se mi pensas ke ne eblas ridigi lingvon. Mi restas skeptika.
Ĉiukaze, tio ne malpermesas je kritiki la esperanton.
Malfeliĉe, mi ĉiam surpriziĝis pri fortaj kaj malhumilaj reagoj de iuj forumuzantoj.
Mi ne pensas ke esperantismo nur estas klubo da soldatoj de Zamenhof, nur adorantoj de la Fundamento.
Miland (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 11:35:44 م
darkweasel:Ĝuste pro tio, ke neniu lingvo estas perfekta (nek povas esti perfekta!), ne indas provi perfektigi ĝin - tia provo estus tute vana..Temas pri la interpreto de perfektigi, ĉu ne? En kutima parolado per "perfektigi" oni parolas pri plibonigi aĵon kiel eble plej. Eble, se vi dirus ke Neniu lingvo estas perfektigebla, kaj tial ne indas fari provon, estus pli klare. Tamen ĉiu lingvo evoluas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.
horsto (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 12:40:08 ص
Frankouche:Mi ne pensas ke esperantistoj estas soldatoj de Zamenhof. Soldatoj estas homoj kiujn oni devigas batali por iun ideon (landon).
Mi ne pensas ke esperantismo nur estas klubo da soldatoj de Zamenhof, nur adorantoj de la Fundamento.
Zamenhof devigis neniun. Li estis geniulo kaj komprenis ke sia lingvo bezonas bazon, fundamenton. Se tiu fundamento ne ekzistus, tiam ĉiu havus proprajn ideojn pri la lingvoj. Kaj kompreneble homoj el malsamaj landoj (lingvoj) havus malsamajn ideojn pri kiel la lingvo funkciu.
Mi pensas ke Esperanto estas la plej sukcesa planlingvo nur pro la fundamento. Ĉiu aliaj planlingvoj senĉese ŝanĝiĝas, la anoj mem ne plu scias la propran lingvon.
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Mi esperas ke ĉi tiu ne estas forta aŭ malhumila reago, mi nur opinias ke Esperanto havos neniun ŝancon fariĝi akecptita iam ajn, se eĉ la plej bazaj reguloj ŝanĝiĝas senĉese.
crescence (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 9:40:43 ص
horsto:Neniu esperantisto havas ordonpovon por alpeli aliajn esperantistojn. Kaj la proponoj de simpligo estas ĉiam bonvenaj por la lingvo, kiu nepre estas la plej simpla.
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon. La vorto "plej" estas adverbo. La vorto "ple" ("e" finaĵo de adverboj) ŝajnas al mi pli logika. Mi ne komprenas la elekton de Z.
AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 2:08:19 م
crescence:Helpe de vortaro vi certe trovos pliajn vortojn plibonigendajn. Do ne mankos diskuttemojn dum multaj jaroj
[..]
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon.[...]
horsto (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 4:52:22 م
crescence:Mi nek pelis nek ordonis, mi nur donis rekomendon.horsto:Neniu esperantisto havas ordonpovon por alpeli aliajn esperantistojn.
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
crescence:La logiko de Z. estis ne mem elpensi novajn vortojn (ple), sed uzi vortojn el aliaj lingvoj. Tio ebligas pli facile lerni la vortojn de la lingvo.
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon. La vorto "plej" estas adverbo. La vorto "ple" ("e" finaĵo de adverboj) ŝajnas al mi pli logika. Mi ne komprenas la elekton de Z.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 4:56:55 م
Miland:Neniu lingvo estas perfektebla, kaj tial ne indas fari provon, estus pli klare. Tamen ĉiu lingvo evolu*perfektebla* ne estas ĝusta vorto laŭ PMEG:iĝas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.
EBL
Oni povas uzi EBL nur ĉe objektaj verboj:Ĉar la senco de la vorto "perfekti" (= esti perfekta, esti sen mankoj) ne permesas objekton, *perfektebla* estas sensenca.
Estas ĝuste, ke "perfekta" povas ankaŭ havi la signifon "sen konsiderindaj mankoj", sed tiun signifon mi ĉi-kaze ne intencis, kaj mi opinias, ke ĝuste mia neuzo de "sed" por enkonduki la subfrazon klarigis, kian signifon mi intencis.
Sed ni revenu al la fadentemo:
Frankouche: Vi ja certe rajtas kritiki Esperanton. Esperanto ne estas perfekta. Tamen, ŝanĝo de la plej bazaj reguloj kreus pli da problemoj ol ĝi solvus.
crescence: Eble vi teorie pravas. Sed: la lingvo estas, kia ĝi estas. Ĉia ŝanĝo de bazaj reguloj en Esperanto (al kiuj la vorto "plej" sendube apartenas!) estus malutila, kaj tial ni ne akceptu ĝin. Simple uzu la lingvon tiel, kiel ĝi staras nun.
Krome: Kio okazus al la jam skribitaj tekstoj, se ni ŝanĝus ion tiel bazan en la lingvo? Neniu plu komprenus ilin. Tiel devas nepre ne esti en lingvo, kiu volas disvastiĝi, alie neniu plu prenus ĝin serioza.