Al la enhavo

plej

de crescence, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-16 14:08:19

crescence:
[..]
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon.[...]
Helpe de vortaro vi certe trovos pliajn vortojn plibonigendajn. Do ne mankos diskuttemojn dum multaj jaroj rido.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-16 16:52:22

crescence:
horsto:
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Neniu esperantisto havas ordonpovon por alpeli aliajn esperantistojn.
Mi nek pelis nek ordonis, mi nur donis rekomendon.
crescence:
Mi diras ankoraŭ, ke la litero "j" en la vorto "plej" ne estas utila. La finaĵo "j" indikas la pluralon. La vorto "plej" estas adverbo. La vorto "ple" ("e" finaĵo de adverboj) ŝajnas al mi pli logika. Mi ne komprenas la elekton de Z.
La logiko de Z. estis ne mem elpensi novajn vortojn (ple), sed uzi vortojn el aliaj lingvoj. Tio ebligas pli facile lerni la vortojn de la lingvo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-16 16:56:55

Miland:Neniu lingvo estas perfektebla, kaj tial ne indas fari provon, estus pli klare. Tamen ĉiu lingvo evoluas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.
*perfektebla* ne estas ĝusta vorto laŭ PMEG:
EBL
Oni povas uzi EBL nur ĉe objektaj verboj:
Ĉar la senco de la vorto "perfekti" (= esti perfekta, esti sen mankoj) ne permesas objekton, *perfektebla* estas sensenca.

Estas ĝuste, ke "perfekta" povas ankaŭ havi la signifon "sen konsiderindaj mankoj", sed tiun signifon mi ĉi-kaze ne intencis, kaj mi opinias, ke ĝuste mia neuzo de "sed" por enkonduki la subfrazon klarigis, kian signifon mi intencis.

Sed ni revenu al la fadentemo:

Frankouche: Vi ja certe rajtas kritiki Esperanton. Esperanto ne estas perfekta. Tamen, ŝanĝo de la plej bazaj reguloj kreus pli da problemoj ol ĝi solvus.
crescence: Eble vi teorie pravas. Sed: la lingvo estas, kia ĝi estas. Ĉia ŝanĝo de bazaj reguloj en Esperanto (al kiuj la vorto "plej" sendube apartenas!) estus malutila, kaj tial ni ne akceptu ĝin. Simple uzu la lingvon tiel, kiel ĝi staras nun.

Krome: Kio okazus al la jam skribitaj tekstoj, se ni ŝanĝus ion tiel bazan en la lingvo? Neniu plu komprenus ilin. Tiel devas nepre ne esti en lingvo, kiu volas disvastiĝi, alie neniu plu prenus ĝin serioza.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-16 17:31:32

Mi relegis la tutan fadenon. Ni (Crescence kaj mi) neniam demandas ŝanĝi la esperanton !
Ni demandas "Kial ?" ! Ĉu estas ŝtulta demando ? Tiaj fundamentaj demandoj obsedas kaj tro nervozigas vin ĉiuj. Tio ridindas !
Kial tiuj finaĵoj ?, Kial tiu ĉi ? Kial tiu elekto ?
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.
Ĉu tiu ĉi nur estas via respondo ?
Kia respondo estas ?

Ĉu vi povas respondi precize al demando de la temo aŭ ne ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-16 18:28:03

Frankouche:

Nu, crescence ja ankaŭ iomete kritikis tiun elekton, ĉar li ŝajne opinias tiun -j mallogika kaj miskomprenebla.

Mi supozas, ke "plej" estas pli facile distingebla de "pli" ol "ple". Tamen, mi ne povas vidi, kion pensis Zamenhof, kiam li elektis tiun ĉi vorton - nek tro cerbumas mi pri tio, kial Esperanto estas tia, kia ĝi estas. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-16 21:54:53

darkweasel:Ĉar la senco de la vorto "perfekti" (= esti perfekta, esti sen mankoj) ne permesas objekton, *perfektebla* estas sensenca.
Ne sensenca; ebleco povas esti asociita kun netransitivaj verboj. Ekzemple Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".

Sed mi revenu al mia propra demando - dankon pro la korektoj. Farinte ilin:

darkweasel:mia neuzo de "sed" por enkonduki la subfrazon klarigis, kian signifon mi intencis.
Kiel mi volis diri, estus pli klare se vi dirus ke Neniu lingvo estas perfektigebla, kaj tial ne indas fari provon. Tamen ĉiu lingvo evoluas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-17 02:52:13

Miland:

Ne sensenca; ebleco povas esti asociita kun netransitivaj verboj. Ekzemple Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".
Kie vi prenis tiun vorton? Ĝi forestas en ĉiuj miaj vortaroj, kaj ili konsilas por tiu signifo la evidentan "evolukapabla" kaj la malpli evidentan por mi "evolupova". Verŝajne ĝi estas eraro de via vortaro.

Sed la sufikso -ebl- vere povas esti apud netrnsitivaj verboj (loĝi, iri, veturi, ktp), sed ĉiam temas pri tiu relativa netransitiveco. Neniam tia vorto signifas "~kapabla" kaj ĉiam estas celata tiu "transitiveca" uze de la verbo, kiel en la Zamenhofa "nur rekte kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan"

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-17 10:43:07

Ŝak:
Sed la sufikso -ebl- vere povas esti apud netrnsitivaj verboj (loĝi, iri, veturi, ktp), sed ĉiam temas pri tiu relativa netransitiveco.
Ĉar teorie la logiko ne malpermesas uzi objekton kun tiuj verboj. Oni povas - teorie! - loĝi domon, iri vojon kaj veturi straton, ĉu ne?

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-17 14:40:09

Jes. Eble eĉ samtempe.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-18 12:14:21

Ŝak:
Miland:Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".
Kie vi prenis tiun vorton?
Ĝi ne estas vorto en vortaro. Ĝi estas teoria ekzemplo, por montri kiel ebleco povas asocii kun netransitivaj verboj. Vi donis bonan alternativan interpreton: "esti evolupova", aŭ "havi povon evolui". Tio signifas ke la "povo" estas ene, ne en ekstera agento (kiu bezonus transitivan verbon por agi al io, kompreneble).

Reen al la supro