訊息: 37
語言: Esperanto
Frankouche (顯示個人資料) 2010年1月16日下午5:31:32
Ni demandas "Kial ?" ! Ĉu estas ŝtulta demando ? Tiaj fundamentaj demandoj obsedas kaj tro nervozigas vin ĉiuj. Tio ridindas !
Kial tiuj finaĵoj ?, Kial tiu ĉi ? Kial tiu elekto ?
Se vi ne povas akcepti la fundamenton de Esperanto, tiam mi rekomendas al vi ne plu malŝpari vian tempon, serĉu alian pli plaĉan lingvon.Ĉu tiu ĉi nur estas via respondo ?
Kia respondo estas ?
Ĉu vi povas respondi precize al demando de la temo aŭ ne ?
darkweasel (顯示個人資料) 2010年1月16日下午6:28:03
Nu, crescence ja ankaŭ iomete kritikis tiun elekton, ĉar li ŝajne opinias tiun -j mallogika kaj miskomprenebla.
Mi supozas, ke "plej" estas pli facile distingebla de "pli" ol "ple". Tamen, mi ne povas vidi, kion pensis Zamenhof, kiam li elektis tiun ĉi vorton - nek tro cerbumas mi pri tio, kial Esperanto estas tia, kia ĝi estas.
Miland (顯示個人資料) 2010年1月16日下午9:54:53
darkweasel:Ĉar la senco de la vorto "perfekti" (= esti perfekta, esti sen mankoj) ne permesas objekton, *perfektebla* estas sensenca.Ne sensenca; ebleco povas esti asociita kun netransitivaj verboj. Ekzemple Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".
Sed mi revenu al mia propra demando - dankon pro la korektoj. Farinte ilin:
darkweasel:mia neuzo de "sed" por enkonduki la subfrazon klarigis, kian signifon mi intencis.Kiel mi volis diri, estus pli klare se vi dirus ke Neniu lingvo estas perfektigebla, kaj tial ne indas fari provon. Tamen ĉiu lingvo evoluas, eĉ se atingi tutan perfektecon ne eblas.
Sxak (顯示個人資料) 2010年1月17日上午2:52:13
Miland:Kie vi prenis tiun vorton? Ĝi forestas en ĉiuj miaj vortaroj, kaj ili konsilas por tiu signifo la evidentan "evolukapabla" kaj la malpli evidentan por mi "evolupova". Verŝajne ĝi estas eraro de via vortaro.
Ne sensenca; ebleco povas esti asociita kun netransitivaj verboj. Ekzemple Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".
Sed la sufikso -ebl- vere povas esti apud netrnsitivaj verboj (loĝi, iri, veturi, ktp), sed ĉiam temas pri tiu relativa netransitiveco. Neniam tia vorto signifas "~kapabla" kaj ĉiam estas celata tiu "transitiveca" uze de la verbo, kiel en la Zamenhofa "nur rekte kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan"
darkweasel (顯示個人資料) 2010年1月17日上午10:43:07
Ŝak:Ĉar teorie la logiko ne malpermesas uzi objekton kun tiuj verboj. Oni povas - teorie! - loĝi domon, iri vojon kaj veturi straton, ĉu ne?
Sed la sufikso -ebl- vere povas esti apud netrnsitivaj verboj (loĝi, iri, veturi, ktp), sed ĉiam temas pri tiu relativa netransitiveco.
Rogir (顯示個人資料) 2010年1月17日下午2:40:09
Miland (顯示個人資料) 2010年1月18日下午12:14:21
Ŝak:Ĝi ne estas vorto en vortaro. Ĝi estas teoria ekzemplo, por montri kiel ebleco povas asocii kun netransitivaj verboj. Vi donis bonan alternativan interpreton: "esti evolupova", aŭ "havi povon evolui". Tio signifas ke la "povo" estas ene, ne en ekstera agento (kiu bezonus transitivan verbon por agi al io, kompreneble).Miland:Evoluebla signifas "eble kapabla evolui".Kie vi prenis tiun vorton?
Tial perfektebla signifas "eble kapabla esti perfekta".