Więcej

Prononco

od Eddycgn, 13 stycznia 2010

Wpisy: 61

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 13 stycznia 2010, 21:33:50

KoLonJaNo:Saluton!

Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?
Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."

Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.

Kolonjano
Dankon, mi korektis la mesaĝojn. Bedaŭrinde mi ne povas plu korekti la enketon!
(Ĉu vi povas?)

La "r" vi certe povas prononci kiel la bavaroj! Aŭ kiel oni parolas en Frechen...

Eddi

MikeDee (Pokaż profil) 13 stycznia 2010, 21:44:53

Por mi estas ĝ. Mi elparolas tiu kiel ĉ malgajo.gif

Eddycgn:
Por mi “sc”.
Mi pensas, tiu elparola kiel la germana Szene http://www.forvo.com/search/szene/

darkweasel (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 10:07:20

Al mi iom malfacilas eŭ, kaj silabofina r, kiun mi emas prononci kiel a.

Ankaŭ la diferenco inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj. (s/z, d/t, b/p, k/g, ĉ/ĝ, ŝ/ĵ) ne estas tre facila. Kvankam la germana ja teorie distingas ilin, almenaŭ en mia Viena dialekto oni ne estas ĝenerale tre zorga pri la distingo kaj prononcas laŭplaĉe.

darkweasel (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 10:08:29

duoblan mesaĝon bv forigi

jagxi (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 11:20:32

Multe estas malfacilaj prononcoj por mi, denaska japanlingva parolanto.....

Mi ne povas bone distingi 'r'-n kaj 'l'-n. Mi prononcas 'r'-n rolite, sed kelkaj (japanlingvaj) amikoj ne povas. 'l'-n mi prononcas iom etendinte langon, tamen mi malofte laciĝas. Ofte mi erare skribas 'r'-n anstataŭ 'l'-n, aŭ renverse.

Krome 'ĵ'-n kaj 'ĥ'-n mi ne povas prononci. Kiam mi prononcas 'ĥ'-n, mi faras kiel tusi malelegante. 'Ĵ'... tiun ĉi mi jam rezignis. Tro delikata por mi. Ĝin mi ĉiam prononcas kiel 'ĝ'.

Aldone, 'ku', 'su'. Mi emas prononci 'kutimo'-n aŭ 'sufero'-n kiel 'ktimo', 'sfero'. Ĝenerale en japana linvo oni ofte senkonscie ne prononcas vokalon 'u'.

Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.

jagxi (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 12:16:26

Pardonon, ankoraŭ foje demandoj.

Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.

Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?

Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?

ceigered (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 12:38:49

jaĝi:Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.
Por iuj ajn japanaj parolantoj, mi pensas ke la "ĝ" estas kiel "ぢ", kaj "ĵ" estas kiel "じ", almenaŭ historie - sed mi ofte aŭskultas al la Japana lingvo, kaj mi ne pensas ke mia klarigo estas bona, ĉar mi plejofte aŭdas "ĝi" sonon kaj malplejofte aŭdas "ĵi" sonon rideto.gif Kaj mi ne estas profesoro de la Japana lingvo (bedaŭrinde rido.gif).

La plej malfacilaj sonoj por mi estas la L, Ŭ, C (kiam proksima al aliaj consonantoj aŭ unua), kaj fojfoje la R.
La L - ĉar mi estas Sudaŭtraliano, kaj mi havas la saman problemon kiel N244 (malhela/velara L, kiam ĝi estas malantaŭ vokaloj)
La ŭ - ĉar mi intermiksas malhela L, hela L kaj la Ŭ.
La C - ĉar mi nur uzis ĝin en aliaj lingvoj kiam ĝi estis vortfina aŭ en la Japana "tsu つ"
La R - ĉar mi parolas la Angla lingvo! rido.gif

Telperiën (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 12:40:03

Jen kompleta kaj facile komprenebla helpo: Skribo kaj elparolo [SURKLAKU]

Eddycgn (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 12:40:36

jaĝi:Pardonon, ankoraŭ foje demandoj.

Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.

Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?

Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
Saluton, jen mia konsilo :

Por la "f":
Kiel la japana (f aŭ p) en « Nippon »
Do vi devas suprenlevi iomete la superan lipon. Nesonora.

Por "v" la sama sistemo, tamen sonora.

Por "ng":
mi kredas ke en "ng" la "n" devas esti elparolita per lingvo pli retrata ol en "n" kaj la pinto de la lango ne devas tuŝi la dentojn.
Amike

Telperiën (Pokaż profil) 14 stycznia 2010, 12:45:54

Ankaŭ interese estus legi tiujn du:

Listo de misprononcadoj
Prononco de Esperanto

Wróć do góry