У садржају

Prononco

од Eddycgn, 13. јануар 2010.

Поруке: 73

Језик: Esperanto

N244 (Погледати профил) 13. јануар 2010. 18.02.53

Kiel denaska parolanto de la angla kun skota akĉento, mi normale prononcas l kiel la 'malhela' velara sono, sed mi plejofte prononcas ĝin ĝuste 'hele'. Sed, kiam aperas mikso de la literoj l kaj r, mi estas preskaŭ devigata prononci la l en mia denaska maniero.

Eddycgn (Погледати профил) 13. јануар 2010. 18.56.17

Hmmm! Mi forgesis la "L" en mia listo!

KoLonJaNo (Погледати профил) 13. јануар 2010. 19.21.59

Saluton!

Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?
Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."

Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.

Kolonjano

niko-tina (Погледати профил) 13. јануар 2010. 20.45.44

astroly:Ŝajnas al mi ke la homoj kiuj parolas hispana lingvon denaske, havas neniun malfacilaĵon por paroli Esperante.

Ĝis
Tio generale veras, sed ankaŭ dependas de kiu regiono estas la parolanto. La sonoj de bo, co, ĉo, ho, ĥo, ro, so, ŝo, vo kaj zo ne estas same elparolataj de ĉiu hispanparolanto, dependante de la elregiono.

Krome, paroli esperante bezonas pli ol nur bona prononco lango.gif

Eddycgn (Погледати профил) 13. јануар 2010. 21.33.50

KoLonJaNo:Saluton!

Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?
Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."

Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.

Kolonjano
Dankon, mi korektis la mesaĝojn. Bedaŭrinde mi ne povas plu korekti la enketon!
(Ĉu vi povas?)

La "r" vi certe povas prononci kiel la bavaroj! Aŭ kiel oni parolas en Frechen...

Eddi

MikeDee (Погледати профил) 13. јануар 2010. 21.44.53

Por mi estas ĝ. Mi elparolas tiu kiel ĉ malgajo.gif

Eddycgn:
Por mi “sc”.
Mi pensas, tiu elparola kiel la germana Szene http://www.forvo.com/search/szene/

darkweasel (Погледати профил) 14. јануар 2010. 10.07.20

Al mi iom malfacilas eŭ, kaj silabofina r, kiun mi emas prononci kiel a.

Ankaŭ la diferenco inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj. (s/z, d/t, b/p, k/g, ĉ/ĝ, ŝ/ĵ) ne estas tre facila. Kvankam la germana ja teorie distingas ilin, almenaŭ en mia Viena dialekto oni ne estas ĝenerale tre zorga pri la distingo kaj prononcas laŭplaĉe.

darkweasel (Погледати профил) 14. јануар 2010. 10.08.29

duoblan mesaĝon bv forigi

jagxi (Погледати профил) 14. јануар 2010. 11.20.32

Multe estas malfacilaj prononcoj por mi, denaska japanlingva parolanto.....

Mi ne povas bone distingi 'r'-n kaj 'l'-n. Mi prononcas 'r'-n rolite, sed kelkaj (japanlingvaj) amikoj ne povas. 'l'-n mi prononcas iom etendinte langon, tamen mi malofte laciĝas. Ofte mi erare skribas 'r'-n anstataŭ 'l'-n, aŭ renverse.

Krome 'ĵ'-n kaj 'ĥ'-n mi ne povas prononci. Kiam mi prononcas 'ĥ'-n, mi faras kiel tusi malelegante. 'Ĵ'... tiun ĉi mi jam rezignis. Tro delikata por mi. Ĝin mi ĉiam prononcas kiel 'ĝ'.

Aldone, 'ku', 'su'. Mi emas prononci 'kutimo'-n aŭ 'sufero'-n kiel 'ktimo', 'sfero'. Ĝenerale en japana linvo oni ofte senkonscie ne prononcas vokalon 'u'.

Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.

jagxi (Погледати профил) 14. јануар 2010. 12.16.26

Pardonon, ankoraŭ foje demandoj.

Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.

Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?

Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?

Вратите се горе