目次へ

Prononco

Eddycgn,2010年1月13日の

メッセージ: 73

言語: Esperanto

Espi (プロフィールを表示) 2010年1月17日 17:15:14

Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?
Normala "r" aŭ longa "rr"?
Saluton Eddi,

tutsimple: su|per|ri|gar|do

Ne ekzistas longajn konsonantojn.
Vi devas prononci ĉiun unuopan konsonanton.

Amike
Klaus-Peter

sergejm (プロフィールを表示) 2010年1月17日 19:43:32

Espi:
Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?
Normala "r" aŭ longa "rr"?
Saluton Eddi,

tutsimple: su|per|ri|gar|do

Ne ekzistas longajn konsonantojn.
Vi devas prononci ĉiun unuopan konsonanton.

Amike
Klaus-Peter
Krom tio, estas duobla akcento:
su|pEr|ri|gAr|do
ĉefa akcento sur gAr kaj la aldona sur pEr

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月17日 19:54:17

sergejm: Ne. Laŭ PMEG, kromakcentoj ne estas devigaj, kaj se oni ja uzas ilin, oni povas meti ilin, kien oni volas. Do. súperriGARdo estas tute ĝusta prononco.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月17日 20:09:36

darkweasel:sergejm: Ne. Laŭ PMEG, kromakcentoj ne estas devigaj, kaj se oni ja uzas ilin, oni povas meti ilin, kien oni volas. Do. súperriGARdo estas tute ĝusta prononco.
Ĉu mi povas skribi "superarigardo"?
Devas esti stranga kiel ĉino aŭ brazilano aŭ anglo aŭ japano klopodas prononci ĝin kun du "r"... hehe

sal.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2010年1月17日 21:20:12

Tio ne estas tre logika, ĉar super estas senfinaĵa vorto, sed laŭ mi ne tute malpermesata.

sergejm (プロフィールを表示) 2010年1月18日 5:55:30

darkweasel:sergejm: Ne. Laŭ PMEG, kromakcentoj ne estas devigaj, kaj se oni ja uzas ilin, oni povas meti ilin, kien oni volas. Do. súperriGARdo estas tute ĝusta prononco.
Post kiam mi skribis mian mesaĝon, mi ekdubis ĉu mia kromakcento estas ĝusta.
Sed sen kromakcento estas malfacile prononci du 'r' (almenaŭ por mi)

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月18日 10:32:49

Do kio pri "supererigardo ?

niko-tina (プロフィールを表示) 2010年1月18日 13:04:18

rigardo supera?

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月18日 13:40:49

Eddycgn:Do kio pri "supererigardo ?
Tio ŝajnas ebli.
PMEG: Interligaj finaĵoj
Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno → postesigno (faciligas la elparolon), postulo → posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

oksigeno (プロフィールを表示) 2010年1月18日 22:44:43

Saluton,
Por mi la plej malfacila kombinaĵo eble estas "tc".
Se vi serĉos "langrompilo" sur Vikipedio vi trovos bonajn ekzemplojn por taŭzi la langon lango.gif

先頭にもどる