Bonvolu helpi min...
de thisformihold, 18 janvier 2010
Messages : 10
Langue: Esperanto
thisformihold (Voir le profil) 18 janvier 2010 22:03:36
-------------------------------------
Kiam mi unue aŭdis lian nomon, mi diris - tute kiel vi estas dironta - "Sed mi supozis lin knabo!"
"Mi ankaŭ," diris Kristoforo Robin.
"Do vi ne povas nomi lin Winnie!"
"Mi ne faras tion."
"Sed vi diris-"
"Li estas Winnie-lap-Pu. Ĉu vi ne scias kion 'lap' signifas?"
"Ho, jes, nun mi scias," mi rapide diris; kaj mi esperas ke ankaŭ vi scias, ĉar jen la sola klarigo, kiun vi ricevos.
-------------------------------------
Do, ĉu kion signifas 'lap'? Mi ne trovis 'lap' en la vortaro. Kiel estas 'lap' povi fari "Winnie" knabo, ne knabino?
Mi bedaŭras ke mia gramitoko ne estas bona.
oksigeno (Voir le profil) 18 janvier 2010 22:27:46
Eble tio estas skriberaro, aŭ oni devas scii la tutan kontekston por kompreni la esprimon.
Rogir (Voir le profil) 18 janvier 2010 22:43:48
Mi trovis libron en esperanto, "Winnie-La-Pu". Miestas uziuzas ĝin por lerni esperanton, sed mi konfuziĝis pri gramatiko en ĉi tiou libro.Por ekzemploEkzemple:
Do,ĉukion signifas 'lap'? Mi ne trovis 'lap' en la vortaro. Kielestas'lap' povias fari "Winnie" knabo, ne knabino? Mi bedaŭras, ke miagramitokogramatiko ne estas bona.
thisformihold (Voir le profil) 18 janvier 2010 22:49:23
Nun, kion signifas 'lap'?
thisformihold (Voir le profil) 19 janvier 2010 00:25:36
oksigeno:Kara, laŭ mia vortaro "lapo" estas europa herboAnkaŭ mi pensis pri tion, sed ĉi tiu estas en la unua paĝo! Tiu sekcio estas la sola konteksto.
Eble tio estas skriberaro, aŭ oni devas scii la tutan kontekston por kompreni la esprimon.
Miland (Voir le profil) 19 janvier 2010 00:54:53
Mi sugestas ke vi havigu la originan anglan por turni vin, se necese.
tipodesegnisto (Voir le profil) 19 janvier 2010 02:34:29
Jes, tio havas sencon. Winnie-la-Pu, Winnie-lap-U, ktp. Kiam tre juna, mi ofte misparolis tiel.
thisformihold (Voir le profil) 19 janvier 2010 06:00:56
sergejm (Voir le profil) 19 janvier 2010 06:30:15
"ther" signifas nenion.
Sed Esperanta "lapo" signifas, sed tiu oni devas skribi "lap' ", kun " ' " en la fino, tiu estas senchava,
komparu "kaj" kaj "kaj' " = "kajo".
Estas interese, ke en la rusa animacia filmo Winnie-la-Pu kantas:
Хорошо живёт на свете Винни-Пух,
Потому поёт он эти песни вслух.
Bone vivas en la mondo Winnie-la-Pu,
Tial kantas li ĉi tiujn kantojn laŭte.
Oni refaras lastan linion:
У него жена и дети, он лопух.
Li havas edzinon kaj infanojn, li estas lapo.
En rusa lingvo "lapo" havas kroman signifon - stultulo.
Miland (Voir le profil) 19 janvier 2010 10:55:25
sergejm:En la angla originalo: "Winnie-ther-Pooh"Ha, la origina angla teksto klarigas la aferon!
"Ther" estas la maniero per kiu "the" povas esti parolita de eta knabo, kiu erare longigas la finan silabon kaj aldonas konsonantan "r" (la lasta estas la neklara "r" kiel prononcita de angloj).
Evidente la tradukisto klopodis proksimumi tiun efikon, longigante la silabon la kaj aldonante konsonanton "p" por ke la nomo entute estu facile elparolita de eta knabo.