Więcej

landaj substantivoj

od crescence, 21 stycznia 2010

Wpisy: 42

Język: Esperanto

darkweasel (Pokaż profil) 22 stycznia 2010, 18:10:05

jan aleksan:
darkweasel:Tio ja estas facila, sed nur se oni uzadas NUR -uj- (nek -i- nek -land-) en nomoj gentobazaj!

Lernu uzi -uj- kaj jen vi ne plu havas iun ajn problemon!
Mi ne konsentas kun vi. restas ĉiam la baza problemo ke kelkaj radikoj estas landoj kaj aliaj estas loĝantoj. (mi devas agnoski, mi malamas la nomojn de landoj!)

ridulo.gif,
Ĉu do por vi estas ankaŭ problemo, ke la vortoj stult-ulo kaj idioto estas en du "malsamaj kategorioj", ĉar unu havas la sufikson -ul- kaj la alia ne? Ĉu estas problemo, ke judo kaj krist-ano havas malsamajn kategoriojn?! Kio pri komput-ilo kaj aŭto (ja eblas la verbo aŭti)? Ne! Kaj la vortfara diferenco inter aŭstro kaj aŭstrali-ano estas tute la sama, kiel en la aliaj ekzemploj!

Aliaj ekzemploj:
lern-ejo -universitato
mal-sata - soifa
vagon-aro - trajno

Ĉu vi opinias ĉiujn tiujn vortojn problemaj kaj ŝanĝendaj?

antoniomoya (Pokaż profil) 22 stycznia 2010, 19:28:48

[/quote]
Do se vi rifuzas naciajn radikojn (kiel vi faris en via propono), vi ne havos radikon por priskribi la ciganan lingvon, ĉar tiu etno eĉ ne havas sian regionon.
Do el la evidentega realo sekvas, ke la landonomoj devas esti el ambaŭ klasoj,
Mi ne vidas kie estas la problemo uzi landonomojn kaj loĝantonomojn formataj el unu simpla adjektivo. Tiukaze, vi prenas la radikon "cigana" kaj povas formi "Ciganalando" kaj "ciganano". La vera demando estas: ĉu vi preferas la komplikaĵojn, aŭ faciligi la vojon al la novaj lernantoj (kaj sekve, al la tuta esperantistaro)? Ni uzu la kapon, ne la koron!

Aŭ tute simple vi lernis la komplikan manieron, kaj ne deziras ŝanĝi vian vidpunkton. Tiukaze...

Mi konsentas kun Crescence: Eblas ankaŭ simpligi Esperanton !

Amike.

darkweasel (Pokaż profil) 22 stycznia 2010, 19:56:54

Kiam la tuta mondo komprenos, ke Esperanto ne estas reformebla? Esperanto estas vivanta lingvo. Ekzistas absolute neniu bona argumento ŝanĝi la lingvon laŭplaĉe. Se ĉiu volus proponi ŝanĝojn, la tuta esperantistaro devus lerni nove enkondukitajn regulojn la tutan tempon, kaj nia tuta lingvo ĥaosiĝus. Jen kial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝebla senkulpa.gif

Tiu ĉi stranga landnoma reformo estas solvo de problemo, kiu fakte ne eĉ estas problemo. Se io ne estas malbona, ne korektu ĝin! Fakte *Francalando eĉ estus malregula - kio pravigas la A-ligfinaĵon?

Uzu la lingvon tiel, kia ĝi estas! Ne provu "simpligi" Esperanton kaj ŝanĝi la establitajn regulojn, al kiuj jam kutimiĝis ĉiuj.

La sola problemo pri landnomo, kiun havas Esperanto, estas la sufiksaĉo -i-. Mi verkos blogafiŝon pri la detaloj.
REDAKTO: La afiŝo pri la sufiksaĉo -i- estas nun preta.

Eddycgn (Pokaż profil) 22 stycznia 2010, 20:27:27

darkweasel pravas.
Kial oni ne reformas unue la francan, la anglan, la germanan, ktp. ?

La nederlandanoj faris tion antaŭ 100 jaroj.

Eddi

Sxak (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 03:09:19

antoniomoya:
Mi ne vidas kie estas la problemo uzi landonomojn kaj loĝantonomojn formataj el unu simpla adjektivo. Tiukaze, vi prenas la radikon "cigana" kaj povas formi "Ciganalando" kaj "ciganano".
Bone vi prenis la naciajn radikojn. Tiuokaze vi devos havi apartajn naciajn radikojn ekzemple por Monako
Sed la nunaj ŝtaoj tute ne estas problemo. Rememoru kiom da ŝtatoj konsistigis la iaman Germanion aŭ Italion. Ĉu ĉiu tiu ŝtato bezonas apartan radikon por NACIO??? Ĉu vere ili havis apartan nacion?

crescence (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 07:37:51

Eddycgn:darkweasel pravas.
Kial oni ne reformas unue la francan, la anglan, la germanan, ktp. ?

La nederlandanoj faris tion antaŭ 100 jaroj.

Eddi
Oni reformis la francan ortografion en 1990.

crescence (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 07:40:01

darkweasel:Jen kial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝebla senkulpa.gif
Kiel mi diris en alia temo, la Fundamento estas la tria sankta libro donita de Dio al la mondo.

antoniomoya (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 12:37:07

crescence:
Kiel mi diris en alia temo, la Fundamento estas la tria sankta libro donita de Dio al la mondo.
Tre sprita, Crescence. Mi gratulas vin. okulumo.gif

Frankouche (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 13:07:17

darkweasel:Tial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝebla senkulpa.gif
Ili nun ĉiuj mortis en malnova epoko.
Eble, hodiaŭ, ili ne prenus la samajn decidojn.

Tiu deklaro ŝajnas min tro dogma.

patrik (Pokaż profil) 23 stycznia 2010, 13:34:39

crescence:
darkweasel:Jen kial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝebla senkulpa.gif
Kiel mi diris en alia temo, la Fundamento estas la tria sankta libro donita de Dio al la mondo.
Laŭ mia scio, Dio neniam permesas, ke homoj aldonu aŭ elprenu eĉ unu vorton el Lia Vorto. Sed tiu ne estas la kazo je la Fundamento. Ekzistas "Oficialaj Aldonoj", ĉu ne? lango.gif

Parenteze, la Fundamento perdos ties netuŝeblecon, "(k)iam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj..."

Do, ni unue okazigu tian situacion, kaj nur poste ni pensu pri ia ajn necesa ŝanĝo en la Fundamento mem. rideto.gif

Wróć do góry