Zum Inhalt

landaj substantivoj

von crescence, 21. Januar 2010

Beiträge: 42

Sprache: Esperanto

Oŝo-Jabe (Profil anzeigen) 23. Januar 2010 22:29:10

Filu:
darkweasel:Esperanto ne plu estas konstruata lingvo, sed vivanta, uzata lingvo. Neniu ŝanĝo estas dezirinda.
Ŝajnas strange al mi, ke ĉiuj lingvoj vivantaj evoluas kaj ŝanĝadas, kaj ke Esperanto ne movu.
La kialo por tio ne estas nur la Fundamento. Ankaŭ la diseco de la parolantoj de Esperanto estas kialo. Ŝanĝi lingvon, kiel esperanton, kies parolantoj ne ĉiuj loĝas en unu loko, ne estas facile. Reforomoj neniam eniros Esperanton, ŝanĝoj ja ofte eniras kaj eniros Esperanton.

Sxak (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 03:13:18

Unue: kie vi vidas ŝanĝon de F? Propono de novaj variantoj neniel ŝanĝas Fundamenton, sed ĉi tie mi dume vidas nur ne trafan tian proponon

Due: Ies propono ĉe ĉi tiu forumo tute neniel eĉ ŝanĝetos E-on. Ĝi plu restas manio de komencanto kaj nenio alia.

patrik (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 04:37:02

Frankouche:Haha, ĉu ni devus atendi 2012, la finon de la mondo, aŭ la revenon de dinosaŭroj ? okulumo.gif okulumo.gif
Mi NE diris, ke ni devus atendi. Nur atendi, atendi kaj atendi ĝismorte estas samkiel nenionfaradi. Mi diris, ke ni okazigu tion! Igu ni tion okazi. Agu ni tiucelen, do. Tia ĉi diskuto portos nin nenien. Kia malŝparo je energio~! Anstataŭ plendi kaj plendi senĉese kaj senhalte por reformoj, ni plibonigu kaj pliriĉigu nian lingvaĵon (LAŬ la Fundamento), ĝin uzu, ĝin parolu, ĝin utiligu, kaj kreskigu la movadon, por ke iam pli baldaŭ, tiu celo estos pli facile atingebla, eble ne fare de ni, sed fare de niaj posteuloj. ^^

Frankouche (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 16:16:45

patrik:Anstataŭ plendi kaj plendi senĉese kaj senhalte por reformoj, ni plibonigu kaj pliriĉigu nian lingvaĵon (LAŬ la Fundamento), ĝin uzu, ĝin parolu, ĝin utiligu, kaj kreskigu la movadon, por ke iam pli baldaŭ, tiu celo estos pli facile atingebla, eble ne fare de ni, sed fare de niaj posteuloj. ^^
Kio novas ekde 100 jaroj ??
Estis 100 jaroj, homoj flugis kiel papilioj kaj nun ni flugas spacon.
Se eo tiel bonas, kial la tutmondo ne parolas ĝin nune ?
Kiam ideo bonas, ofte ĝi ne bezonas 100 jaroj por iĝi tutmonda. Aŭ io ne funkcias.

Eble la nuna eo ne tiel bonas aŭ mi ne scias kion. Eble estas aliaj solvoj...
Mi ne volas kaj ne povos atendi ankoraŭ 100 jaroj por paroli kun la tutmondo !

Filu (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 21:08:49

Frankouche:Eble la nuna eo ne tiel bonas aŭ mi ne scias kion. Eble estas aliaj solvoj...
Mi ne volas kaj ne povos atendi ankoraŭ 100 jaroj por paroli kun la tutmondo !
Eble vi ne devus esperi de Esperanto, ke ĝi estu komunika ŝlosilo en ĉiuj landoj kaj urboj tra l' mondo. Eble se vi ĝin konsiderus kiel eblo facile kaj akurate komuniki kun alilingvanoj, alikulturanoj, eble tiam vi ne estus tiel amara pri ĝi.

Miasperte, Esperanto helpis al mi plibonigi mian komprenon pri gramatiko, ĝi ankaŭ helpis min partopreni en tiu forumo, kie neniu lando estas ege pli reprezentita al aliaj. Kiel eble plej profunde mi serĉus miamemore, ne troveblas okazo dum kiu mi troviĝis en tiel miksita grupo da diverslingvanoj kiuj tiel facile povis klare esprimi sin al ĉiuj aliaj. Tio estas laŭ mi ja mirinda sperto.

Ĉu tiel gravas, ke la lingvo ne estas parolata de cent-milonoj? Por mi, tio gravas preskaŭ neniom. Ĉiuokaze ne pli ol kion aliaj opinias pri miaj inklinoj al certaj sportoj, libroj, hobioj, gustoj, aŭ aliaj umoj kaj umadoj.

Mi ja bedaŭras, ke ne pli facile aŭ pli ofte mi pervoĉe uzus Esperanton, sed tio ne estas por mi prava kialo forlasi miajn studojn, ĉar ili plaĉas al mi.

Mi iamaniere samopinias al vi: Esperanto nun ne povas esti konsiderata kiel tuja solvo pri ĉiuj problemoj interlingvistikaj. Sed mi provas ne esperi tro multe el Esperanto. Se la plej granda parto de l' homaro ne volas Esperanton, eĉ pli grandas la proporcio de tiuj kiuj ne volas Idon aŭ Klingonon. Eble tuthomara lingvo ne eĉ estas bona ideo entute. Sed ŝajnas al mi, ke neniu ideo (lingva aŭ alia) ankoraŭ kreskiĝis sufiĉe por esti antaŭsentata kiel finfina solvo... Escepte eble piktogramoj, sed ili estas malfacile uzataj por rapida komuniko pervoĉa.

Vilinilo (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 23:08:20

Eble komputiloj kun artefarita inteligenteco solvos lingvan problemon antaŭ ol artefarita lingvo.

horsto (Profil anzeigen) 24. Januar 2010 23:26:21

Vilinilo:Eble komputiloj kun artefarita inteligenteco solvos lingvan problemon antaŭ ol artefarita lingvo.
Kiam komputilo atingas tiun inteligentecon, kiu estas necesa por traduki ĉiun tekston en ajna lingvo, tiam mi ne plu fidos iun ajn komputilon.

nikko (Profil anzeigen) 26. Januar 2010 07:51:44

>rusa, Rusalando, rusano.

Rusano estas erara. Eblas nur ruso aŭ rusiano.

crescence (Profil anzeigen) 26. Januar 2010 11:45:56

Kubujo, Rusujo : ĉiuj komprenas tiujn vortojn. Nu, tutmonda kompreno estas la celo de Esperanto. Do, por mi, tiuj vortoj estas bonaj.

antoniomoya (Profil anzeigen) 26. Januar 2010 12:06:26

nikko:>rusa, Rusalando, rusano.

Rusano estas erara. Eblas nur ruso aŭ rusiano.
Kial "rusano" estas erara? Rusano estas "ano de la rusa lando" samekiel "hispanano" estas "ano de la hispana lando" kaj "urbano" estas ano de iu urbo. Kial eblas NUR "ruso" aŭ "rusiano"? Kiu asertas tion? Ĉu viaj vortoj ne estas malpli regulaj ol la miaj?

Kiel diras Crescence, tutmonda interkompreno estas la celo de Esperanto. Do, se ĉiuj komprenas tiujn vortojn, ili estas bonaj.

Amike.

Zurück nach oben