目次へ

landaj substantivoj

crescence,2010年1月21日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

crescence (プロフィールを表示) 2010年1月21日 20:36:17

Saluton,

Mi vidis en tiu forumo temon laŭ Kubo.
Kial tiu landa substantivo ne estas Kubujo, kiel oni diras Francujo aŭ Hispanujo ?

Hispanio (プロフィールを表示) 2010年1月21日 20:52:56

Saluton, crescence.

Ĉi tiu dokumento eksplikas tion tre bone: Klarigo pri lando-nomoj

sal.gif

Espi (プロフィールを表示) 2010年1月21日 21:24:24

Saluton crescence,

ĉi tie vi trovas gravajn aktualajn informojn.

Amike
Klaus-Peter

Frankouche (プロフィールを表示) 2010年1月21日 21:29:31

Tio tiel facilas ! senkulpa.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月22日 6:29:55

Tio ja estas facila, sed nur se oni uzadas NUR -uj- (nek -i- nek -land-) en nomoj gentobazaj!

Lernu uzi -uj- kaj jen vi ne plu havas iun ajn problemon!

antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月22日 8:46:03

crescence:Saluton,

Mi vidis en tiu forumo temon laŭ Kubo.
Kial tiu landa substantivo ne estas Kubujo, kel oni diras Francujo aŭ Hispanujo ?
Saluton, Crescence:

Belan problemegon vi ekvidigis!.
Mi solvis ĝin dank'al tiun konsilon por la suferanta komencanto:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Do, Kubo = kuba, Kubalando, kubano.
franca, Francalando, francano.
hispana, Hispanalando, hispanano.
brita, Britalando, britano.
germana, Germanalando, germanano.
itala, Italalando, italano.
usona, Usonalando, usonano.
rusa, Rusalando, rusano.
svisa, Svisalando, svisano.
ktp.

Amike.

Rogir (プロフィールを表示) 2010年1月22日 10:02:19

Kiel enkonduki plian sistemon helpas iel ajn?

Sxak (プロフィールを表示) 2010年1月22日 10:39:06

antoniomoya:
Belan problemegon vi ekvidigis!.
Mi solvis ĝin dank'al tiun konsilon por la suferanta komencanto:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Do, Kubo = kuba, Kubalando, kubano.
franca, Francalando, francano.
Entute estas neniu problemego, nek eĉ problemeto
Mi vidas en tio nur nekomrenon de eĉ ne Esperanto aŭ lingvistiko, sed la nekomprenon de evidentegaj faktoj
La faktoj estas, ke ekzistas nacioj. Por ili estas bezonataj radikoj almenaŭ por nomi iliajn lingvojn. Do se vi rifuzas naciajn radikojn (kiel vi faris en via propono), vi ne havos radikon por priskribi la ciganan lingvon, ĉar tiu etno eĉ ne havas sian regionon.
Do la naciaj radikoj estas nepre bezonataj
Plue oni vidu, ke unue ne estus bona solvo havi apartajn radikojn por franco kaj Francujo, do Francujo ne bezonas apartan radikon, ĝi povas esti derivata de la vorto franco.
Kaj certe ekzistas landoj sen ia ĉefa nacio (precipe ofte tio okazas inter la iamaj kolonioj), kie loĝas multaj nacioj kaj tiuj nacioj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Kaj la oficiala lingvo en tiu lando povas esti eĉ la lingvo de la iamaj koloniistoj, do la lingvo de la lando, kiu jam nomiĝas ~io. Do jes, certe, estas bezonataj ankaŭ la landaj radikoj.
Do el la evidentega realo sekvas, ke la landonomoj devas esti el ambaŭ klasoj, kaj la demandon, kial ĝuste tiu landonomo apartenas al tiu klaso mi opinias stulta. Ĝi ja devas aparteni al iu klaso ĉu ne? kaj la sola klaso ne eblas, kiel mi diris supre.

crescence (プロフィールを表示) 2010年1月22日 11:26:04

Dankon al ĉiuj !

En la franca, ni diras : "Kial simple fari, dum oni povas malsimple fari ?"

Eblas ankaŭ simpligi Esperanton !

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年1月22日 17:57:40

darkweasel:Tio ja estas facila, sed nur se oni uzadas NUR -uj- (nek -i- nek -land-) en nomoj gentobazaj!

Lernu uzi -uj- kaj jen vi ne plu havas iun ajn problemon!
Mi ne konsentas kun vi. restas ĉiam la baza problemo ke kelkaj radikoj estas landoj kaj aliaj estas loĝantoj. (mi devas agnoski, mi malamas la nomojn de landoj!)

ridulo.gif,

先頭にもどる