본문으로

NeIdentigita Fluganta Objekto

글쓴이: Ciro, 2007년 3월 25일

글: 93

언어: Esperanto

Ciro (프로필 보기) 2007년 3월 25일 오후 3:13:16

Francio publikigis en la interreto la sekretajn arkivojn de sian sciencan grupon pri esplorado je NIFO (NeIdentigita Fluganta Objekto)(http://www.cieletespaceradio.fr/).

Kion vi pensas pri tio?

Brazilo, ekzemple, jam rekonas oficiale la ekziston de NIFOn, sed ankoraŭ ne publikigis siajn arkivojn.

Lice (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오전 12:07:55

Mi pensas ke la ekstertera vivo efektive ekzistas kaj iel ĝi vizitas nin. Multaj de tiuj NIFOj estas de ekstertera origino.

Brazilo ankaŭ devus elmeti siajn sekretajn arkivojn.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오전 12:29:59

Demandu pri tio Mendacapote-n. Islander certigis, ke Mendacapote estas fremdulo.
Verŝajne, Islander ion scias pri NFO, vi devas demandi ankaŭ lin.

Fremdule, mole kaj lanuge!

Zenom (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오전 12:35:04

Estas ruslingva versaĵeto pri tio:

Над селом херня летала
Серебристого металла.
Много стало в наши дни
Неопознанной херни.

Mia traduko:

Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Ofte vidas tie ĉi
Ion en ĉielo ni.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오전 11:23:17

Н-да...
Zenom:Estas ruslingva versaĵeto pri tio:

Над селом херня летала
Серебристого металла.
Много стало в наши дни
Неопознанной херни.

Mia traduko:

Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Ofte vidas tie ĉi
Ion en ĉielo ni.
Sed arĝenta ovalo tamen flugis super tiu vilaĝo.

Zenom (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오후 12:43:12

La vorto "vilaĝo" ne estas tre grava. Tamen, jes, la traduko estas malbona.

Flugis super kamp' ovala
Umo el arĝentmetalo.
Ofte vidas tie ĉi
Umojn en ĉielo ni.

k.garin (프로필 보기) 2007년 3월 26일 오후 6:57:32

Zenom:Estas ruslingva versaĵeto pri tio:

Над селом херня летала
Серебристого металла.
Много стало в наши дни
Неопознанной херни.

Mia traduko:

Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Ofte vidas tie ĉi
Ion en ĉielo ni.
Mi devas rimarki, ke tradukisto ne esprimis tutan ĉarmon de originalo.

Ciro (프로필 보기) 2007년 3월 30일 오전 4:10:33

Terurĉjo:
Sed arĝenta ovalo tamen flugis super tiu vilaĝo.
Ĉu vi mem vidis?
Estas pluraj la evidentecoj. Mi mem ne povas dubi.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 30일 오후 9:50:56

Ciro:
Terurĉjo:
Sed arĝenta ovalo tamen flugis super tiu vilaĝo.
Ĉu vi mem vidis?
Estas pluraj la evidentecoj. Mi mem ne povas dubi.
Tiun ĉi ovalon el arĝenta materialo mi mem, sendube, ne observis. Krome, mi ne kredas je diversaj verdaj, bluaj, ruĝaj hometoj. Mi jam deklaris mian opinion, ke neniu kaj neniam atingos aliajn planedojn, ankaŭ iu el alia sunsistemo nian Teron. Ĉu mi iam ion strangan vidis en la ĉielo?
Jes, mi vidis kaj multfoje.
Sed pri la rusa originalo de la tradukita verso mi nenion bonan povas diri.

Ciro (프로필 보기) 2007년 4월 6일 오후 4:45:57

Terurĉjo: Mi jam deklaris mian opinion, ke neniu kaj neniam atingos aliajn planedojn, ankaŭ iu el alia sunsistemo nian Teron. Ĉu mi iam ion strangan vidis en la ĉielo? Jes, mi vidis kaj multfoje.
Terurĉjo,

Vi vidis kaj multfoje, neidentigitajn flugantajn objektojn (NIFO). NIFO nek ĉiam signifas eksterterajn objektojn.

Pri opinioj, ĝi ŝanĝas. Tempo kaj spaco estas relativaj, neabsolutaj. Ankaŭ, teknologia evoluo ne estas ekskluziveco nia, la teranoj. Pro tio, mi ne dubas.

다시 위로