ไปยังสารบัญ

NeIdentigita Fluganta Objekto

จาก Ciro, 25 มีนาคม 2007

ข้อความ 65

ภาษา: Esperanto

Ciro (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2007, 15:13:16

Francio publikigis en la interreto la sekretajn arkivojn de sian sciencan grupon pri esplorado je NIFO (NeIdentigita Fluganta Objekto)(http://www.cieletespaceradio.fr/).

Kion vi pensas pri tio?

Brazilo, ekzemple, jam rekonas oficiale la ekziston de NIFOn, sed ankoraŭ ne publikigis siajn arkivojn.

Lice (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2007, 00:07:55

Mi pensas ke la ekstertera vivo efektive ekzistas kaj iel ĝi vizitas nin. Multaj de tiuj NIFOj estas de ekstertera origino.

Brazilo ankaŭ devus elmeti siajn sekretajn arkivojn.

Zenom (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2007, 00:35:04

Estas ruslingva versaĵeto pri tio:

Над селом херня летала
Серебристого металла.
Много стало в наши дни
Неопознанной херни.

Mia traduko:

Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Ofte vidas tie ĉi
Ion en ĉielo ni.

Zenom (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2007, 12:43:12

La vorto "vilaĝo" ne estas tre grava. Tamen, jes, la traduko estas malbona.

Flugis super kamp' ovala
Umo el arĝentmetalo.
Ofte vidas tie ĉi
Umojn en ĉielo ni.

Ciro (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2007, 04:10:33

Terurĉjo:
Sed arĝenta ovalo tamen flugis super tiu vilaĝo.
Ĉu vi mem vidis?
Estas pluraj la evidentecoj. Mi mem ne povas dubi.

Ciro (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2007, 16:45:57

Terurĉjo: Mi jam deklaris mian opinion, ke neniu kaj neniam atingos aliajn planedojn, ankaŭ iu el alia sunsistemo nian Teron. Ĉu mi iam ion strangan vidis en la ĉielo? Jes, mi vidis kaj multfoje.
Terurĉjo,

Vi vidis kaj multfoje, neidentigitajn flugantajn objektojn (NIFO). NIFO nek ĉiam signifas eksterterajn objektojn.

Pri opinioj, ĝi ŝanĝas. Tempo kaj spaco estas relativaj, neabsolutaj. Ankaŭ, teknologia evoluo ne estas ekskluziveco nia, la teranoj. Pro tio, mi ne dubas.

Ciro (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2007, 02:05:59

Terurĉjo: Ĉu vi dum hodiaŭa tago observis novan flugantan ...
Frato, kial neklarigebla malamikeco per mokoj kaj atakoj? Ni estu bonaj amikoj.

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2007, 08:09:07

Ciro:
Terurĉjo: Ĉu vi dum hodiaŭa tago observis novan flugantan ...
Frato, kial neklarigebla malamikeco per mokoj kaj atakoj? Ni estu bonaj amikoj.

Respektoplene, rideto.gif
rido.gif
Ne. Li estas nur ludema.

mccambjd (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2007, 13:11:34

Mi ne pensas aŭ kredas ke eksterteruloj vizitis nin. Estas angla aforismo: "Extraordinary claims demand extraordinary proof" (eksterordinaraj asertoj bezonas eksterordinaran pruvon).

Mi ne aŭdis, vidis, aŭ legis ion, kion pruvas ke eksterteruloj veturigas NIFOjn.

remy_boligee (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2007, 18:10:41

Mi opinias ke ambaŭ hipotezoj estas eblaj. Oni ne havas sufiĉe da pruvon por aserti ke eksterteruloj vizitas nin aŭ ne.

กลับไปด้านบน