Tästä sisältöön

iSlate?

jchthys :lta, 24. tammikuuta 2010

Viestejä: 19

Kieli: Esperanto

jchthys (Näytä profiilli) 24. tammikuuta 2010 4.57.39

Kion ĉiu pensas pri la Pomego (Apple Inc.) kaj la granda evento je merkredo?

jchthys (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2010 1.50.40

Jen novaĵraporto pri la afero. Oni diris, «Ĉu ne estas iom embarasigante, ke oni scias pli pri la persona vivo de Tiger Woods ol la sekva Apple aĵoj?»

paulogeyer (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2010 4.39.11

bedaŭrinde Apple kaj Microsoft estas pli amikoj ol antaŭ, kaj Apple retiros Googlon el serĉiloj de iPhone.

Mi malpli respektas Apple nun...

Pri iSlate? Mi ne aĉetos.
Al mi pli plaĉas porteblaj komputiloj kaj smartphone-oj, sed ne interretaj "tablet"

PaulExcoff (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2010 7.53.24

Mi plaĉas kun mian "dumbphone"-on kaj porteblan komputilon. Mi ne bezonas la iSlate-on, do mi ne aĉetus. (eble se mia nuntempa komputilo ekmalfukcios, mi aĉetus iSlate-on.)

EL_NEBULOSO (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2010 8.54.57

paulogeyer: Mi kredas, ke la retiro de Googlo estas nur rumoro. Morgaŭ ni konos pli.

Mi estas tre scivola koncerncerne la Macbook Pro kial mi volas aĉeti novan porteblan komputilan.

jchthys (Näytä profiilli) 26. tammikuuta 2010 14.53.10

Mi ankaŭ pensas, ke por tiuj, kiuj volas iPhone, ne sole iPhone OS 4.0 sed ankaŭ ebla halto de la konsento kun AT&T ĝojigos.

sinjoro (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2010 0.10.51

Multekosta, superflua stultaĵo, kaj sekva celo stari en senfinaj vicoj antaŭ komputilvendejoj - jen kia mi trovas la novan "miraklon" de Apple.
Kaj danke al mistera reklamado la firmao denove gajnos multegan monon per sia sekva ludilo, kies avantaĝoj estas dubindaj.

paulogeyer (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2010 4.53.27

sinjoro:Multekosta, superflua stultaĵo, kaj sekva celo stari en senfinaj vicoj antaŭ komputilvendejoj - jen kia mi trovas la novan "miraklon" de Apple.
Kaj danke al mistera reklamado la firmao denove gajnos multegan monon per sia sekva ludilo, kies avantaĝoj estas dubindaj.
mi nur ŝatas la komputilojn de Apple, por poŝtelefonojn mi preferas Nokiajn.

iPhone-oj havas multajn malpermesaĵojn, kiel DRM kaj vi nur povas elŝuti softvarojn el Apple Store, lauleĝe.

jchthys (Näytä profiilli) 30. tammikuuta 2010 1.06.32

horsto (Näytä profiilli) 30. tammikuuta 2010 10.59.06

paulogeyer:
iPhone-oj havas multajn malpermesaĵojn, kiel DRM kaj vi nur povas elŝuti softvarojn el Apple Store, lauleĝe.
La samo validas por la iPad. Vi povas uzi softvaron nur de Apple kaj spekti nur tiujn filmojn kiujn Apple (DRM) permesas al vi. Pro tio nun ankaŭ la FSF avertas pri la iPad. Ne vi regas vian komputilon, sed Apple.
Tio sole sufiĉas por mi por ne ŝati tian sistemon.
jchthys:
Kontraŭe, iPad estas tute redesignita. Kvankam ĝi estas pli malmultekosta ol bona tekkomputilo, ĝi ne sole faras tion, kion oni volas, ke ĝi faras—ĝi faras ĝin pli bone ol iu alia ilo ajn.
Vi estas tro entuziasma. La iPad ne faras ĉion pli bone ol aliaj komputiloj.
Ekzemple, vi ne povas kompari la iPad kun la Kindle LX de Amazon. Tiu aparato havas OLED-ekranon, kiu estas same bone legebla kiel papero. La iPad nur havas normalan komputilan ekranon. Krome, la baterio de la Kindle sufiĉas por 2 semajnoj, tiuj de la iPad 10 horojn.
Certe vi povas spekti filmojn, sed la ekrano de la iPad havas nur 1024x768 punktoj, tio ne permesas la plej bonan kvaliton.
Rilate al ludoj, multaj aliaj komputiloj permesas kaj pli da ludoj kaj multe pli bonkvalitajn ludojn.
La iPad eble permesas legi librojn, spekti filmojn, aŭdi muzikon, ktp. , sed ĉiam ne en la plej bona maniero. Neniu forvendus sian televidilon, neniu forĵetus siajn librojn, neniu ne plu uzus komputilon, do kial entute oni bezonas la iPad?

Takaisin ylös