メッセージ: 19
言語: Esperanto
jchthys (プロフィールを表示) 2010年1月24日 4:57:39
jchthys (プロフィールを表示) 2010年1月25日 1:50:40
paulogeyer (プロフィールを表示) 2010年1月25日 4:39:11
Mi malpli respektas Apple nun...
Pri iSlate? Mi ne aĉetos.
Al mi pli plaĉas porteblaj komputiloj kaj smartphone-oj, sed ne interretaj "tablet"
PaulExcoff (プロフィールを表示) 2010年1月25日 7:53:24
EL_NEBULOSO (プロフィールを表示) 2010年1月26日 8:54:57
Mi estas tre scivola koncerncerne la Macbook Pro kial mi volas aĉeti novan porteblan komputilan.
jchthys (プロフィールを表示) 2010年1月26日 14:53:10
sinjoro (プロフィールを表示) 2010年1月27日 0:10:51
Kaj danke al mistera reklamado la firmao denove gajnos multegan monon per sia sekva ludilo, kies avantaĝoj estas dubindaj.
paulogeyer (プロフィールを表示) 2010年1月27日 4:53:27
sinjoro:Multekosta, superflua stultaĵo, kaj sekva celo stari en senfinaj vicoj antaŭ komputilvendejoj - jen kia mi trovas la novan "miraklon" de Apple.mi nur ŝatas la komputilojn de Apple, por poŝtelefonojn mi preferas Nokiajn.
Kaj danke al mistera reklamado la firmao denove gajnos multegan monon per sia sekva ludilo, kies avantaĝoj estas dubindaj.
iPhone-oj havas multajn malpermesaĵojn, kiel DRM kaj vi nur povas elŝuti softvarojn el Apple Store, lauleĝe.
jchthys (プロフィールを表示) 2010年1月30日 1:06:32
horsto (プロフィールを表示) 2010年1月30日 10:59:06
paulogeyer:La samo validas por la iPad. Vi povas uzi softvaron nur de Apple kaj spekti nur tiujn filmojn kiujn Apple (DRM) permesas al vi. Pro tio nun ankaŭ la FSF avertas pri la iPad. Ne vi regas vian komputilon, sed Apple.
iPhone-oj havas multajn malpermesaĵojn, kiel DRM kaj vi nur povas elŝuti softvarojn el Apple Store, lauleĝe.
Tio sole sufiĉas por mi por ne ŝati tian sistemon.
jchthys:Vi estas tro entuziasma. La iPad ne faras ĉion pli bone ol aliaj komputiloj.
Kontraŭe, iPad estas tute redesignita. Kvankam ĝi estas pli malmultekosta ol bona tekkomputilo, ĝi ne sole faras tion, kion oni volas, ke ĝi faras—ĝi faras ĝin pli bone ol iu alia ilo ajn.
Ekzemple, vi ne povas kompari la iPad kun la Kindle LX de Amazon. Tiu aparato havas OLED-ekranon, kiu estas same bone legebla kiel papero. La iPad nur havas normalan komputilan ekranon. Krome, la baterio de la Kindle sufiĉas por 2 semajnoj, tiuj de la iPad 10 horojn.
Certe vi povas spekti filmojn, sed la ekrano de la iPad havas nur 1024x768 punktoj, tio ne permesas la plej bonan kvaliton.
Rilate al ludoj, multaj aliaj komputiloj permesas kaj pli da ludoj kaj multe pli bonkvalitajn ludojn.
La iPad eble permesas legi librojn, spekti filmojn, aŭdi muzikon, ktp. , sed ĉiam ne en la plej bona maniero. Neniu forvendus sian televidilon, neniu forĵetus siajn librojn, neniu ne plu uzus komputilon, do kial entute oni bezonas la iPad?