Al la enhavo

Paganaj Esperantistoj / Pagan Esperantists / Esperantistas paganos

de saloli, 2010-januaro-29

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-29 14:51:29

Ĉu estas aliaj paganaj esperantistoj ĉi tie? Mi volus ekkonatiĝi kaj amikumi kun aliaj paganoj. sal.gif

NB: Pagano ne estas 'ano' kiu pagas!

Are there any other Pagan Esperantists here? I would like to get to know and become friends with other Pagans.

¿Hay otros esperantistas paganos aquí? Me gustaría conocer a otros paganos y comenzar a formar amistades.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-29 15:07:32

ĉu vi celas ateistoj aŭ aliaj kategorio da ne-/mal-/sen-/kreduloj? ĉar laŭ mia kompreno, paganoj havas religion, kiu simple ne estas kristianismo, islamismo, ktp.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-29 15:11:37

Ĉu tio estas "animizmo", "kondomblé"?
Amike

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-29 15:25:05

jan aleksan:laŭ mia kompreno, paganoj havas religion, kiu simple ne estas kristianismo, islamismo, ktp.
Laŭ la uzado de la vorto "Pagano" inter paganoj rideto.gif Pagano estas persono kiu havas religian / spiritan kredon kiu ne estas abrahama (do, ne jud-kristan-islama).

En Usono, la plimulto da paganoj "apartenas" al la tiel nomataj antaŭkristanismaj europaj tradicioj. Sed la vorto facile rilatas al aliaj tradicioj de aliaj regionoj.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-29 15:46:56

saloli:En Usono, la plimulto da paganoj "apartenas" al la tiel nomataj antaŭkristanismaj europaj tradicioj.
Kiel keltaj kaj germanaj religioj, kiuj oni finfine preskaŭ nenion konas ?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-29 16:50:50

saloli:
jan aleksan:laŭ mia kompreno, paganoj havas religion, kiu simple ne estas kristianismo, islamismo, ktp.
Laŭ la uzado de la vorto "Pagano" inter paganoj rideto.gif Pagano estas persono kiu havas religian / spiritan kredon kiu ne estas abrahama (do, ne jud-kristan-islama).

En Usono, la plimulto da paganoj "apartenas" al la tiel nomataj antaŭkristanismaj europaj tradicioj. Sed la vorto facile rilatas al aliaj tradicioj de aliaj regionoj.
Interesa, de kiu venas vian paganan religion? Bv. rakonti pri tio.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-29 16:50:54

duobla sendo

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-29 23:44:52

jan aleksan:Interesa, de kiu venas vian paganan religion? Bv. rakonti pri tio.
Sendube la paganismo ekzistas ankaŭ en Francio. Ĉu vi vere neniam aŭdis pri tio? interese...

jen unu ligilo el multaj, kie troveblas iom da informoj por multaj landoj:
http://www.paganfederation.org/index.htm

jen wikipedia informo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paganismo

kaj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Novpaganismo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Viko

http://eo.wikipedia.org/wiki/Asatro

Mia pagana religio venas de miaj praŭloj eŭropaj kaj amerikaj (indiĝenaj). En mia regiono, mi frekventas lokan templon kiu nomiĝas Sylvan Pagan Hearth Temple (Arbareca Pagana Hejma Templo), kie estas ĝenerala pagana templo, la plimulto estas kvazaŭ viko (wicca), sed estas ankaŭ Stregheria (itala tradicio) kaj druidoj kaj indiĝena ĉerokiaj tradicioj. ni serĉas kaj revivigas la antikvan paganismon plej eble laŭ la evidentaĵoj kiuj restas, kaj krom tio estas la plej klera konjekto kiu eblas. Krom tio, estas nova afero. Sed iam antaŭ vere ne longa tempo, ĉiuj religioj estis ankaŭ nova afero fondita sur antikvaĵoj de aliaj.
Amike via,
Marlon

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-januaro-30 10:49:22

Saluton Pagano!
Kion vi trovas en paganismo, kiu plaĉas al vi? Bonvolu klarigi al ni. Estas interese.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-30 11:14:02

En Francio, ni ne tre kultobservas. Estas ankaŭ multaj nekredantoj. Preĝejoj preskaŭ malplenas kaj estaj malmultaj preĝistoj. Tamen ni ĉiam partoprenas en iuj religiaj festoj aŭ iuj kutimoj, ofte hejme.
Pro la laikeco, en Francio, religio estas tre privata afero, kaj tio ne bonas montrigi ĝin al ĉiuj homoj vantomontrade.

Mi nur aŭdis pri "Paganismo" kiam estas Solsticoj kaj la televido montras iufoje Paganulojn en iuj lokoj kiel "Stonehenge" aŭ "Arbaro de Broceliande". Tio kuriozas. Mi ne opinias pri ĝi sed fakte tio ne interesas min.

Reen al la supro