Al la enhavo

Paganaj Esperantistoj / Pagan Esperantists / Esperantistas paganos

de saloli, 2010-januaro-29

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-30 21:39:10

jan aleksan:Nun, mi demandas min, ĉu eble kristanismo prenis influon de vikismo por prilabori kio estas satana kulto, ĝuste por ke homoj ne interesiĝu pri tio?
Tio estas neebla. Viko ekestis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. Kristanismo ekestis antaŭ 2000 jaroj. Novpaganismo estas, nu, nova.

saloli:Fakte, la paganismo estas konsiderata unu el la plej kreskantaj religioj en Usono.
Paganismo estas religio, kiel abrahamismo estas religio. Ĝi ne estas religio, sed religiaro aŭ religia kategorio.

REDAKTO-
saloli:Ofte kiam oni ekkonis iun, la unu demando estas "al kiu eklezio vi frekventas?"
Tio estas ege interesa. En Koloradio, kie mi loĝas, malkonatoj malofte demandas tion. Mi konis kelkajn miajn amikojn ĉirkaŭ 4 jarojn antaŭ mi eksciis ties religion.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-30 21:57:18

Atentu! En Hispanio estas malpolite demandi tion. Eble ankaŭ aliloke.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-30 22:46:01

Paganismo estas religio, kiel abrahamismo estas religio. Ĝi ne estas religio, sed religiaro aŭ religia kategorio.
Mi ekpensis same kiam mi legis pri 'paganismo' ĉi-fadene. Tio estas tre neklara aĵo.

Ekzemple, en multaj slavaj landoj (precipe en Pollando) oni povas trovi novpaganojn, kiuj nomas sin "propr-kredantoj" (rodzimowiercy pole aŭ pодновeрие [rodnovjerije] ruse). Ili provas rekonstrui antaŭ-kristanismajn slavajn ritojn. Sed, eĉ tio estas malklaraĵo! Tiuj propr-kredantoj disdividas inter multegaj eklezioj - iuj kredas je malnovaj dioj, iuj estas panteistoj, iuj ambaŭ.

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-30 23:21:12

Kiel mi eksplikis antaŭe, mi komencigis tiun fadenon nur por ekkonatiĝi aliajn paganojn. Ne por ekspliki al ne paganoj kiuj estas miaj kredoj.

Estas multegaj paganaj tradicioj novaj kaj malnovaj, kaj tiuj kiuj vere klopodas rekonstrui la malnovajn formojn, tiuj kiuj celas ion tute novan, kaj tiuj kiuj estas ie inter la du.

estas multegaj da kredoj ktp. Estas iom malfacile ekspliki en jud-kristanaj terminoj pri pekoj ktp, ĉar la nura ideo estas alia.

mi bone scias ke ne estas ĝentila demandi pri ies religioj, tion mi ne celis, mi celis voki al aliaj paganuloj kaj amikumi. nur tio... se oni ne scias kion tio signifas, memevidente, ne estas pagano, ĉu?

memevidente ne estas nur unu pagana religio, sed estas multegaj. antaŭe tio ŝanĝis de vilaĝo al vilaĝo pli malpli. Hodiaŭ, ekzistas ankaŭ tiuj kiuj neniam forlasis siaj tradiciajn kredojn, ekzemple tiuj de la baltaj landoj. sed tiu estas alia fadeno.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-30 23:27:20

Saluton!

niko-tina:Atentu! En Hispanio estas malpolite demandi tion. Eble ankaŭ aliloke.
Nu, mi ne farus tian malĝentilan demandon, sed ja supozus, ke la homo memkompreneble estas romkatolika kristano. okulumo.gif

Kolonjano (eksa romkatoliko)

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-30 23:40:13

Ŝajnas ke estas granda malsimileco pri la religio inter Usono kaj Eŭropo okulumo.gif

En Libanio (18 oficialaj religioj), oni ne demandas la religion. Loĝloko, familinomo, vestoj, objektoj, kaj fine preĝejo indikas ĝin.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-31 21:28:16

Kiel mi eksplikis antaŭe, mi komencigis tiun fadenon nur por ekkonatiĝi aliajn paganojn. Ne por ekspliki al ne paganoj kiuj estas miaj kredoj.
Pardonu! Mi ne volis insisti. Mu nur estis scivolema.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2010-februaro-01 09:06:30

Interesega fadeno!

Antaŭe mi volas diri ke mi ankoraŭ ne legis ĉion, sed mi ja fulmlegis ĝin kaj certe baldaŭ mi ellegos ĝin.

Respondante al la demandoj, mi devenas el romana katolika. Tial, mi unue "kabeis" je katolikismo. Sekve, mi ekrifuzis ĉian ajn Unudian jesueman kredon. Kompreneble, mi ekmalkredis je ĉio ajn. Poste, mi eklegis pri praamerikaj popoloj kaj pra romanaj popoloj, mi konsekvence, ekstudis iliajn kredojn. Do, mi agnostikiĝis. Samtempe mi pliprofunde ekstudis paganismon, mi ekstudis la amazoniajn kredojn. Do, ene de tiu natura eteso, tempo kiam mi ofte foriigis min enen de l`arbaro, mi ekkredis ke io ajn povus ekzisti.
Ekde antaŭ unu jaro, mi ekhavis spertojn kun indiĝenaj komunumoj kaj kun brazilamazonaj popoloj, ankaŭ kun la drogoj uzataj ekde la nememoreblaj tempoj.

Nun, mi daŭrigas mian studadon. La naturo speguligis min.
Ne gravas je kio damne mi kredas, nek por mi.

Sammondane,
Ĥod

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-01 11:48:47

Rodrigoo:Interesega fadeno! Ĥod
Estus ankaŭ interesa fadenon pri "Kondomble-o", mi supozas, tio estas simila al paganismo. Vi el Brazilo certe povas, mi scias tro malmulte pri tio!
Eddi

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 01:20:07

En Slovakio la vorto pagano havas injurian sencon (slovake "pohan" (=pagano) devenas de vorto "haniť" (=injuri)). Ŝajne unuaj kristanaj instruistoj (Cirilo kaj Metodo) en tiama regiono (Granda Moravio) ne nur alportis ties kredon sed ankaŭ volis forigi regionan spiritecon. En malnova Slovakio tio estis drasta...

Krome mi (kaj multaj aliaj, eĉ opini-kreantoj) ne konas la signifon de vorto paganismo. Ĉu ĝi estas aro de tiuj ĉi kelkaj religioj? Aŭ ĉiu religio/sekto krom kristanismo aŭ krom grandaj religioj? Ĉu ĉiu religio kiu iomete rilatas al naturo?.... Estas multaj ebloj...

Antaŭ ia tempo mi ekkonis muzikiston Žiarislav kiu en Slovakio estas ofte opiniata kiel pagano. Sed li profunde interesiĝas pri devenaj Slavaj kaj precipe Slovakaj naturaj tradicioj, adoras naturajn "dioj", instigas homojn reveni al naturo, ... Li ege pravas kaj mi interesiĝas pri "lia" instruo malgraŭ mi ne estas vera pagano. Sed slovakaj antaŭkristanaj religio kaj tradicioj estas bazo de mia historio sur kiu kreskis miaj malidoj kaj mi forte ligas al naturo do ŝajne iuj povas opinii min kiel pagano. Mi same rekonas ke malnovaj "paganaj religioj" ege gravis por homaro kaj ni ĉerpas de ili ĝis nun.

PS: Kial mi citiligis diojn en "naturaj dioj"?
Devenaj slavaj (almenaŭ slovakaj) religioj ne estas multdiismaj. Slovakoj havis nur unu Dion, nomatan "Bog" (kristanismo prenis la nomon, nuntempe "Boh"). Aliaj "dioj" (Perún, Svarog/Svaroh, Vesna, Morena, Rod, ...) estas nomoj de iaj naturaj fenomenoj (ŝtormoj, printemo, ...).

Reen al la supro