Al la enhavo

Paganaj Esperantistoj / Pagan Esperantists / Esperantistas paganos

de saloli, 2010-januaro-29

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-januaro-30 11:16:36

Frankouche, en urbegoj plenplenas la kristanaj preĝejoj, almenaŭ tion mi vidas ofte.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-30 11:28:52

Kurawiri:Frankouche, en urbegoj plenplenas la kristanaj preĝejoj, almenaŭ tion mi vidas ofte.
Ne. Tio nur ŝajnas. Ĉar estas malmultaj homoj, estas malpli mesoj ol antaŭe, kaj tio plenigas la preĝejojn !
Dimanĉo matene estas ofte nur 1 meso. Antaŭe estis 2-3 mesoj !
En mia urbo (70000 loĝ.), ĉiuj preĝejoj ne malfermas samtempe, ĉar ne estas pli da preĝistoj. En kamparo, iufoje, preĝisto venas ĉiu monato aŭ malpli, preĝejoj enkasigas malmultan monon kaj multaj preĝejoj ruiniĝas.

En ĵurnala artikolo "La croix, 2006", mi trovas ke nur 5% de katolikuloj (plimulta religio en Francio 65%) kutime spektas meson.

novatago (Montri la profilon) 2010-januaro-30 12:48:33

Mi apenaŭ scias ion pri nuntempa paganismo tamen la antikva paganismo estis tiuj religioj eŭropaj, kies bazo estis adori al la naturo. De tiu religio, la katolikismo prenis la virkapron kiel bildon por la diablo. Sed vere la virkapro nur estis dio pri la fekundeco. Ankaŭ de tiuj religioj devenas la katolika ideo, kiun ni nomas sorĉarton. Vere la sorĉistinoj ne adoris al la diablo sed al dio Pano (la virkapro) kaj al la fekundeco. Tiu seksa afero kaj ilia kono pri plantoj por prepari medicinaĵojn kaj drogoj, iĝis problemo ĉefe por paganinoj. La katolika persekutado al la tiel nomitaj sorĉistinoj malaparegis grandengan scion pri plantojn kaj naturajn medicinaĵojn. Bonŝance en aliaj kontinentoj la katolikismo ne estis tia efika. En Eŭropo nur restis la plej bazaj scioj pri la efiko de la plantoj. Ankaŭ la ortodoksa scienco ne helpis multe ĉar ĉiam volis malaperigi ĉian neortodoksan scion sen zorgi pri ĉu ĝi pravis aŭ ne.

Post pasi pluraj jarcentoj, la vorto "pagano" ŝanĝis ĝian originan signifon kaj nun, se oni ne parolas pri novpaganismo, simple rilatas al tiu, kiu ne sekvas la kristanimon.

Ĝis, Novatago.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-30 13:06:34

Mi konas du specojn de paganismo:

1. la paganismo en la tempo de la antikvaj romanoj. Ĉiuj kiuj ne estis kristanoj estis paganoj. Tiuj troviĝis plejmulte en izolitaj vilaĝoj, malproksime de la urboj kaj daŭris ĝis la tria-kvara jarcento. Sekve ili nomitis « pagani » el la vorto « pagus » = vilaĝo.

Ili plugardis iliajn malnovajn religiojn, ritojn kaj festojn. La hodiaŭa karnavalo devenas el tiuj festoj, ĝi ne estas kristana evento. Tio certe tre plaĉas al mi.
Ankaŭ la antivajn diojn de la paganoj mi trovas fascinaj: Apollono, Venuso, Zeŭso, Artemido, Junono, Marto, kaj multe multe pli. Tre interesaj estis la festoj por la dio “Priapo”!
Tre admirindaj legendoj de la antikvaj grekoj kaj romanoj! Pli belaj ol la tristaj kaj malĝojaj legendoj de la religioj kiuj venis poste…

2. La paganismo de hodiaŭ estas bazita sur « streghe » (sorĉistinoj), demonoj, diabloj, ekz wicca. Tio estas pli ol paganismo, “okultismo” aŭ “spiritismo”, kaj estas tute malsama ol la antikva paganismo.

Mi ne kredas je sorĉistinoj, kvankam mi simpatias por la povrulaj virinoj kiuj ŝtiparbrulitis kiel sorĉistinoj per la kristana eklezio el la mezepoko ĝis la 19° jarcento. Oni kalkulas pli ol unu miljono!

Amike
Eddi

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-30 13:48:48

tre interesa temo,

Mi persone ne kredas je dio(j).

Kiel mapo de vikipedio pri Viko, montras ke estas ĉefe en anglaparolantaj landoj kiu estas praktikantoj de tiuj religioj. En Francio, mi neniam aŭdis pri tio.

Kaj fakte, oni tuj pensus ke tio estas aŭ sekto(j), aŭ adorado de diablo. Ĉefe Viko, pensigis min pri tio (homa virŝafo, pentaklo), sed verŝajne ne estas satanisma, ĉu?

Nun, mi demandas min, ĉu eble kristanismo prenis influon de vikismo por prilabori kio estas satana kulto, ĝuste por ke homoj ne interesiĝu pri tio?

ridulo.gif,

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-30 15:21:47

Estas ankoraŭ kredoj de sorĉarto en francaj kamparoj pri bestoj, kampoj, nuboj... kaj ofte homoj tute ne ridas pri ĝi.

Pri druidismo, mi nur scias ke tio estis kelta religio en Gaŭlio kaj keltaj landoj kiu malaperis post la romana invado. Kiel tiu religio estis nur parolita kaj ne skribita, ĝi tute malaperis kun la lastaj druidistoj pro la romanoj kaj la kristanoj (1500 jaroj antaŭe). Oni preskaŭ nenion konas pri ĝi (kiel la gaŭla lingvo). Ŝajnas ke kelkaj keltaj festoj ankoraŭ ekzistas, reprenitaj de la Eklezio, kiel Kristnasko kaj "Fajroj de Sankta Johano" de la solsticoj (25 dec kaj 24 jun). Nova-druidismo estas nur nova inventita religio kiu similas ŝajne antikvan druidismon.

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-30 17:15:06

UUFF!! La paganismo tute ne baziĝas sur demonoj ktp, tio estas plejplarte miskompreno aŭ propagando de la kristanoj. Sed, estas fakto ke la nova religio de kristanismo prenis la gedioj de la paganoj kaj formis ilin al demonoj ktp.

Nur pro tio ke kelkaj ne scias pri paganismo ne volas diri ke ĝi ne ekzistas. Fakte, ĝi ekzistas en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo.

Jes, Viko troviĝas plejparte en anglalingvaj landoj, sed ne nur tie. Kaj ĉiuj kulturoj de la mondo havas proprajn antikvajn tradiciojn kiuj ne tute malaperis.

Islando estas bona ekzemplo de lando kie la anktikva religio neniam tute malaperis, kaj hodiaŭ estas unu el la malmultaj religioj kiun la registaro agnoskas.

Ĉu iu legas la ligilojn kiujn mi sendis. Kaj nur facile konsulti la interreton oni trovos milajn ttt-ejojn kie troveblas informojn por iu ajn lando kaj tradicio.

Eĉ se la ĉio de la antikvaj religioj ne travivis la pogromojn aŭ la perfortajn konvertadojn, io de ili ja travivis pere de la normalaj homoj. Kaj estas almenaŭ iom da restaĵoj skribitaj kaj arkeologiaj. Ĉar niaj kulturoj estis detruitaj ni devas preni tion kion ni povas de la restaĵoj kaj reinventi la ceteron.

Tute ne gravas al mi kion oni kredas aŭ ne. Mi komencigos tiun fadenon pro trovi aliajn paganajn esperantistojn por ekkomuniki kaj eble fondi komunan etoson por ni paganuloj rido.gif

Amike via,
Marlon

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-30 17:44:33

Kurawiri:Saluton Pagano!
Kion vi trovas en paganismo, kiu plaĉas al vi? Bonvolu klarigi al ni. Estas interese.
Bone, en paganismo mi trovas veran spiritan kaj religian vivon. Plejparte en la paganismo oni kredas ke ni ne devas serĉi konverti neniun, ĉar se oni apartenas al la paganismo, la dioj "vokus" onin al la pagana pado.

infane, mi estis ĉirkaŭita de kristanoj, kiuj nur scias instrui ke dio malamas al ĉiuj krom ili (jen tipa usona metodo, almenaŭ en mia regiono, mi loĝas en la tiel nomata Biblia Zono (Bible Belt angle)). Kiel dek jaraĝa mi komencis studi aliajn religiojn, kiam mi atingis 12 jaraĝa mi konsideris min jam pagano. Poste, ĉe la universitato mi trovas Vikon, kaj Druidismon kaj Asatron. Memevidentas pro kelkaj komentoj ĉi tie ke ankoraŭ estas grandaj miskomprenoj pri tiuj religiaj tradicioj, kiuj estas multaj. Mi ankaŭ serĉas la indiĝenajn tradiciojn de miaj praŭloj ĉerokiaj (Tsalagi / Cherokee angle).

Finfine, post multaj jaroj kiel solulo, mi trovis templon en mia regiono, kaj nun frekventas tie. Fakte, la paganismo estas konsiderata unu el la plej kreskantaj religioj en Usono.

En la paganismo mi trovas veran rilaton kun miaj gedioj. Se vi trovas tion ridinda, bonege, sed tio ne malsamas a la kredoj de kristano, judo, islamano, budhisto, ktp.

Mi bone scias ke en aliaj landoj, estas konsiderata iom malĝentila demanda al iu pri sia religia vivo. Mi deziras ke ĝi estus tiel en Usono, sed simple ne estas la vero. Ofte kiam oni ekkonis iun, la unu demando estas "al kiu eklezio vi frekventas?"

Nia sacerdoto venas el Anglio kaj nia sacerdotino venas el Italio (ŝia patro estas itala kaj la patrino ĉerokia). Do, ili ofte komentis pri la grandaj malsamoj inter kio estas ĝentila kaj kio ne rilate al religio en Usono kaj Eŭropo.

Nu, mi scias ke estas aliaj Paganaj Esperantistoj en la mondo (kelkaj havas proprajn ttt-ejojn), kaj mi ege volus ekkoni ilin! mi pensas ke estus bonege havigi al ni propran asocion kiel aliaj en Esperantujo.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-30 21:14:00

saloli:En la paganismo mi trovas veran rilaton kun miaj gedioj. Se vi trovas tion ridinda, bonege, sed tio ne malsamas a la kredoj de kristano, judo, islamano, budhisto, ktp.
Tio ne ridindas. Ĉu tiu ĉi feliĉigas vin, bonege rideto.gif

saloli:Ofte kiam oni ekkonis iun, la unu demando estas "al kiu eklezio vi frekventas?"
Tio tre kuriozas.
En Francio, kaj mi kredas en Eŭropo kaj landoj ĉirkaŭ la mediteraneo, neniu demandas tiun al vi.
Se iu demandas tiun al mi, mi ne respondos aŭ mi foriros !

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-30 21:22:43

saloli:Ĉu estas aliaj paganaj esperantistoj ĉi tie? Mi volus ekkonatiĝi kaj amikumi kun aliaj paganoj. sal.gif
Ĉu via paganismo estas puritana aŭ liberala religio? Kion oni pensas pri moralo, sekso, familio? Estas infero, kie pekuloj punitigas?
Dankon
Eddi

Reen al la supro