Pri gramatiko
od Terurĉjo, 27 marca 2007
Wpisy: 43
Język: Esperanto
Terurĉjo (Pokaż profil) 6 kwietnia 2007, 12:47:06
Kaj por amuzo kaj plezuro.
Antaŭ nelonge mi promenis trastrate kaj neatendite ricevis mesaĝon per mia portebla telefono de iu nekonatino (la rusa lingvo permesas difini la sekson de skribinto. Jen kiajn telefonojn ni havas!). La mesaĝo estis: "Mi ĵus ricevis la prezliston de kosmetikaĵoj. Nun ĝi troviĝas en la oficeĵo. Ĉeestas ĉio. Mi sukcesis. Rapidu". Iomete mirinte, mi respondis: "Mi ĝojas". Post kelke da tempo mi ree ricevis mesaĝon: "Oj, mi eraris pri la numero". Mi respondis, certe per mesaĝo: "Okazas ĉio". Denove post kelkaj minutoj mi ricevis mesaĝon: "Mi havas ankaŭ aŭtokosmetikaĵojn". Mi ekridis kaj nenion respondis.
Sed post profundaj kaj multtagaj cerbumadoj en mia (Kiel Pastorant iam diris?) kokincerbo subite naskiĝis kelkaj pensoj kaj demandoj.
Unue, ruse "portebla telefono" nomiĝas "mobilnij telefon" - "мобильный телефон". Tiun nomon ni mallongigas al "mobila (мобила)" aŭ "mobilnik (мобильник)" laŭ la reguloj de nia lingvo. Dua esperanta nomo de tia telefono estas "poŝtelefono". Mi konas ke multaj popoloj ofte mallongigas diversajn nomojn. Kiel oni povas mallongigi "portebla aŭ poŝa telefono" Esperante? Ĉu iu scias tion?
Due, rusa junularo tre ŝatas ĉion mallongigi. Ekzemple, "mesaĝo per portebla telefono" ili prononcas kiel "SMS-ka" - la influo de la angla (ĉu la angla ekzistas?), televidilo estas "telik", "videomagnetafono" estas "vidik". Skribe ni sufiĉe ofte ion mallongigas: sal', LMMO, ĝis, E-to kaj t.p. (ankaŭ estas mallongigo). Ĉu parole ni ion tiel faras?
Trie, ni ĉiuj scias, kion signifas "mobile" kaj aliaj diversaj formoj de tiu vorto. En la rusa tio signifas "movebla" aŭ "portebla" aŭ "translokiĝebla" kaj tiel plu. En Esperanto ĝi estas en kunmetaĵoj, ekzemple "aŭtomobilo", sed kiel aparta vorto ne ekzistas. Mi trovis en vortaroj nur "mobilizi", sed mi, tia mola kaj blanka, ne ŝatas tiun ĉi militan vorton. Kion vi diros pri "lunomobilo", "marsomobilo", "akvomobilo" kaj simple "mobilo"? Ilo por mobi ne havas la sencon, ĉar ne ekzistas la vorto "mobi".
Terurĉjo (Pokaż profil) 9 kwietnia 2007, 10:20:15
Tial mi aldonos krion de mia animo.
Min kolerigas la rusa lingvo. Per unu vortradiko kaj diversaj afiksoj mi devas derivi diversajn vortojn kun malsimilaj, diversaj sencoj. Komparu:
с-казать - paroli;
при-казать - ordoni;
до-казать - pruvi;
на-казать - puni;
расс-казать - rakonti;
по-казать - montri;
Mi ŝatas lerni Esperanton plu. Tio estas mia ago de Deziro kaj Plezuro.
mccambjd (Pokaż profil) 9 kwietnia 2007, 21:26:57
Terurĉjo:Neniu volas legi aŭ respondi.Tio ne tute pravas: mi legis. Mi ankaŭ ne ŝatas la vorton "poŝtelefonon": ĝi aŭdas eksmoda.
Terurĉjo (Pokaż profil) 14 kwietnia 2007, 23:16:07
Mendacapote (Pokaż profil) 14 kwietnia 2007, 23:22:37
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Terurĉjo (Pokaż profil) 14 kwietnia 2007, 23:36:51
Mi vidis nenion, kaj
Mi ne vidis ĉion. En tiu ĉi okazo mi verŝajne ion tamen vidis.
Krome, Mendacapote, estimata, ŝajnas al mi, ke vi skribis, ke vi estas infana doktoro, ĉu ne?
Ĉu eblas en urĝaj okazoj konsulti vin?
andreasvc (Pokaż profil) 15 kwietnia 2007, 00:59:38
Mi opinias "mobilo" estas bona vorto por "poŝtelefono". Ankaŭ en Nederlanda "mobilo" estas kutima.
Ciro (Pokaż profil) 15 kwietnia 2007, 02:57:59
andreasvc: Mi opinias "mobilo" estas bona vorto por "poŝtelefono". Ankaŭ en Nederlanda "mobilo" estas kutima.En Brazilo ĝi nomiĝas "ĉela telefono" aŭ simple "ĉela" (celular).
Mielo (Pokaż profil) 15 kwietnia 2007, 13:40:42
Terurĉjo:La rusa lingvo ĉiam uzas duopan neon (negacion). Ekzemple, en la rusa anstataŭ "mi nenion vidas" aŭ "ŝi estis tie neniam" mi parolas "mi nenion ne vidas" kaj "ŝi ne estis tie neniam", t.e. ni ĉiam uzas po du "ne" en la negaciaj frazoj. Kiuj lingvoj ankaŭ uzas la duopan neon?Ankaŭ en lingvo hungara ni uzas duoblan negadon. Por ni estas komprenebla, ni diras "Mi ne vidas nenion." Kiam mi uzas la Esperanton mi devas atenti ke mi ne eraru.
mccambjd (Pokaż profil) 15 kwietnia 2007, 14:59:28
Mendacapote:Hispane la duopa negacio estas tre ofta… sed malkorekta.Ankaŭ en la angla.